إلى المحتويات

100-a naskiĝdatreveno de Esperantistino

من ratkaptisto, 15 يناير، 2012

المشاركات: 2

لغة: Esperanto

ratkaptisto (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2012 12:16:11 م

Regina Friedrich estas unu de la plej maljunaj Esperanto-parolantinoj de Germanio. Ŝi estas membro de la Ratkaptista Bando en Hameln. Ŝi festis sian 100-an naskiĝdatrevenon en januaro 2012.

Jam 1947 ŝi eklernis Esperanton en Bad Pyrmont. Ŝi vizitis multajn Esperanto-renkontiĝojn kaj -kongresojn. Regule ŝi legas la "Ratkaptistan Kurieron" de la Hameln-a grupo.

La retpaĝo de „La Ratkaptista Bando“ raportas pri la naskiĝdatreveno:

http://www.esperanto.de/hameln/Fotos%202012.htm

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2012 1:13:57 م

Brave! Se ŝi estus anglino ŝi ricevus gratulojn de la Reĝino.

عودة للاعلى