Al la enhavo

SOPA kaj PIPA

de ateneo, 2012-januaro-18

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

ateneo (Montri la profilon) 2012-januaro-18 17:02:56

Nia karega lernu! (kaj http://ikso.net) povus striki hodiaŭ, kvankam kompreneble ne devigas se lernu-teamo ne volas

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-18 17:17:11

SOPA estas proponata usona leĝo. Laŭ "whois"-informpeto, lernu! estas registrita en Slovakujo.

Al mi tial tiu ĉi propono - kiu ĉiuokaze venas iom malfrue - ne ŝajnas tre sencohava. Tia propono estus sencohava, se Slovakujo volus fari tian leĝon.

Cetere, jen samtema anglalingva fadeno

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-januaro-18 20:52:53

En la hispana, "sopa" signifas "supo", kaj "pipa", "pipo".

No me gusta la SOPA (Mi ne ŝatas supon).

Esta PIPA es de madera (Tiu pipo estas el ligno).

rideto.gif rideto.gif

Amike.

Hedilla (Montri la profilon) 2012-januaro-19 09:15:15

darkweasel:Cetere, jen samtema anglalingva fadeno
la angla estas lingvo el Anglujo

Vilius (Montri la profilon) 2012-januaro-19 09:27:50

antoniomoya:En la hispana, "sopa" signifas "supo"
Kaj en la litova "sopa" signifas "doloras" (plej ofte en figura senco). Taŭga nomo, por tia leĝo ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2012-januaro-19 12:26:46

Hedilla:
darkweasel:Cetere, jen samtema anglalingva fadeno
la angla estas lingvo el Anglujo
kaj? demando.gif

Reen al la supro