Sadržaj

Slovio

od ora knabo, 17. kolovoza 2007.

Poruke: 46

Jezik: Esperanto

rosto (Prikaz profila) 22. ožujka 2008. 14:45:16

Mi partoprenas en Slovianski projekto ne pro tio, ke ĉu slavoj bezonas ĝin aŭ ne. Tio estas nur interese. Mi ekinteresiĝis pri aliaj slavaj lingvoj. Tio donas min pli bonan komprenon kaj senton de mia gepatra Rusa lingvo.
Pri tio, ke ni komunikas angle? Onidire, Puŝkin estas la plej grava kreinto de unuigita, standarta formo de Rusa lingvo, sed kun sia ĉirkaŭaro li komunikis ĉefe france, ĉar edukitaj rusoj dum tia tempo komunikis ĉefe per Franca lingvo. Ĉu tio signifis, ke ili ne bezonis rusan?

Taciturn_ (Prikaz profila) 22. ožujka 2008. 16:53:34

mi tute kontras la ukrainian por la interslovenian komunikadon.Pli bone,Estu la Esperanto tiam tia lingvo.Almenaŭ ankaŭ ĝi ne bonas sufiĉe,ne importantas!

Taciturn_ (Prikaz profila) 22. ožujka 2008. 17:59:19

mi legis iam ke multaj aristokratoj parolis la francan pli bone ol la rusan.Edukitaj aristokratoj!Sed la rusan ankaŭ parolis.

rosto (Prikaz profila) 22. ožujka 2008. 18:40:52

Pri rusaj aristokratoj de 19 centjaro - tio estas stranga afero. Kiel mi komprenas el tio, pri kio nia historio instruas, ekzistis eĉ rusaj aristokratoj, kiuj tute ne sciis rusan. Kiel ili komunikis kun servistoj, tion mi ne povas imagi. Tamen plejmulto de aristokratoj sciis rusan pli aŭ malpli. Sed popolan lingvon ili ne komprenis, aŭ komprenis malbone, ekzistis granda diferenco inter diversaj dialektoj.

Taciturn_ (Prikaz profila) 22. ožujka 2008. 18:58:26

Tute eblas laŭ kion (laŭ tio,kion)mi scias.Bezonas memori,ke la edukitaj aristokratoj,mi kredas,havis ankaŭ edukitajn servulojn por komuniki al popolajo.

Taciturn_ (Prikaz profila) 22. ožujka 2008. 19:35:58

k.garinridulo.gifpost la morto de Stalin en 19 centjaro?Modernaj aristokratoj en Rusio?haha mi ridegas.estas neniuj tiaj sed estas oligarhoj kaj nouvaŭ riches(novaj rusoj).

rosto (Prikaz profila) 23. ožujka 2008. 02:42:30

Kiel mi komprenas, rusaj aristokratoj nuntempe ekzistas, sed ili plejparte loĝas ne en Rusio, ekzemple en Francio, parolas france, ankaŭ en aliaj landoj ili parolas alilingve, ofte ne scias rusan.

Sed ni returnu al Slovio. Se ni rigardu ĉiujn slavajn lingvojn kiel dialektoj de unu lingvo, Slovio do aspektas kiel ege sovaĝa dialekto de Slava.

rosto (Prikaz profila) 23. ožujka 2008. 03:30:11

nickko:P.S. Ekzistas ankaŭ germanbazita projekto Nordien kaj Folkspraak, kiuj ankaŭ kopias Esperantan sistemon de gramatiko, tamen ĉerpas la vortojn el la germanaj lingvoj. Eo estas latinida, Slovio - slavida, Nordien - germanido. Tre interesa triopo por lerni. rido.gif . Estas tre alloge scii tri artefaritajn lingvojn apartenantajn al 3 lingvogrupoj de Eŭropo... (nu ekzistas ankaŭ aliaj grupoj)
Mi nun trovis pri Nordien kaj pri Folkspraak. Nek Nordian nek Folkspraak kopias Esperantan gramatikan sistemon, kiel mi vidas. Nordian - eble nur parte, sed Folkspraak - tute ne. Nur Slovio faras tion. Sed Esperanton ni ĝoje jam havas.

P.S. Slovianski estas slava projekto simila al Folkspraak.

RiotNrrd (Prikaz profila) 23. ožujka 2008. 03:54:51

Nordien estis kreita de Arono Chapman, de Radio Verda. Li flue parolas Esperanton, tial eble Esperanto influis Nordien iomete.

Mi neniam aŭdis pri Folkspraak.

coldfear (Prikaz profila) 26. ožujka 2008. 17:16:42

ankauh mi estas komencantino rideto.gif
ankauh mi ne estas comprendi Slovio ploro.gif
sal.gif

Natrag na vrh