笑話物語 Ŝercoj 2012
од manlajo, 15. јануар 2012.
Поруке: 334
Језик: 简体中文
manlajo (Погледати профил) 25. мај 2014. 12.09.14
Malsata lupo vagadis nokte por trovi manĝaĵon kaj aŭdis virinon insultantan infanon: “Ne ploru plu! Alie mi ĵetos vin al lupo!”
Jen la lupo atendis la tutan nokton kaj plendis fine: “Kia perfidema al la promeso!”
不守承諾
餓狼在夜裡四處走找吃的, 聽到女人在罵孩子: “不要哭了! 否則我把你丟給狼!”
於是那狼在那裡等了一整晚, 最後想著: “怎麼那麼不守承諾!”
manlajo (Погледати профил) 31. мај 2014. 01.26.25
Du biletvendistoj estis vendantaj flugbiletojn de diversaj linioj de iu flugkompanio. Ili laboris diligente kaj neniam faris eraron.
Iun tagon venis ŝtatoficisto. Li laŭte kritikis ilin, ke ilia laboro estas fuŝa kaj senefika.
Kiam li trovis, ke la du biletvendistoj restis apatiaj al lia kulpigo, li muĝis en kolerego: “Ĉu vi scias, kiu mi estas?”
La du biletvendistoj levis la kapon, rigardis unu la alian, kaj unu el ili diris al la alia: “Ŝajne tiu ĉi sinjoro bezonas nian helpon, ĉar li jam ne povas identigi sin.”
傲慢官員
兩名售票員為航空公司賣各航線的機票. 他們勤於工作, 不曾出錯.
某天, 來了個官員. 他大聲批評, 說他們工作散漫, 沒效率. 當他發現, 這兩人不在乎他的責怪, 他更怒吼: “你們知道我是誰嗎?”
兩名售票員抬頭互視, 其中一人對另一人說: “也許這位先生需要幫助, 因為他已忘了他自己是誰.”
manlajo (Погледати профил) 08. јун 2014. 11.19.48
Sinjoro hastanta al laboro sin premis en homoplenan buson kaj la posta parto de la palto estis krampita ekster la pordo.
Forte entirante sian veston, li diris al la konduktorino: “Mi ne plendas, ke mi estas enpremita kiel sardino. Sed kiam vi enladigas min, vi devas enladigi ankaŭ mian voston!”
入鐵盒的乘客
某先生趕著上班, 往人滿滿的巴士擠, 結果外套下襬被夾在門外.
使力拉進衣服後, 他對車掌小姐說: “我不是抱怨說我擠得像沙丁魚. 但當妳裝我入鐵盒時, 別忘了把我的尾巴也放進來!”
manlajo (Погледати профил) 14. јун 2014. 02.13.34
En metroo sinjoro ĝentile sin klinis kun diro al la apuda sinjorino: “Estas malhele en la vagono, kaj lasu min trovi por vi rimenotenilon.”
Sed la sinjorino respondis malvarme: “Tion mi jam havas.”
“Do, bonvolu malstreĉi mian kravaton,” diris la sinjoro en strangoliteco.
捷運上
捷運上, 某先生禮貌地傾身向身旁女士說: “車內暗, 我來幫妳找個拉環.”
但那女士冷冷回答: “我已拉到一條.”
“那麼, 請放開我的領帶,” 那先生喘不出氣地說.
manlajo (Погледати профил) 05. јул 2014. 03.35.12
Iu eniris en vagonon kaj sidiĝis, metante valizon sur la apudan seĝon.
Venis al la seĝo alia pasaĝero. Tiu ĝentile demandis: “Ĉu ĝi estas via valizo?”
“Ho ne. Ĝi estas de mia amikino,” respondis la unuaveninto. “Jen ŝi, interparolanta kun aliaj sur la kajo.”
Post kelka tempo ekmoviĝis la trajno. La postveninto kaptis la valizon, ĵetis ĝin eksteren tra la fenestro kaj sidiĝis sur la seĝo.
“Ho, kion vi faris?” brule ekkriis la unuaveninto.
“Via amikino jam perdis la trajnon,” ridete diris la postveninto, “kaj mi ne volas, ke ŝi perdu ankaŭ la valizon.”
女友的提箱
某人進了火車坐下, 把提箱放在鄰座上.
另個乘客走到那座位, 禮貌地問: "這是你的提箱嗎?"
"喔, 不是. 它是我女友的," 那人回答. "她在那兒, 在月台上和別人交談."
過段時間, 火車移動了. 後來的那人取了提箱, 把它扔出窗外, 坐到位子上.
"喂, 你幹嘛?" 那先來的人大聲喊.
"你女友已趕不上火車," 後來者笑著說, "我不想讓她也失了提箱."
manlajo (Погледати профил) 12. јул 2014. 07.38.33
“Sinjoro, vi atingas. Bonvolu pagi 12 markojn,” diris taksiisto al la pasaĝero.
“Sed bedaŭrinde mi havas nur 10 markojn, do bonvolu veturi distancon returnen.”
請往回開一段距離
”先生, 你到了. 請付 12 馬克,” 計程車司機對乘客說.
”但是, 很遺憾, 我只有 10 馬克. 請往回開一段距離吧.”
manlajo (Погледати профил) 19. јул 2014. 16.36.38
Fama pianistino estis veturanta al iu urbo por prezentado. En la kupeo ŝi senĉese klakis per fingroj sur la rando de la lito por fingroekzerco.
La trajno malfruiĝis 2 horojn kaj ŝi plendis kontraŭ la ĉefkonduktoro. Tiu respondis kun pardonpeto:
“Ni haltis kaj rehaltis sume du horojn survoje, ĉar iu senĉese premis alarman butonon, sed ni ne trovis la alarminton.”
誰按警鈴
知名的女鋼琴家坐火車到某城去表演. 在車箱裡, 她不停地以手指按床緣練習指法.
火車誤點二個小時, 她向車長報怨. 車長抱歉地回應說:
”我們在路上停了又停, 因為有人不停地按警鈴, 但我們沒找到按警鈴的人.”
manlajo (Погледати профил) 26. јул 2014. 17.14.52
Pasaĝero kolere diris al la konduktoro:
“Hej, ĉu mi ne donis al vi 5 dolarojn, por ke vi veku min ĉe la stacio Kriflano?”
“Ho, mia dio! Jen kial via najbaro ne obeis mian vokon kaj rifuzis descendi ĉe Kriflano!”
乘客的生氣
乘客生氣地問車長:
”嘿, 我不是給你5塊錢, 要你在克里佛拉諾叫醒我?”
”喔, 天呀! 難怪你鄰座的人不聽我叫他, 也拒絕在克里佛拉諾下車!”
manlajo (Погледати профил) 09. август 2014. 02.32.38
Johano, kiu ĵus enpuŝigis en buson, diris al la konduktoro, ke li volas aĉeti bileton duonpage.
Tio mirigis la konduktoron kaj Johano klarigis montrante duonon de sia korpo ekster la pordo de la buso:
“Duono de mia korpo restas ekstere.”
半票
約翰, 被推上巴士, 跟車掌說, 他要買半票.
車掌覺得奇怪, 因此, 約翰比著他留在車外的半個身體說:
”我身體還有一半在外面.”
manlajo (Погледати профил) 09. август 2014. 02.33.04
Policano haltigis aŭton pro ĝia troa rapideco kaj diris ion notante: “Vi ricevos informilon pri monpuno pro via rapideco de pli ol 60 mejloj po horo.”
La ŝoforo petis la policanon: “Sinjoro, skribu 100 mejlojn po horo. Sciu, mi intencas forvendi la aŭton!”
超速
警察攔下超速的汽車, 提示說: ”你將要被開罰單, 因為你時速超過60哩.”
司機求警察說: ”先生, 請寫每小時100哩. 告訴你, 我想要把車賣掉!”