Al la enhavo

Slovio

de ora knabo, 2007-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-17 18:56:01

Ĉu vi iam legis pri Slovio, universala slava lingvo? Al mi aperas tre interesa ridulo.gif Eble mi lernos ĝin, se aliaj slavoj ankaŭ povas kompreni ĝin. Mi povas kompreni preskaŭ ĉion! Jen ligilo:
http://www.slovio.com/

sinjoro (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-17 23:08:04

Mi apenaŭ komprenas tekstojn kiuj estas ĉe ilia paĝaro. Tutslavaj vortoj estas facilaj, sed mi havas problemon rekoni multajn aliajn. Mi iam legis, ke ĝia gramatiko bazas sur la esperanta, do trarigardo de la gramatiko certe helpus. Slovio al mi aspektas kiel balkana lingvo, serba aŭ kroata. ridulo.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-18 10:00:20

sinjoro: Slovio al mi aspektas kiel balkana lingvo, serba aŭ kroata. ridulo.gif
kaj al mi ĝi aspektas tre ne kroata/serba rideto.gif
Eble makedona... sed mi pensas ke Makedonoj ankaŭ dirus ke ĝi ne similas al ilia lingvo.

Terurĉjo, tre bela foto. Kiu fotis vin? lango.gif

Andybolg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 14:07:18

Mi komprenis preskaŭ nenion, sed mi ne estas slavo lango.gif

Aspektas interese. Ĉu vere 400 milionoj homoj povus kompreni min, se mi parolus Slovio-e al ili?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 09:13:24

Terurĉjo:Kiu provus?
jen, mi provos traduki en kroatan:

Slovia teksto:
Novju mezxunarodju jazika!
S'xto es Slovio? Slovio es novju mezxunarodju jazika ktor razumijut c'xtirsto milion ludis na celoju zemla. Slovio mozxete upotrebit dla gvorenie so c'xtirsto milion slavju Ludis ot Praga do Vladivostok; ot Sankt Peterburg c'xerez Vars'xava do Varna; ot Sredzemju Morie i ot Severju Morie do Tihju Okean. Slovio imajt prostju, logikju gramatia i Slovio es idealju jazika dla dnesju ludis. Uc'xijte Slovio tper!

kroata teksto:
Novi međunarodni jezik!
Što je Slovio? Slovio je novi međunarodni jezik kojeg razumije četristo milijuna ljudi na cijeloj zemlji. Slovio možete upotrijebiti za govorenje sa četristo milijuna slavenskih ljudi od Praga do Vladivostoka; od Sankt Peterburga preko Varšave do Varna; od Sredozemnog Mora i od Sjevernog Mora do Tihog Oceana. Slovio ima jednostavnu (oni povas ankaŭ diri "prostu"), logičnu gramatiku i Slovio je idealan jezik za današnje ljude. Učite Slovio sada!

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 09:30:11

Mi komprenas preskaŭ nenion, sed tio ne estas miriga, ĉar mi konas neniun slavan lingvon.
Ora knabo, ŝajnas, ke ambaŭ tekstoj iom similas. Ĉu vi malfacile komprenas Slovion?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 12:44:45

Mutusen: Ĉu vi malfacile komprenas Slovion?
mi tre facile komprenas ĝin rideto.gif

sinjoro (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-25 16:35:36

En la pola lingvo estus pli-malpli jene:

Czym jest Slovio? Slovio jest nowym, międzynarodowym językiem, który rozumie czterysta milionów ludzi na całej Ziemi. Slovio możecie użyć do rozmowy z czterystoma milionami Słowian od Pragi do Władywostoku; od Sankt-Petersburga przez Warszawę po Warnę; od Morza Śródziemnego i Morza Północnego do Oceanu Spokojnego. Slovio posiada prostą, logiczną gramatykę i Slovio jest idealnym językiem dla dzisiejszych ludzi. Uczcie się Slovio teraz!

sinjoro (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-28 20:51:49

Terurĉjo:"nova internacia lingvo", ĉu "nowy międzynarodowy język"?
Ĝuste, jes ridulo.gif

Dozorca (Montri la profilon) 2007-septembro-03 23:21:52

Mi cio komprenas,ne estas problemo rido.gif

Reen al la supro