去目錄頁

Ĉu SOPA ankaŭ efktivos kontrau Esperanto?

Desmut, 2012年1月18日

讯息: 11

语言: Esperanto

Desmut (显示个人资料) 2012年1月18日下午6:07:57

Kiel eble vi jam scias, la usona leĝo SOPA (Stop Online Piracy Act) estas maltrankviliga afero kontraŭ interreta agado; ĝi malpermesos interŝanĝojn de "kulturo kun kopirajtoj", kaj ne estas nur malpermesi, sed ankaŭ puni per mallibereja amortizo. Estas vere maltrankviliga afero kontraŭ ĉiu Interret-uzanto.
Sed...
Ĉu eblos interŝanĝi aferojn, dosierojn, arĥivojn en malangla lingvo?
Ĉu la persekutontoj ankaŭ afekcios nin se ni interŝanĝus arĥivojn kun kopirajtoj?

Mi pensas ke per Esperanto (lingvo malusonana MDR), la homoj povos malobei la leĝon SOPA.

Kio okazos kun tiuj arĥivoj kiujn la posedantoj donas tute sen kopirajtoj?

Kion vi opinias?

dobri (显示个人资料) 2012年1月18日下午6:28:22

Rigardu al bona flanko de tiu kurioza leĝo. Se vere iu komencos persekuti esperantistojn pro nia lingvo, tio estos bona reklamo, ĉu ne?

darkweasel (显示个人资料) 2012年1月18日下午6:33:12

Mi ne komprenas, kiel gravas la lingvo de iu kopirajte protektata verko ... demando.gif

Desmut (显示个人资料) 2012年1月18日下午6:33:58

dobri:Rigardu al bona flanko de tiu kurioza leĝo. Se vere iu komencos persekuti esperantistojn pro nia lingvo, tio estos bona reklamo, ĉu ne?
Jes, aldone, multaj homoj eklernos Eon por kaŝe interŝanĝi arĥivojn lango.gif sed ni devos sendi proprangandaĵon por ili...

Desmut (显示个人资料) 2012年1月18日下午6:35:10

darkweasel:Mi ne komprenas, kiel gravas la lingvo de iu kopirajte protektata verko ... demando.gif
Oni simple ne komprenos kaj ne pritraktos aferojn nekompreneblajn...

darkweasel (显示个人资料) 2012年1月18日下午6:40:38

Desmut:
darkweasel:Mi ne komprenas, kiel gravas la lingvo de iu kopirajte protektata verko ... demando.gif
Oni simple ne komprenos kaj ne pritraktos aferojn nekompreneblajn...
Mi ne scias detale pri SOPA, sed ĉu ne por ajna kopirajta persekutado estas ĉiuokaze necese, ke la rajtoposedanto iel procesu? Kaj se temas pri Esperantaĵo, evidente la rajtoposedanto ja komprenos ...

Kaj cetere, rekte la leĝo koncernus nur usonanojn kaj usonajn retpaĝojn - do nek lernu! nek min.

Altebrilas (显示个人资料) 2012年1月18日下午6:55:35

dobri:Rigardu al bona flanko de tiu kurioza leĝo. Se vere iu komencos persekuti esperantistojn pro nia lingvo, tio estos bona reklamo, ĉu ne?
Vi subtaksas la kaŝemon de ĉiajn persekutistoj... lango.gif

lgg (显示个人资料) 2012年1月18日下午8:34:27

Verkoj estas protektataj per kopirajto sendepende de lingvo uzita.

Vi ne povas intershanghi dosierojn kaj arkivojn, tiu chi agado estas kontraulegha.

darkweasel (显示个人资料) 2012年1月18日下午9:04:39

lgg:Verkoj estas protektataj per kopirajto sendepende de lingvo uzita.
La unua sencohava frazo de lgg! *aplaŭdas*

Rogir (显示个人资料) 2012年1月18日下午10:31:43

darkweasel:
Mi ne scias detale pri SOPA, sed ĉu ne por ajna kopirajta persekutado estas ĉiuokaze necese, ke la rajtoposedanto iel procesu? Kaj se temas pri Esperantaĵo, evidente la rajtoposedanto ja komprenos ...

Kaj cetere, rekte la leĝo koncernus nur usonanojn kaj usonajn retpaĝojn - do nek lernu! nek min.
Ne kaj ne. La leĝo donos fortan instigon al retfirmaoj sekvi la ordonojn de rajthavantoj, por mem eviti proceson. Tiel efektive la rajthavantoj ne bezonas juĝiston por 'ekzekuti' retpaĝojn.

Kaj la problemo estas, ke la ĉefa retinstanco, kaj multaj ĉefaj serviloj, estas en Usono kaj tiel efikataj de usonaj leĝoj. Nu, se tia leĝo vere efektiviĝus, eble aliaj landoj tion rapide ŝanĝos.

回到上端