Więcej

SOPA

od Desmut, 19 stycznia 2012

Wpisy: 12

Język: Esperanto

Desmut (Pokaż profil) 19 stycznia 2012, 16:40:07

Bonvolu iu agu kontraŭ la leĝo SOPA

lgg (Pokaż profil) 20 stycznia 2012, 03:24:01

Desmut:Bonvolu iu agu kontraŭ la leĝo SOPA
SOPA estas sola senchava legho kontrau prosperanta mediapirateco. Forestas rezonoj de protesti kontrau ghi.

Kiel rolulo de populara filmo diris, "Shtelisto devas esti malliberigita!"

Demian (Pokaż profil) 20 stycznia 2012, 04:41:13

LHEP (Leĝo por Haltigi Enretan Piratadon), pli fama kiel SOPA, ebligos usonajn politikistojn fermi retejojn en kaj aliaj nacioj kaj en Usono sen klarigi kial ili fermus iu ajn retejon.

Desmut:Bonvolu iu agu kontraŭ la leĝo SOPA.
Vi pravas. Ĝi ne estas bona ĉar oni (eble iu Idisto) povas plendi al registaro ke ĉe LERNU.NET troviĝas aŭtorrajtitaj verkaĵoj kiujn verkis iu nemultfama Idisto. La registaro tiam simple fermos LERNU.NET kaj poste administraranoj de LERNU.NET devas klarigi ke ili ne uzas aŭtorrajtitajn verkojn.

Igg:SOPA estas sola senchava legho kontrau prosperanta mediapirateco.
Mi dubas ke LHEP (aŭ SOPA) estas la "sola senchava leĝo kontraŭ prosperanta mediapirateco."

Kaj ĉu vi povas doni al ni ligilojn al filmetoj kiuj subtenas LHEP-on? Mi jam aŭdis multe kontraŭ la leĝo sed preskaŭ neniom kio subtenas ĝin.

darkweasel (Pokaż profil) 20 stycznia 2012, 06:54:00

lgg:
Desmut:Bonvolu iu agu kontraŭ la leĝo SOPA
SOPA estas sola senchava legho kontrau prosperanta mediapirateco. Forestas rezonoj de protesti kontrau ghi.

Kiel rolulo de populara filmo diris, "Shtelisto devas esti malliberigita!"
Kvazaŭ kopiado de verkoj iel ajn egalus aŭ rilatus al ŝtelado. senkulpa.gif

lgg (Pokaż profil) 20 stycznia 2012, 07:50:54

darkweasel:Kvazaŭ kopiado de verkoj iel ajn egalus aŭ rilatus al ŝtelado.
Proprigado de alies havajho senkompense estas shtelo lau krimakodo.

darkweasel (Pokaż profil) 20 stycznia 2012, 20:13:29

lgg:
darkweasel:Kvazaŭ kopiado de verkoj iel ajn egalus aŭ rilatus al ŝtelado.
Proprigado de alies havajho senkompense estas shtelo lau krimakodo.
Vi ŝajnas havi difinojn de la vortoj proprigado kaj havaĵo, kiuj malsamas al la miaj.

Kio estas proprigado? Baze, proprigado estas, kiam iu objekto ŝanĝas sian posedanton. Se mi aĉetas lakton en supervendejo, mi "proprigas" al mi tiun lakton. Tiam la supervendejo ne plu havas tiun lakton, kaj mi ja havas.

Kio estas havaĵo? Havaĵo estas objekto, kiu iel apartenas al iu persono. Sur mia skribotablo kuŝas libro, kiu estas mia havaĵo, ĉar mi aĉetis ĝin. Ĝi estas mia havaĵo. Ĝi ne estas la havaĵo de la ulo, kiu ĝin skribis.

Kio okazas, se mi elŝutas filmon de la interreto? Tiu filmo konsistas el bajtoj sur servilo, kaj kiam mi klakas la elŝutligilon, la servilo legas tiujn bajtojn kaj sendas kopion de ili al mia komputilo. Poste, ekzistas du kopioj de la sama filmo. Unu estas sur la servilo, unu estas sur mia komputilo. Fakte la servilo ĵus kreis tiun kopion ĝuste por sendi ĝin al mi. Ĉu tion oni vere povas nomi ŝtelado?

La kutimaj monsumoj, kiujn donas grandaj entreprenoj kiel "sumojn de damaĝo kaŭzita de interreta 'piratado'" baziĝas kutime sur la supozo, ke ĉiu, kiu elŝutas verkon de la interreto, sen tiu eblo aĉetus ĝin. Kio simple ne estas vera - mi mem elŝutis NPIV 2002, sed tio tute ne signifas, ke sen eblo elŝuti ĝin mi aĉetus ĝin!

Do jes. Aŭtorrajtaj leĝoj ekzistas, sed tio tute ne signifas, ke estas morala problemo pri reciproka helpado (kio estas multe pli trafa termino ol "piratado", "rabkopiado" kaj similaj propagandaĵoj).

lgg (Pokaż profil) 21 stycznia 2012, 10:27:23

darkweasel:Sur mia skribotablo kuŝas libro, kiu estas mia havaĵo, ĉar mi aĉetis ĝin. Ĝi estas mia havaĵo. Ĝi ne estas la havaĵo de la ulo, kiu ĝin skribis.
Mem libro es via havajho.
Teksto, tiparo, bildoj, koloroj, arangho ne estas via havajho.

Netushebleco de intelekthavajho elgvidas ghin de areo de krimakodon, sed substance senkompensa dublikado estas shtelo. Se novaj leghoj plivastigos krimakodon por enhavo de chi tiu kazo, estos pli bone.

Fakt estas ke vi ne povas profiti per alies havajho.

Rogir (Pokaż profil) 21 stycznia 2012, 18:28:27

lgg, vi klare ne legis la tekston de SOPA aŭ/kaj ne komprenas la efikojn de ĝi. Krome vi havas tre malĝustan sencon de prioritatoj, se vi konsideras la ekonomian bonfarton de kelkaj verkintoj pli grava ol la libera fluo de informoj kaj opinioj. Aŭ ĉu vi mem estas grandakcihavanto en unu el la grandaj filmstudioj?

jan aleksan (Pokaż profil) 22 stycznia 2012, 13:00:05

Mi ne konis na MegaUpload tamen post kiam oni fermis ĝin mi serĉis interrete kiel alŝuti ekzemple seriojn, sed laŭleĝe... kaj mi alvenis plej ofte al ligilo al Megaupload aŭ torrentz.

Mi komprenas ke oni volas lukti kontraŭ piratado, sed kiel plenigi tiun bezonon spekti perrete? Ĉu almenaŭ ekzistas retejon?

Pri filmo, mi trovis ligilon por havi spektrajton por spekti "Very bad trip" dum 48h por... 5€. Mi opinias ĝin tro kosta..

tommjames (Pokaż profil) 30 stycznia 2012, 11:52:17

darkweasel:Kio okazas, se mi elŝutas filmon de la interreto? Tiu filmo konsistas el bajtoj sur servilo, kaj kiam mi klakas la elŝutligilon, la servilo legas tiujn bajtojn kaj sendas kopion de ili al mia komputilo. Poste, ekzistas du kopioj de la sama filmo. Unu estas sur la servilo, unu estas sur mia komputilo. Fakte la servilo ĵus kreis tiun kopion ĝuste por sendi ĝin al mi. Ĉu tion oni vere povas nomi ŝtelado?
En la komputilo ekzistas nur magnetaj kaj elektraj signaloj. Kompreneble estas iom strange paroli pri la ŝtelo de tiaj aĵoj, sed oni devas atenti kion reprezentas la datumoj. T.e. la povo senkoste spekti la filmon, kaj plusendi ĝin al milionoj da aliuloj kiuj povus fari same. Laŭ mi tio ja povas sencohave esti "ŝtelo", en komerca socio.

Kompreneble oni povas prunti DVD al amiko, sed tio estas tute malsama afero ol disdoni ĝin al amasegoj, tiel ke oni multe malpli ofte emas elspezi la monon por aŭtentika kopio.

Mi havas simpation por via argumento ke la taksoj de la "damaĝo" al la industrio baziĝas sur falsa analizo. Tamen ŝajnas klare al mi ke la eblo facile akiri filmojn, muzikaĵojn, sofvaron ktp ja lezas la merkaton por tiuj aferoj. Mi konas multajn homojn, kiuj, antaŭ ol fariĝis tre facile akiri tiajn varojn sen kosto, ofte iel pagis por ili, ĉar tiam estis malpli facile akiri ilin sen pagi. Sed nuntempe ili pagas preskaŭ nenion, ĝuste pro tio, ke ili ne plu bezonas fari tion pro la interreto. Kaj mi ne povas diri ke tio ne iom veras pri ankaŭ mi mem. Ni do ne iluziu nin, ke la stultuloj kiuj elsonĝis la novajn fuŝleĝproponojn ne agas por korekti ion kio estas dolora por multaj homoj.

Tamen mi estas tute kontraŭ la ĝemel-stultaĵoj SOPA/PIPA, kaj mi lamentos kiam ili reaperos (kaj probable akceptiĝos) en iomete diluitaj versioj, kio kondukos la interreton plian paŝon al stato kontraŭ la spirito de libereco sur kiu ĝi plejparte konstruiĝis.

Wróć do góry