Към съдържанието

Esperanto-vilaĝo en Germanio

от MarCin83, 18 януари 2012

Съобщения: 4

Език: Esperanto

MarCin83 (Покажи профила) 18 януари 2012, 13:17:52

Saluton samideanoj!

Jam bone konata en Esperantujo estas la germana Esperanto-urbo Herzberg.

Sed ĉu iu ajn sciis ke (ankaŭ en Germanio) estas Esperanto-vilaĝo? Mi nur hazarde trovis retpaĝaron pri tiu Esperanto-vilaĝo, kies nomo estas Stockum. Bedaŭrinde (kaj kurioze!) la retpaĝo de la Esperanto-vilaĝo estas nur germanlingva...

Ĉu iu scias ion pri Esperanto-vivo en tiu vilaĝo? Aŭ ĉu eble iu jam estis tie?

Ĝis! sal.gif

ratkaptisto (Покажи профила) 18 януари 2012, 15:54:30

Bonvolu, skribi al la administranto kaj oferi vian kunlaboron por tradukado. rideto.gif

MarCin83 (Покажи профила) 19 януари 2012, 10:18:14

Bonvolu, skribi al la administranto kaj oferi vian kunlaboron por tradukado
Bona, sed kurioza ideo ke oni devas esperantigi la Esperanto-vilaĝon... rideto.gif

ratkaptisto (Покажи профила) 19 януари 2012, 19:51:46

MarCin83:
Bonvolu, skribi al la administranto kaj oferi vian kunlaboron por tradukado
Bona, sed kurioza ideo ke oni devas esperantigi la Esperanto-vilaĝon... rideto.gif
En la esperanta movado ne ĉiu havas tempon por traduki. Multaj Esperantistoj instruas, organizas kaj havas multe da laboro kun diversaj agadoj. Mi pensas, ke via helpo estos tre bonvena.

Обратно нагоре