К содержанию

Klara Zamenhof - Silbernik

от vincas, 20 января 2012 г.

Сообщений: 1

Язык: Esperanto

vincas (Показать профиль) 20 января 2012 г., 10:56:49

Judino de Litovio, edzino de L. L. Zamenhof. Naskiĝis la 6-an de oktombro 1863 en Kaŭnas (Kovno), mortis la 6-an de decembro 1924 en Varsovio. Ŝi estas filino de Aleksandro Silbernik, kiu havis negrandan fabrikon de sapo. La 30-an de marto 1887 okazis gefianĉiĝo de Klara kaj Ludoviko kaj la okan de aŭgusto – geedziĝo. Duono de sia doto (kvin mil rubloj) Klara destinis por eldoni la Unuan Libron.

https://www.facebook.com/pages/Klara-Zamenhof-Si...

Наверх