Al la enhavo

Ĉu Eŭropo helpos al Rusio konstrui en si demokration?

de troyshadow, 2012-januaro-19

Mesaĝoj: 77

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-17 07:18:30

Konsiderante ke grupo da punkinoj estis kondamnitaj al 11 jaroj de malliberejo pro huliganismo en preĝejo, oni deziras ke la eksterlando povus helpi al Rusujo esti pli civilizita. Kompreneble oni ne huliganu en preĝejoj, sed 11 jaroj de malliberejo estas tro, kaj eĉ se oni deziras ke la eksterlando efektive povus helpi al Rusujo esti pli civilizita, neniu povas helpi Rusujon, ĝi devas civilizi sin mem, bedaŭrinde.

Vilius (Montri la profilon) 2012-julio-17 07:52:02

Kaj nun ĉiu organizo, kiu ricevas subtenon el fremdaj landoj devos publike montri informon, ke ili estas "fremdlandaj agentoj". La vorto "agento" en la rusa havas du signifoj - "tiu, kiu reprezentas interesojn de iu firmao aŭ organizo", kaj "spiono". Bele, ĉu ne?

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-julio-18 12:44:18

Vilius:Kaj nun ĉiu organizo, kiu ricevas subtenon el fremdaj landoj devos publike montri informon, ke ili estas "fremdlandaj agentoj". La vorto "agento" en la rusa havas du signifoj - "tiu, kiu reprezentas interesojn de iu firmao aŭ organizo", kaj "spiono". Bele, ĉu ne?
Jes, tre bele

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-19 19:26:54

Ne estas ekskludite ke la leĝo povos havi inversan efikon ol la intendita! Ke oni havos pli grandan komprenon por "agentoj"! ridulo.gif

aleksejj (Montri la profilon) 2012-julio-20 07:19:20

De kie vi prenis tian informon? La grupo "Pussy Riot" ankoraŭ ne estas kondemnita la juĝo tuj devas komenci. Ĉu vi scias ĉiujn detalojn por juĝi memstare?
Ĉu estas malbone ke iu politika organizaĵo devas informi ke ĝi recevas monon de exterlandaj firmaoj? Ĉu vi opinias ke ĝi rajtas kaŝi tian informon? Ĉu vi vere opinias ke rusoj ne komprenas la sencon de la vorto "agento"? Ĉu iu ajn povas helpi al Rusio ne komprenante kio orazadas tie? Kaj la plej grava demando, ĉu Rusio bezonas tian helpon? Ŝajnas ke ĝi preferus kunagadon.

Vilius (Montri la profilon) 2012-julio-21 09:02:54

aleksejj:Ĉu estas malbone ke iu politika organizaĵo devas informi ke ĝi recevas monon de exterlandaj firmaoj?
Ĉu ĉiuj organizoj okupiĝas nur pri politiko en Rusio?
aleksejj:Ĉu vi opinias ke ĝi rajtas kaŝi tian informon?
Estas iom da aliaj alternativoj inter "kaŝi" kaj nomigi je "fremdaj agentoj", ĉu ne? Se oni petus, ke tiaj organizoj publike deklaru el kie, kaj kiom da mono ili ricevas, mi certe ne plendus.
aleksejj:Ĉu vi vere opinias ke rusoj ne komprenas la sencon de la vorto "agento"?
Povas esti, ke multaj vere ne komprenas. Tamen problemo estas ne nur en tio. Imagu reagon de publiko al du titoloj en gazeto:
1. "Organizaĵo kiu okupiĝas pri homaj rajtoj diras, ke ..."
2. "Organizaĵo de fremdaj egentoj diras, ke ..."
Vortludado? Jes. Efika? Certe.
aleksejj:Kaj la plej grava demando, ĉu Rusio bezonas tian helpon?
Eĥ fieregaj rusoj. Ne, certe vi ne bezonas helpon. Nek pri homaj rajtoj, nek pri demokratio, nek pri infrastrukturo, nek pri edukado, kaj ankaŭ pri multaj aliaj aferoj vi helpon ne bezonas...

aleksejj (Montri la profilon) 2012-julio-21 10:11:38

1. En la leĝo temas nur pri organizaĵoj kiuj okupiĝas pri politiko/
2. Ili devas deklari ke ili estas fremdlandaj agentoj, kaj tio signifas ke ili ricevas monon por sia agado exterlande. Pli detale ili ne davas ion klarigi in siaj publikaĵoj. Aspekatas normale al mi.
3. Mi opinias ke tiuj kiuj intehrsiĝas pri la agado de tiuj organizaĵoj, komprenas bone. Laŭ mi sekva titola aspektas pli bone ol du viaj^
"Organizaĵo kiu estas fremda agento kaj okupiĝas pri homaj rajtoj diras, ke ..."
4. Ni havas problemojn, ni penas venki ilin kaj havas sufiĉe da fortoj por fari tion memstare. Ni volus solvi komunajn problemojn kune kun aliaj landoj. Sed ni certe ne bezonas vian helpon por demokratiigi Rusion.
Ŝajnas ke vi elpensas niajn problemojn por havi eblecon helpi.

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-21 10:12:52

Unu aspekto de la afero estas ke oni imagas ke la Eŭropa Unio estas pli unueca ol ĝi fakte estas. Fakte 27 landoj kun preskaŭ 27 eksterajn politikojn ne tre ofte povas agi kiel unu ŝtato. Mi rigardas kiel miraklon ĉiujn decidojn kiuj estas unuanimaj de la Unio!

Se neniu katastrofo okazos Rusio havos demokration plimalpli frue, ĉar ĝi estas la plej bona sistemo trakti diversajn interesojn en socio. Ĝi ne estas la plej efika decidsistemo, sed ĝi estas sekurigilo ke neniu eksplodo okazu. Ĝi estas ankaŭ resurse pli efika ol ke oni ĵetas siajn kontraŭlojn en malliberejo aŭ mortigas ilin, kiel okazas en malpli demokratiaj regionoj de la mondo. Je tiaj sistemoj povas ĝui nur tre riĉaj landoj, kie la morto de kelkaj milionoj da inteligentaj civitanoj ne estas granda perdo.

Vilius (Montri la profilon) 2012-julio-21 10:49:16

aleksejj:1. En la leĝo temas nur pri organizaĵoj kiuj okupiĝas pri politiko
Mi ne povos pli bone esprimi ol ĉi tiu artikolo, pardonu la anglaĵon:
The bill's definition of political activity is so wide and vague that almost any initiative could be considered political, especially if it proposes new legislation or makes even tacit criticism of current conditions.
aleksejj:4. Ni havas problemojn, ni penas venki ilin kaj havas sufiĉe da fortoj por fari tion memstare. Ni volus solvi komunajn problemojn kune kun aliaj landoj. Sed ni certe ne bezonas vian helpon por demokratiigi Rusion.
Kaj kia estas via progreso pri demokratio, homaj rajtoj, infrastrukturo (ekster Moskvo, kompreneble), edukado, demografia situacio, korupteco en lastaj 20 da jaroj? Ĉu oni bezonas pli bonan pruvon, ke rusianoj ne povas memstare solvi ĉi tiujn problemojn?
Fakto estas, ke Rusio bezonas helpon, kaj multe da ĝi. Tamen ankaŭ estas fakto ke rusianoj ne volas helpon. Speciale helpon de malamikoj de pasinteco.
Rusio volas vidi sin kiel gravan kaj fortan povon de la mondo, tamen samtempe havas MEP per loĝanto malpli grandan ol Ĉilio, Argentino kaj ~50 da aliaj landoj ridulo.gif

cellus (Montri la profilon) 2012-julio-21 11:12:44

aleksejj:1. En la leĝo temas nur pri organizaĵoj kiuj okupiĝas pri politiko/
Dependas kiel oni interpretas "politiko". Imagu ke iu esperanta societo helpas lokan rusan societon per mono. Ĉu tio estas politiko? Ne laŭ mia logiko, sed povus esti vidita kiel politiko en alia kunteksto.
aleksejj:2. Ili devas deklari ke ili estas fremdlandaj agentoj, kaj tio signifas ke ili ricevas monon por sia agado exterlande. Pli detale ili ne davas ion klarigi in siaj publikaĵoj. Aspekatas normale al mi.
ĉu ĉiu organizaĵo ne devas deklari siajn enspezojn ĝenerale, sen konsidere de kie la mono venas?

aleksejj: ... "Organizaĵo kiu estas fremda agento kaj okupiĝas pri homaj rajtoj diras, ke ..."
Estas demando pri difinoj. Se mi fondas organizaĵon kun la nomo "Demokratio en rusio" kaj komencas lokan agadon en kelkaj rusaj urboj, tiam mi povas kompreni se la rusaj aŭtoritatoj opinias ke ĝi estas fremda agento, sed se kelkaj rusoj en siaj hejmlokoj organizas unuiĝon kaj laboras por demokratio, ĉu ili do estas fremda agento? Kiam ili fariĝos "fremdaj agentoj"? Kiam mi sendas al ili 100 SEK (iom pli ol 10 eŭroj!)?

Aspektas ke la leĝo estas tre neklara kaj donos tre grandajn eblecojn je aŭtoritataj kapricoj.
aleksejj:4. Ni havas problemojn, ni penas venki ilin kaj havas sufiĉe da fortoj por fari tion memstare. Ni volus solvi komunajn problemojn kune kun aliaj landoj. Sed ni certe ne bezonas vian helpon por demokratiigi Rusion.
Ĝuste! Neniu povos enkonduki demokration en Rusion. Tionn povas nur la rusianoj mem.

Sed se oni turnas la aferon: Ĉu estas malbone se iuj personoj en alia lando helpas rusojn kun la demokratio. La demando estas nur principa, ĉar se ni lernis ion de la historio, tio devas esti ke oni ne povas enkonduki sian socian sistemon en alia lando. Plej bone estas probable ke oni ebligas al la homoj en iu lando studi la rilatojn en alia lando kaj vidi ĉu ili povas uzi ion por sia propra utilo.

aleksejj:Ŝajnas ke vi elpensas niajn problemojn por havi eblecon helpi.
Kiel kiam oni faris reklamon por sapo kaj akvo – unue oni devas deskribi al la merkato ke ĝi estas malpura kaj devas lavi sin, kaj sapo kaj akvo estas tre konvenaj iloj! okulumo.gif

Reen al la supro