Ĉu lingvoj plifaciliĝas?
af troyshadow, 15. jan. 2012
Meddelelser: 10
Sprog: Esperanto
troyshadow (Vise profilen) 15. jan. 2012 21.02.04
Kion vi opinias,ĉu estas neevitebla plifaciligo de lingvo kaj kial tiu efektiviĝas?
darkweasel (Vise profilen) 15. jan. 2012 21.33.41
TatuLe (Vise profilen) 15. jan. 2012 22.55.32
Tamen en unu prelego pri lingvistiko, kiun mi ĉeestis, la instruisto menciis, ke tre malgrandaj lingvoj emas havi pli komplikan gramatikon ol lingvoj kiuj havas grandan parolantaron. Do simila fenomeno, sed nerilata al tempo.
TatuLe (Vise profilen) 16. jan. 2012 16.33.18
N-true:Eble mi miskomprenis tiun informaĵon (ĝi ne eĉ estis la ĉeftemo de la prelego), sed mi pensas ke ankaŭ vi miskomprenis tion kion mi volis diri. Per la vorto "komplika" mi ne celis "kompleksa", sed "malfacila". Lingvoj ja povas varii je nivelo de facileco, ekz mi trovas la gramatikon de Esperanto facila, tamen diri ke ĝi estas malkompleksa estus iom alia afero. Ĉu mi eraras en mia uzo de tiuj vortoj?TatuLe:Homaj lingvoj ekzistis tiom longan tempon, ke ilia maksimuma facileco-nivelo jam estus atingita, se ekzistus tia fenomeno de neevitebla plifaciliĝo, mi pensas. Cetere, lingva facileco ja estas sufiĉe subjektiva afero...Tio ne vere sonas kiel tre lingvistika prelego. Aŭ almenaŭ ne tre faka. Kutime en Lingvistiko oni supozas, ke lingvoj ne malsamas je ilia nivelo de komplekseco, sed nur partoj de iliaj gramatikoj. Sed kompreneble ne ĉiuj supozas tion.
Tamen en unu prelego pri lingvistiko, kiun mi ĉeestis, la instruisto menciis, ke tre malgrandaj lingvoj emas havi pli komplikan gramatikon ol lingvoj kiuj havas grandan parolantaron. Do simila fenomeno, sed nerilata al tempo.
N-true:Sed ankaŭ sonas, ke vi supozas, ke lingvoj plifaciliĝas dum la tempo. Tio laŭ mia scio ne okazis (ne nur pro la supra supozo).Ŝajnas ke mi ne tre bone prezentis mian opinion. Mi tute konsentas kun vi pri tio ĉi, kaj per mia argumentado mi volis diri, ke homaj lingvoj jam ekzistis longan tempon kaj estus tre strange, se tia procezo de plifaciliĝo subite ekekzistus antaŭ kelkaj jarmiloj. Kaj se ĝi ĉiam ekzistis, estus strange ke ĝi ne estus jam finita. Tial mi malkonsentas ke laŭtempa plifaciliĝo okazas.
troyshadow (Vise profilen) 16. jan. 2012 20.25.26
do,se mi komprenis vere,plifaciliĝas gramatiko sed plimalfaciliĝas reguloj per-la paradokso-plimultiĝeco de neregulaĵoj?
troyshadow (Vise profilen) 17. jan. 2012 11.43.26
sudanglo (Vise profilen) 17. jan. 2012 12.47.20
La vortaro de la angla enorme pligrandiĝis en la lastaj 150 jaroj. Cetere, la nombro de fiksaj parolturnoj ŝajnas dependi de la longeco de kontinua malvolviĝo.
Afero kiu malkomplikigas gramatikon ŝajnas estiĝi kiam okazas invado de la sama teritorio far alilingvanoj kies lingvo ne fariĝas trudata al la indiĝenoj, sed ia kompromiso elvoluas kun la loka lingvo.
Mi aŭdis tion kiel klarigon de la relativa simpleco de la gramatiko de la moderna angla.
Kurioza afero, por kiu mi ne scias la klarigon, estas kial multaj tribaj lingvoj estas ŝajne tiel kompleksaj en kazoj, genroj, konjugacioj ktp.
Tre sistemaj lingvoj, kiel Esperanto, povus esti moderna fenomeno.
Tio eble rilatas al la kvantoj da vortoj.
Kiam lingvo havas 50,000 verbojn, ne surprize, ke multaj estu regulaj. Se lingvo havus nur 500 verbojn, oni povus toleri pli altan oftecon de nereguleco.
raffadalbo (Vise profilen) 17. jan. 2012 13.58.04
N-true:Por eŭropanoj Esperanto estas tre facila... sed por parolantoj de la ĉina aŭ de iu alia tute malsimila lingvosistemo, la gramatiko tamen povas esti ne tiel facila... Ili devas alkutimiĝi al tempoformoj, la artikolo, al la akuzativo, ktp. — konceptoj, kiuj ne ekzistas en la ĉina lingvo. Do, laŭ mi, lingvoj varias je komplekseco nur depende de onia denaska lingvo.Laŭ mi, tiu estas vera por la gramatiko, sed granda nombro de neregulecoj estas malfacila por ĉiuj.
troyshadow (Vise profilen) 18. jan. 2012 17.55.10
troyshadow (Vise profilen) 18. jan. 2012 17.59.23