目次へ

Slovio

ora knabo,2007年8月17日の

メッセージ: 46

言語: Esperanto

Mendacapote (プロフィールを表示) 2007年9月3日 23:53:15

Ŝajnas ke Slovio por slavoj ekivalentas al Interlingva por latinidoj. Mi facilege komprenas Interlingve... kaj ne pli ol iujn vortojn Slovie! malgajo.gif

nickko (プロフィールを表示) 2007年10月7日 18:00:41

Laŭ mia opinio Slovio estas interesega lingvo, sed ne por reala uzo, nur por interlingvistoj-fanatikuloj, kiuj interesiĝas pri tiaspecaj fenomenoj. Mi estas ruso, kaj Slovion mi ellernis tre rapide(ĉ. kvar tagojn). Por slavo estas senprobleme lerni ĝin, kaj mi opinias ke estus interese starti komunumon pri tiu lingvo.

P.S. Ekzistas ankaŭ germanbazita projekto Nordien kaj Folkspraak, kiuj ankaŭ kopias Esperantan sistemon de gramatiko, tamen ĉerpas la vortojn el la germanaj lingvoj. Eo estas latinida, Slovio - slavida, Nordien - germanido. Tre interesa triopo por lerni. rido.gif . Estas tre alloge scii tri artefaritajn lingvojn apartenantajn al 3 lingvogrupoj de Eŭropo... (nu ekzistas ankaŭ aliaj grupoj)

p.p.s. interesantoj! aliru irc.freenode.net #slovio

languagefan (プロフィールを表示) 2007年10月7日 22:03:16

ora knabo:Ĉu vi iam legis pri Slovio, universala slava lingvo? Al mi aperas tre interesa ridulo.gif Eble mi lernos ĝin, se aliaj slavoj ankaŭ povas kompreni ĝin. Mi povas kompreni preskaŭ ĉion! Jen ligilo:
http://www.slovio.com/
Tre interese lango.gif Ĉu ĝi estas malfacila lingvo?

Lisica (プロフィールを表示) 2007年10月30日 11:05:51

Mi ne parolas Slovion, sed mi parolas Slovenon.
Mi loĝas en Aŭstrujo, mia gepatra lingvo estas Sloveno. Pro tio mi komprenas iom Slovion.

Mi havas peton: Diru kiam mi faris erarojn!
Mi komencis lerni Esperanton 28.10.

@Terurĉjo : "Novi mednarodni jezik!" - Slovene okulumo.gif

Lisica (プロフィールを表示) 2007年10月30日 12:04:38

Ne, mi ne estas vulpino^^ Mi ne sciis kiel mi povus nomi kaj mi skribis "Lisica"...

Slovena, Germana, Itala ... Ĉu oni skribas vortoj kun granda aŭ malgranda prima literon?

Lisica (プロフィールを表示) 2007年10月31日 9:44:03

Dankon! okulumo.gif sal.gif

Ladek (プロフィールを表示) 2008年3月11日 12:16:08

Mi komprenas al la lingvo,sed malbone.Mi pensas,ke por neslavaj homoj estas ĝi tre komplikita.

rosto (プロフィールを表示) 2008年3月16日 10:10:54

Lastan tempon mi okupiĝis pri Slovianska Lingvo, aŭ "Slovianski jazik". Ĉi tiu lingvo estas multe pli malfacila kaj pli komplika ol Slovio. Slovianska ne estas por lerni dum 4 tagoj. Sed Slovianska estas artefarita lingvo la plej proksima al naturaj slavaj. Kvankam mi bone komprenas Slovion, ĝi ne plaĉas al mi, ĉar ĝi ŝajnas malbela al mi. Mia retpaĝo pri Slovianska: http://slovianski.narod.ru
Slovianski estas prilaborita de 2006 jaro de kelkaj personoj, kaj laboro ankoraŭ ne estas finita.

Espi (プロフィールを表示) 2008年3月16日 16:30:49

Terurĉjo:Respondo: Oni skribas vorton kun granda komenca litero (majusklo), se la vorto estas propra nomo, ekzemple Esperanto, Linguna, Terurĉjo, Slovena respubliko, Lisica, Nigra maro, Luno. Krom tio, ĉiu propozicio komenciĝas per majusklo.
Saluton Terurĉjo,

rilate al propraj nomoj mi opinias, ke ĉiuj partoj de propra nomo oni skribas majuskle.
Ekz. "Slovena Respubliko", "Nigra Maro", k.t.p.
Ankaŭ "Respubliko" kaj "Maro" estas partoj de la propraj nomoj!

Amike kaj salutante vin
Klaus-Peter

Espi (プロフィールを表示) 2008年3月16日 16:40:22

Terurĉjo:Tiu mirinda lingvo estas la ukrainia!
Sal denove Terurĉjo,

ĉu vi eble opiniias "ukraina" anstataŭ "ukrainia"?

Amike
Klaus-Peter

先頭にもどる