去目錄頁

Ĉu Eŭropo helpos al Rusio konstrui en si demokration?

troyshadow, 2012年1月19日

讯息: 77

语言: Esperanto

Denisov (显示个人资料) 2012年5月10日上午2:01:58

Per du voĉdonoj rusia popolo jam esprimis sian elekton. Ni volas vivi en forta ŝtato, kaj ne dependi de opinio aŭ volo nek Eŭropo, nek Azio, nek Ameriko.
troyshadow Vi, same kiel mi, deziras la demokration. "demokratio" en antikva greka lingvo estas "potenco de popolo". Kial do vi kontestas decidon de la popolo?

vincas (显示个人资料) 2012年5月10日上午7:01:10

Denisov:Per du voĉdonoj rusia popolo jam esprimis sian elekton. Ni volas vivi en forta ŝtato, kaj ne dependi de opinio aŭ volo nek Eŭropo, nek Azio, nek Ameriko.
troyshadow Vi, same kiel mi, deziras la demokration. "demokratio" en antikva greka lingvo estas "potenco de popolo". Kial do vi kontestas decidon de la popolo?
Ĉu voĉdonoj en Rusio estas honestaj kaj liberaj? Jes, Rusio estas forta ŝtato, ĉar mi vidis, kiel policistoj batis homojn, kiuj protestis kontraŭ Putino.

Denisov (显示个人资料) 2012年5月10日上午7:54:20

vincas:
Ĉu voĉdonoj en Rusio estas honestaj kaj liberaj? Jes, Rusio estas forta ŝtato, ĉar mi vidis, kiel policistoj batis homojn, kiuj protestis kontraŭ Putino.
Ĉu ne? Ĉu iu inventis metodon kontroli homon dum voĉdonado? Kiel devigi elektanton fari signon en ĝusta loko?
Mi do vidis, ke policistoj batis kaj arestis homojn, kiuj ĵetadis ŝtonojn kaj fajrobotelojn. Ĉu tio ne estas profesia devo de polico? En ĉiuj landoj de mondo polico faras la samon

vincas (显示个人资料) 2012年5月10日下午7:40:27

Denisov:Ĉu ne? Ĉu iu inventis metodon kontroli homon dum voĉdonado? Kiel devigi elektanton fari signon en ĝusta loko?
Mi do vidis, ke policistoj batis kaj arestis homojn, kiuj ĵetadis ŝtonojn kaj fajrobotelojn. Ĉu tio ne estas profesia devo de polico? En ĉiuj landoj de mondo polico faras la samon
Ĉu Eŭropaj institucioj konfesis voĉdonojn en Rusio honestaj kaj liberaj? Jes estis homoj,kiuj ĵetadis ŝtonojn kaj fajrobotelojn, sed ankaŭ estis homoj, kiuj pace protestis, sed spertis
guston de kaŭĉukbastono de milicistoj.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年5月10日下午8:41:51

Forigite

Denisov (显示个人资料) 2012年5月11日上午2:21:13

vincas:
Ĉu Eŭropaj institucioj konfesis voĉdonojn en Rusio honestaj kaj liberaj? Jes estis homoj,kiuj ĵetadis ŝtonojn kaj fajrobotelojn, sed ankaŭ estis homoj, kiuj pace protestis, sed spertis
guston de kaŭĉukbastono de milicistoj.
Ĉu ne? Ŝtatestroj de ĉiuj Eŭropaj landoj gratulis Putin-on okaze de lia prezidentiĝo, konfesinte per tio, ke ĉio estas en ordo.
Pri gusto de bastonoj - vi mem povas trovi en Jutubo, kiel laboras franca, angla, hispana, usona polico. Kompare kun ili, rusia polico - similas al infanoj ridulo.gif

maximkaaa (显示个人资料) 2012年5月11日上午5:34:14

Mi ankaŭ ne kreis ke plimulto de popolo de Rusio apogas Putin-n ĉar ĉiaj miaj amikoj ne voĉdonis por li. Sed kiam mia patro en vilaĝo diris ke li ne apogas Putin-n, najbaroj preskaŭ batis lin ĉar ilia vivo grave plibonigis dum la tempo de Putin. Kaj mi amigo de rusia Ekstremoriento diris same ke danke al Putin vivo en Kamsomolsk nun multe pli bona.

Certe ne ĉiaj homoj en Rusio apogas Putin-n, sed 55% estas kredinda kvanto. Ĉu ĉi tio ne estas demokratio ke li estas presidento?

vincas (显示个人资料) 2012年5月11日上午7:45:26

Denisov:
Ĉu ne? Ŝtatestroj de ĉiuj Eŭropaj landoj gratulis Putin-on okaze de lia prezidentiĝo, konfesinte per tio, ke ĉio estas en ordo.
Jes ŝtatestroj de Eŭropaj landoj gratutis Putinon, sed tio estis protokolo. Rusio estas granda kaj forta (milite) ŝtato kaj ŝtatestroj de Eŭropaj landoj ne povis alie agi. Sed mi dubas ĉu iu ŝtatestro de Eŭropo diris ke voĉdonadoj de Rusio estis liberaj kaj honestaj. Ili simple prisilentis pri tio. Sed kion diris observantoj? Ĉu observantoj de Eŭropo diris, ke ĉio estis en ordo?
maximkaaa:
Certe ne ĉiaj homoj en Rusio apogas Putin-n, sed 55% estas kredinda kvanto. Ĉu ĉi tio ne estas demokratio ke li estas presidento?
Jes mi ankaŭ kredas ke almenaŭ 50% apogas Putinon, kaj li facile venkus en liberaj kaj honestaj voĉdonoj, sed Putino simple forigis rivalojn. Ĉu tio estas demokratio?

auxro (显示个人资料) 2012年5月11日上午7:52:10

Hyperboreus:Kial konstrui demokration?
La plej ĝena eco de demokratio estas kiam 49 devas obei vidpunkton de 51.
Sed estas jam afero de politika kulturo, ĉu tiuj 51 subpremas la aliajn, au oni tamen preferas la lingvon de kompromisoj.
Mi komprenas tiel la diferencon de demokratio en Rusio.

BenjamenoPoeto (显示个人资料) 2012年5月12日下午9:59:00

forgesu ke mi postas alian

回到上端