Příspěvky: 15
Jazyk: Esperanto
Юрий (Ukázat profil) 21. srpna 2004 0:49:45
Юрий (Ukázat profil) 30. srpna 2004 15:20:34
Jen estas tiu anekdoto:
La paro iras tra la arbaro. Subite unu el ili falas, spiro haltiĝas. Kunulo elprenas poŝtelefonon kaj telefonas al helpservo: "Mia amiko mortis! Kion mi devas fari?" Flegisto respondas: "Trankviliĝu! Mi povos helpi al vi. Sed antaŭ ĉio konvinkiĝu, ke li certe mortis." Silento, baldaŭ sonas pafo. Viro ankoraŭfoje prenas aŭskultilon: "Okej... konvinkiĝis, kion mi faru plu?"
Kial ĉi tiu anekdoto estas la plej amuza?
Estas 3 kaŭzoj de rido:
1.humuro, aperiginta senton de supereco.
2.humuro, malaperiginta streson.
3.humuro, bazita je kalemburo.
"Anekdoto-venkinto" entenas ĉiujn 3 elementojn.
Юрий (Ukázat profil) 11. září 2004 2:06:44
Ankaŭ humurgustoj de la popoloj diferencas:
Loĝantoj de Anglio, Irlando, Aŭstralio kaj Nov-Zelando preferas humuraĵojn, bazitajn je vortludo:
- Kion oni povas rakonti pri la viro, kiu senhariĝas de antauxe?
- Li ofte pensas.
- Kion oni povas rakonti pri la viro, kiu senhariĝas de malantaŭe?
- Li ofte seksumas.
- Kion oni povas rakonti pri la viro, kiu senhariĝas de antaŭe kaj malantaŭe?
- Li ofte pensas, ke seksumas.
Loĝantaro de Nordameriko ŝatas humuraĵojn, kie ekzistas sento de supereco: oni ridas pri homo, aspektanta malsaĝe. Estas popularaj anekdotoj pri riĉeco, geedza maldependeco:
Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio pasas. Unu el la golfludantoj haltas, demetas la ĉapelon, kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis kiam la procesio forpasis. La alia golfludanto diras:
- Tio estis tre bona kaj afabla.
Remetante la ĉapelon sur la kapon, la unua golfludanto diras:
- Mi agis kiel eble plej bone. Ŝi estis tre bona edzino.
En Francio, Danlando, Belgio popularas anekdotoj pri supernaturaj situacioj. Precipe oni ŝatas humuraĵojn pri geedziĝo, familio kaj rilatoj kun parencoj:
Malsanulo diras al kuracisto:
- Doktoro, hieraŭ mi misparolis laŭ Frejd. Cxe tagmanĝa tablo mi volis peti bopatrinon transdoni al mi buteron, sed anstataŭe mi diris: “Vi, stultulino, mian tutan vivon rompis.”
Interese, ke germanoj ne preferas iun specon de humuro, povas esti, ke pro tio ili estas la plej ridema nacio.
Юрий (Ukázat profil) 12. září 2004 1:25:38
Kiel opinias sciencistoj, humursento dependas de sekso: viroj preferas anekdotojn pri seksumado, politiko kaj agreso. Ankaŭ ili ŝatas anekdotojn, kie virino aspektas malsaĝe; virinoj ŝatas intelektajn anekdotojn, bazitajn je vortludo.
Jean-Marc (Ukázat profil) 6. října 2004 13:55:17
Mi provas ridi ĉiutage; estas bona medicinaĵo kontraŭ la problemoj.
Kaj vi,ĉu vi provas ridi...? Ne hezitu ! Estas tre sana !
Юрий (Ukázat profil) 14. října 2004 15:49:13
Ridu ĉiam!
Okcidentaj kuracistoj serioze cerbumis pri efiko de rido por fizika stato de homo dum 60-aj jaroj, kiam estis publikigita mondfama libro de Normann Kasins (Norman Kazins) “Anatomio de morbo”. La aŭtoro suferis de turmenta malsano de vertebraro. Ŝanco de resaniĝo estis 1:500. Por distriĝi kaj forgesi konstantan doloron, li ekspektis komediojn – kaj subite komprenis, ke 10 minutoj da rido donis ne malpli ol 2 horojn da dormo sen doloro. Sang-analizoj konfirmis pliboniĝon de stato de malsanulo post la seanco de rido-terapio. Kasins planis kurson por resanigo, kalkulis “dozadon”, oftecon de apliko de originala kracilo, kaj estis miraklo – li resaniĝis. Kaj tio estas komenco de scienca ratio al rido.
Anesteza efekto de rido estas konfirmita per multaj esploroj. Precipe tio koncernas paliativon de hektika doloro dum artrito, traŭmato de vertebraro, neŭrologiaj morboj... Multaj kuracistoj opinias, ke rido kaŭzas enĝeton de endorfinoj – substantoj, posedantaj sedativan efekton – en sangon. Rido estas ankaŭ rimedo, forte malstreĉanta muskolojn. Elprovu ĉi-tion dum esploro: rideginte, forviŝinte larmojn, atentu staton de via korpo – ĝi iĝos pli malstreĉa. Ĝuste ĉi tiu fakto forigas doloron.
Deŝercu de virusojn!
Ankaŭ nia imuna sistemo ŝatas ridi, kaj tiel forte, ke ĉi tiun fakton atentis psikonejroimunologio. Reakcio de imuna sistemo al rido inversas reakcion al streso. “Hi-hi”, “ho-ho” kaj “ha-ha” sonas kiel anonco pri urĝa mobilizo de protektaj kaĝoj-sikarioj, T-limfakaĝoj, imunoglobuloj, interferonoj – alievorte, ĉiu armeo, respegulanta atencintojn.
Amantoj ridi pli malofte malsanas – tio estas science konfirmita fakto. Unu el esploroj montris ke beboj de ridemaj patrinoj malsanas je gripo pli malofte!
Henrri (Ukázat profil) 25. října 2004 15:19:54
Esperantistaj desegnistoj, kie vi kasxigxas?
Vi certe jam aŭdis pri la reta humur-gazeto Vola Püg'. Se vi ankoraŭ ne konas ĝin, iru al: www.volapug.net
Multaj homoj maltrankviliĝas kaj skribas al ni: ĉu Vola Püg' mortas? kiam estos nova numero? Ne timu: la numero 4 baldaŭ aperos dum la sekvaj monatoj.
Sed estas alia novaĵo: ni ankaŭ faros iun paperan version de Vola Püg', jes, papere vi povos rekte tuŝi ĝin!!!
Cetere, kvankam ni estas jam aro da geredaktantoj, ne multaj bildstrioj alvenas al nia redakcio. Kaj ni vidas tie kaj tie esperantistojn, kiuj desegnadas. Sed ofte ili ne aŭdacas kontakti VolaPüg-on por proponi siajn desegnojn ĉar ili pensas: tio ne estas mia stilo de komiksoj, tio ne estas mia stilo de humuro, ktp. Sed nepre ne pensu tiel: Vola Püg' estas malfermata al ĈIAJ specoj de humuro kaj desegnoj! Se kelkaj personoj opinias, ke la gazeto aspektas tro eŭropeca, estas ĉar estas multaj eŭropanaj redaktantoj (tro! ) en la teamo, sed ni volas vere internaciigi la gazeton: do, ESPERANTISTAJ DESEGNISTOJ EL ĈIUJ KONTINENTOJ, NI BEZONAS VIN
Se vi ŝatas desegni (aŭ se vi havas ideojn por bildstrioj kaj povus kunlabori kun iu desegnisto), ne hezitu! Se vi volas partopreni la paperan version de Vola Püg', ĉiuj kontribuoj devas alveni antaŭ la 15-a de novembro (ni intencas eldoni ĝin antaŭ 2005 por, ke homoj povu aĉeti ĝin jam dum la Internacia Seminario en Germanio, kaj poste dum aliaj E-renkontiĝoj ni provos disvendi ilin). Poste, aliaj kontribuoj estos por la reta versio.
Por kontakti nin, unu adreso : redaktejo@volapug.net
Komikseme salutas,
Henrri De Sabates, ĉefredaktoro de Vola Püg'
_________________
http://volapug.net : legu la retan humur-gazeton Vola Püg' !
rosto (Ukázat profil) 6. dubna 2005 10:02:36
Humuraj bildoj estas interesa afero, sed ĉu neniu volas simple rakonti anekdotojn ĉi tie en forumo? Jen, nur Jurij ĝojigis nin per anekdotoj ĉi tie.
rosto (Ukázat profil) 8. dubna 2005 12:07:18
1. Ulo eniris apotekon kaj diras: "Donu al mi kuracilo kontraŭ avareco. Nur donu al mi multe, pli multe, multege!"
2. En zoo la urso diras: "Mi ne volas loĝi apud la leporo kaj la ĝirafo."
"Kial?"
"La leporo rakontadas anekdotojn dum tuta tago, kaj poste la ĝirafo ridadas dum tuta nokto."
rosto (Ukázat profil) 10. dubna 2005 10:45:43
- Ne nur fundamento, sed ankaŭ turo estis konstruita sur ĝi, poste rompita, kaj nun estas Ido, Novial, Occidental, ktp.
- Ve! Denove ni ĉielon ne atingis.
-----------
Uzu radiko -ku- se vi mankas iu alia. Ekzemplo de uzado:
"Donu al mi tia kuo... Ne tiu, vi, kuata kuulo. Kaj ne elkuadu ĉi tie. Via elkuado jam finkuintis min. Kuadas ĉi tie diversa kuantoj, kuaĉa fikuistoj..." ktp.