У садржају

笑話物語 Ŝercoj 2012

од manlajo, 15. јануар 2012.

Поруке: 334

Језик: 简体中文

manlajo (Погледати профил) 05. јануар 2014. 10.22.26

Rigida flegistino
Deĵoranta flegistino eniris en malsanulan ĉambron por doni medikamenton. La malsanulo estis en dolĉa dormo kaj ŝi vekis lin: “Leviĝu, leviĝu!”
La malsanulo demandis frotante la okulojn: “Por kio?”
“Estas tempo por preni dormigilon.”

白目護士
輪值護士送藥到病房, 叫醒熟睡中的病人: "起來, 起來!"
病人揉揉眼睛, 問: "要做什麼?"
"該吃安眠藥了."

manlajo (Погледати профил) 11. јануар 2014. 11.43.55

Rezulto de falsa atesto
Sekretariino de bankrota firmao estis petata fari ateston al tribunalo. La juĝisto serioze atentigis ŝin: “Ĉu vi scias, kion rezultigos falsa atesto?”
“Jes, mi scias,” respondis la virino.“Mia mastro promesis al mi 200 dolarojn kaj lutran peltaĵon.”

偽證的後果
破產公司的秘書被要求出庭作證. 法官嚴肅地提醒她: "妳知道作偽證的後果嗎?"
"我知道," 那女人回答, "我老闆承諾給我200美元和皮衣."

maratonisto (Погледати профил) 19. јануар 2014. 15.56.19

Manjalo, bonvolu traduki!

Du geedzaj paroj babilas.

- Kion Vi faris en Novjara Nokto?
- Ni meznokte drinkis unu pokaleton de ĉampano, enlitiĝis, ĉirkaŭbrakiĝis kaj kantis la Himnon.
- Ni meznokte drinkis unu pokaleton de ĉampano, enlitiĝis, ĉirkaŭbrakiĝis kaj faris sekson.
- Sekson?
- Jes, ĉar ni ne scipovas kanti.

manlajo (Погледати профил) 23. јануар 2014. 05.12.31

maratonisto:Manjalo, bonvolu traduki!

Du geedzaj paroj babilas.

- Kion Vi faris en Novjara Nokto?
- Ni meznokte drinkis unu pokaleton de ĉampano, enlitiĝis, ĉirkaŭbrakiĝis kaj kantis la Himnon.
- Ni meznokte drinkis unu pokaleton de ĉampano, enlitiĝis, ĉirkaŭbrakiĝis kaj faris sekson.
- Sekson?
- Jes, ĉar ni ne scipovas kanti.
兩對夫妻在聊天.

- 除夕夜, 你們做什麼?
- 半夜我們喝了一杯香檳, 上床, 擁抱, 並唱讚美歌.
- 我們也半夜喝了一杯香檳, 上床, 擁抱, 並作愛.
- 作愛?
- 對, 因為我們不會唱歌.

manlajo (Погледати профил) 26. јануар 2014. 10.42.04

Lasta deziro de ekzekutoto
Juĝisto: Vi tuj estos ekzekutata, kaj diru vian lastan deziron.
Ekzekutoto: Mi esperas surmeti kontraŭkuglan veŝton.

死囚的願望
法官: 你將就刑, 說說你的願望.
死囚: 我希望能穿防彈衣.

maratonisto (Погледати профил) 29. јануар 2014. 18.14.24

Bonvolu traduki.

Kondomoj en vendejo.
Sur triopa pakaĵo estas skribita: "Por gimnazianoj: unu por vendredo, unu por sabato, unu por dimanĉo".
Sur sesopa pakaĵo: "Por studantoj: du por vendredo, du por sabato, du por dimanĉo".
Sur 12-opa pakaĵo: "Por geedzoj: unu por januaro, unu por februaro ktp."

manlajo (Погледати профил) 08. фебруар 2014. 04.16.14

Alta takso de registaro
Hanson: Donal, via filo forestis jam multajn jarojn kaj kredeble li multe atingis.
Donal: Mi ne scias, kiom li atingis. Sed la registaro alte taksas lin.
Hanson: Kial?
Donal: La polico anoncis rekompencon de cent mil dolaroj por trovi lin.

政府的高估
漢森: 多納, 你兒子離開多年, 相信已很有成就.
多納: 我不知道他有何成就. 但政府很高估他.
漢森: 為什麼?
多納: 警察宣布找到他的人可領一萬元.

manlajo (Погледати профил) 15. фебруар 2014. 01.48.25

Troa sintakso
Studento de jura fakultato estis praktikanta en juĝejo kaj partoprenis en juĝado de kazo de murdo.
Montrante tranĉilon li demandis la akuziton: “Ĉu vi vidis ĉi tranĉilon?” Li plurfoje ripetis la demandon, sed la akuzito firme neis.
Reveninte de tribunalo la praktikanta studento rememoris la proceson kaj opiniis, ke li ne estis sufiĉe severa al la akuzito. Do en la sekvanta tago li faris seriozan mienon kaj muĝe demandis frapante la tablon: “Konfesu! Ĉu vi vidis ĉi tranĉilon?”
“Jes,” mallaŭte respondis la akuzito.
La studento ekĝojis kredante, ke lia severeco donis efikon, kaj refoje demandis frapante la tablon: “Diru! Kiam kaj kie?”
“Hieraŭ, ĉi tie,” respondis la akuzito per trema voĉo.

自視太高
法律系學生在法庭實習, 參加謀殺案審判.
他亮出凶刀, 問被告: "你看過這把刀嗎?" 他多次重述問句, 但被告都否認.
從法庭回去後, 實習生回想審理過程, 認為他對被告不夠兇. 因此, 次日他面容嚴肅, 拍桌怒問: "承認吧! 你看過這把刀嗎?"
"是的," 被告細聲回答.
學生高興地以為, 他的兇狠已生效, 並再次拍桌問道: "快說, 什麼時候, 在哪裡看到?"
"昨天, 在這裡," 被告顫抖著答.

manlajo (Погледати профил) 22. фебруар 2014. 09.36.01

Feliĉo
Juĝisto: Vi ŝtelis ne nur monon, sed ankaŭ brakhorloĝon, ringon kaj perlojn.
Akuzito: Jes, sinjoro juĝisto. Ĉu oni ne ofte diras, ke mono sola ne alportas feliĉon?

幸福
法官: 你不只偷錢, 還偷手表, 戒指, 和珍珠.
被告: 不錯, 法官大人. 人們不是常說, 光有錢未必幸福?

manlajo (Погледати профил) 01. март 2014. 03.01.11

Ŝteli aŭton apud tombo
Juĝisto: Kial vi ŝtelis tiun aŭton?
Akuzito: Mi pensis, ke ĝi ne havas mastron.
Juĝisto: Kial?
Akuzito: Ĉar ĝi staris apud tombo.

偷墳旁汽車
法官: 你為什麼偷車?
被告: 我以為, 它沒有主人.
法官: 為什麼?
被告: 因為它停在墳墓旁.

Вратите се горе