إلى المحتويات

Ĉu Eŭropo helpos al Rusio konstrui en si demokration?

من troyshadow, 19 يناير، 2012

المشاركات: 77

لغة: Esperanto

Nikolaj73 (عرض الملف الشخصي) 16 مايو، 2012 9:43:14 م

Denisov:Per du voĉdonoj rusia popolo jam esprimis sian elekton. Ni volas vivi en forta ŝtato, kaj ne dependi de opinio aŭ volo nek Eŭropo, nek Azio, nek Ameriko.
troyshadow Vi, same kiel mi, deziras la demokration. "demokratio" en antikva greka lingvo estas "potenco de popolo". Kial do vi kontestas decidon de la popolo?
Ne kredu ke plimulto de rusoj voĉdonis al Putin. mi loĝas en relative bonstata Kaliningrado kaj asertas ke eĉ ĉitie estis amasaj falsadoj kaj devigoj al homoj voĉdoni "inde". Mi ne scias ĉu oni en Eŭropo scias kio okazas nun en Moskvo? pri la ĉiutagaj protestoj kaj perfortо agoj de OMON (speciala polica taĉmento)? idiotoj ripetas kiel mantrao "forta Rusio", sed per kio forta? per kruda nafto kaj gaso? per malnovaj kaj tial ege danĝeraj atombomboj kaj raketoj? ridinde kaj malĝoje...

Nikolaj73 (عرض الملف الشخصي) 16 مايو، 2012 9:48:54 م

Mi ne volas viv en "forta lando", mi volas vivi en "normala lando". Svislando kaj Nrvigio уля-у tute ne estas fortaj en armea aŭ "fizika" senco, sed ili estas NORMALAJ. niaj rusaj imperiemuloj tion ne komprenas, bedaŭrinde.

Fuzzy (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2012 4:17:41 م

Putin estas bona gvidanto, multe pli bona ol liaj antauxuloj. Tio ja evidentas. La homoj vidas ke ilia vivo plibonigxas, do kial ili vocxdonu por aliaj kandidatoj? Mi kredas ke Putin vere honeste gajnis la balotojn.
Problemo de la opozicistoj estas ke ili nur kritikas kaj tute nenion farindan povas proponi.

vincas (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2012 7:08:39 م

La homoj vidas ke ilia vivo plibonigxas, do kial ili vocxdonu por aliaj kandidatoj?
Ĉu vivo plibonigas pere de Putino aŭ pere de altperza nafto kaj gaso?
Problemo de la opozicistoj estas ke ili nur kritikas kaj tute nenion farindan povas proponi.
La problemo estas tia, ke Putino forigas rivalojn, restas nur ne danĝeraj rivajoj.

Nikolaj73 (عرض الملف الشخصي) 19 مايو، 2012 9:40:32 م

Fuzzy:Putin estas bona gvidanto, multe pli bona ol liaj antauxuloj. Tio ja evidentas. La homoj vidas ke ilia vivo plibonigxas, do kial ili vocxdonu por aliaj kandidatoj? Mi kredas ke Putin vere honeste gajnis la balotojn.
Problemo de la opozicistoj estas ke ili nur kritikas kaj tute nenion farindan povas proponi.
Bona gvidanto? Ĉu mi loĝas en iu alia Rusio? terura kaj totala korupto, giganta nombro de ŝtatoficistoj, detruo de ekonomiko jam nur kelkaj el liaj "atingoj". jes, la vivo ekestis iom pli stabila kaj homoj ekricevis iom pli da mono ol en epoko de Jelcin, sed tio NUR pro drasta altiĝo de prezoj de nafto kaj gaso. ĉu el tio sekvas ke Putin estas bona kaj nur oficistoj estas aĉuloj? kiel en mezpoko multaj rusoj kredas le "bona" caro kaj "malbonaj" servistoj, malĝoinda blindeco...

Fuzzy (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2012 8:10:31 ص

La naftoprezoj en la komenco de estrado de Putin estis ĉirkaŭ 23 dolaroj por barelo. Nun ili estas ĉirkaŭ 110. Do ili kvinobliĝis.
En 2000 jaro mia salajro estis 90 dolaroj monate. Nun en la sama firmao la salajro de tiu posteno kiun mi okupis en 2000 jaro estas 1000 dolaroj monate. Do ĝi dekobliĝis.
Pri kiu detruo de ekonomiko temas?

vincas (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2012 8:35:23 ص

En 2000 jaro mia salajro estis 90 dolaroj monate. Nun en la sama firmao la salajro de tiu posteno kiun mi okupis en 2000 jaro estas 1000 dolaroj monate. Do ĝi dekobliĝis.
Pri kio okupiĝas via firmao?

Fuzzy (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2012 8:45:53 ص

vincas:
En 2000 jaro mia salajro estis 90 dolaroj monate. Nun en la sama firmao la salajro de tiu posteno kiun mi okupis en 2000 jaro estas 1000 dolaroj monate. Do ĝi dekobliĝis.
Pri kio okupiĝas via firmao?
La granda ĉeno de negrandaj nutraĵvendejoj

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 26 مايو، 2012 8:16:15 م

Vincas skribis:
Ĉu vivo plibonigas pere de Putino aŭ pere de altperza nafto kaj gaso?
.

Mi komentas: Fakte la kapitalismo regas la mondon. Ni havas du specojn da registarojn: La konservemaj diras ĉiam al la kapitalo: "Jes, sinjoro! La liberalemaj registaroj, diras ĉiam "Jes, jes"... Sed forte grimacas....

fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 26 مايو، 2012 8:25:51 م

Eŭropo ne helpos Rusion demokratie, nur por gajni la eŭrovidan kantkonkurson...panbakantaj avinetoj.

عودة للاعلى