目次へ

Internacia Liberecana Esperanto-Movado

kushiyaan,2012年1月16日の

メッセージ: 16

言語: Esperanto

leporinjo (プロフィールを表示) 2014年3月6日 11:17:14

Hedilla:kial nuntempe dekstruloj aŭ/kaj faŝistoj ne organizas propra(j)n asocio(j)n?, kompreneble UEA estas neŭtrala asocio por ĉiuj, kaj SAT 'kiel ke ne'(idiotismo)
Mi kredas ke ekzistas, aŭ ekzistis, dissendlisto kaj eble fakasocio por "esperantistaj konservemuloj". Tamen mi mem estas malfaŝisto lango.gif

orthohawk (プロフィールを表示) 2014年3月7日 14:34:13

Mi elektis "anarkiismo/liberecano" sed tio ne ĝuste priskribas min: Mi estas plu precize minarkiisto; kredas ke la ŝtato estu limiĝita al la malvastaj funkcioj de protektado kontraŭ perforto, ŝtelado, fraŭdo, devigo de kontraktoj. Kiel ni en la Usona Libertariana Partio diras, "Se ago ne kaŭzas lezon, kaj ne senhavigas homon de rajtoj, la ago ne devas esti kontraŭleĝa."

Kaj plue, mi min priskribas kiel Libertariana (en la minarkiista senco) monarkisto; ke la plej bona formo estas monarkio, kiel en Britujo aŭ Hispanujo.

r160k (プロフィールを表示) 2014年3月13日 3:41:30

Mi kredas ke la eblo "naciisto" devus iel dividitas. Ekzemple, mi metis ambaŭ "naciisto" kaj "sennaciisto" (inter aliaj) ĉar mi sentas ke nacioj kiel Skoto kaj Katalunio devus havi kontrolon super specifaj demandoj, sed ankaŭ mi kredas en internacia kunlaboro kaj libera movado de personoj (kaj federacia, socialista eŭropo). Mi ne subteno la naciismon de sentimentalismo, timo kaj malamo.

Clarence666 (プロフィールを表示) 2014年3月13日 13:35:22

r160k:Mi kredas ke la eblo "naciisto" devus iel dividitas. Ekzemple, mi metis ambaŭ "naciisto" kaj "sennaciisto" (inter aliaj) ĉar mi sentas ke nacioj kiel Skoto kaj Katalunio devus havi kontrolon
Cxu eblas? :-? :-? :-? Kiel vi difinas na "nacio" ?

Mi metis na "pacifisto" kaj "sennaciisto".

Bedauxrinde, la SAT-cxefideologistoj ( "Sennacieca Asocio Tutmonda" ) sxajne ne komprenis la ideon de "sennaciismo", kiam ili demandas pri lando, kaj fanfaronas pri "internacieco" kun la tuta leftekstrema drolajxo kiel "ekspluatado", "laboristaj bataloj", ktp.

vallidor (プロフィールを表示) 2014年3月13日 14:29:27

landlimojn signifas nenio krom politiko. homoj devas havas universalajn rajtojn. se vi ne ŝati la politikon, batalu la politikon kaj ne la homojn.

BuddyRey (プロフィールを表示) 2014年4月29日 23:09:19

Anarki-Kapitalisto/Voluntaristo. Mi aliĝas al la Ne-Agreson Principon.

先頭にもどる