Mergi la conținut

La internacia lingvo de la proksima estonteco: La Ĉina.

de unpensador, 20 ianuarie 2012

Contribuții/Mesaje: 9

Limbă: Esperanto

unpensador (Arată profil) 20 ianuarie 2012, 12:21:33

La internacia linvo de la proksima estonteco: La Ĉina.
Kaj estos multe pli parolata ol la Angla.
http://www.traductor.cc/webTrad/?url=http%3A%2F%2F...

http://www.ideal.es/granada/v/20120120/granada/man...

La kialo por la vulgaraj homoj estas tre klara: por la mono: trovi postenon, laboron, aŭ similajn aĵojn, la komerco kaj la politika kaj milita povo. Tiel simpla. Estas esceptoj, kiel mi, kiu studas Esperanton ĉar mi vidas ke estas la plej perfekta lingvo, sed al la granda plimulto de la homoj ne ŝatas studi se ne estas por gajni monon. Tio estas kiel la plimultaj de la geedziĝoj: la mekanika seksa plezuro, la mono; por havi serviston, kuiriston, helpon, nepra gepatrian aŭ socialan trudon kaj similajn.
http://www.youtube.com/watch?v=s2Ff214vROQ&fea...

http://esperanto.cri.cn/radio/china.htm

http://www.chino-china.com/

Edu senkulpa.gif

Fenris_kcf (Arată profil) 20 ianuarie 2012, 13:21:38

... studas Esperanton ĉar mi vidas ke estas la plej perfekta lingvo ...
Ĉu ĝi estas? Mi neigus tion.

sudanglo (Arată profil) 20 ianuarie 2012, 13:40:44

Ŝajnas al mi neverŝajne ke la ĉina (ĉu ne estas pli ol unu ĉina lingvo?) fariĝos la monda interlingvo.

La nombro de denaskaj parolantoj ne estas la sola faktoro kiu determinas.

raffadalbo (Arată profil) 20 ianuarie 2012, 14:52:54

sudanglo:Ŝajnas al mi neverŝajne ke la ĉina (ĉu ne estas pli ol unu ĉina lingvo?) fariĝos la monda interlingvo.

La nombro de denaskaj parolantoj ne estas la sola faktoro kiu determinas.
Mi konsentas kun vi pri la lasta frazo.

Tamen, la ĉina ne estas nur lingvo parolata de tre multaj homoj. Ĝi estas ankaŭ la lingvo de la lando estonta la plej riĉa kaj potenca en la mondo, lando kiu estas jam tre forta pri komerco. La samaj ingrediencoj kiuj disvatigis la anglan kiam la franca estis la langvo plej uzita internacie.

La lingvistoj diras ke multaj ĉinaj langvoj paroliĝas, tamen ĉi tie oni konsideras la lingvon oficialan kiun, ene de la limoj de la Ĉinio, ĉiuj konas kaj por multaj jam dua lingvo estas.

Sufiĉas rigardi kiom da homoj jam studas la ĉinan. Ne estas certe, sed estas verŝajne rido.gif, ke la ĉina estos la lingvo internacia inter dudek jaroj.

hebda999 (Arată profil) 20 ianuarie 2012, 15:57:10

La ĉinan lingvon lernas proksimume 50 milionoj da homoj tutmonde. Ĉiu jare la nombro pligrandiĝas je 3-4 %. Eĉ en Pollando oni komencas instrui la ĉinan. Kiu scias kio okazos en la estonteco. La angla lingvo estas ankaŭ malfacila por 80% da lernantoj.

hebda999 (Arată profil) 20 ianuarie 2012, 15:59:17

Fenris_kcf:
... studas Esperanton ĉar mi vidas ke estas la plej perfekta lingvo ...
Ĉu ĝi estas? Mi neigus tion.
Esperanto ne estas la plej perfekta, sed la plej taŭga por tiu ĉi celo.

unpensador (Arată profil) 20 ianuarie 2012, 19:12:28

raffadalbo:
sudanglo:Ŝajnas al mi neverŝajne ke la ĉina (ĉu ne estas pli ol unu ĉina lingvo?) fariĝos la monda interlingvo.

La nombro de denaskaj parolantoj ne estas la sola faktoro kiu determinas.
Mi konsentas kun vi pri la lasta frazo.

Tamen, la ĉina ne estas nur lingvo parolata de tre multaj homoj. Ĝi estas ankaŭ la lingvo de la lando estonta la plej riĉa kaj potenca en la mondo, lando kiu estas jam tre forta pri komerco. La samaj ingrediencoj kiuj disvatigis la anglan kiam la franca estis la langvo plej uzita internacie.

La lingvistoj diras ke multaj ĉinaj langvoj paroliĝas, tamen ĉi tie oni konsideras la lingvon oficialan kiun, ene de la limoj de la Ĉinio, ĉiuj konas kaj por multaj jam dua lingvo estas.

Sufiĉas rigardi kiom da homoj jam studas la ĉinan. Ne estas certe, sed estas verŝajne rido.gif, ke la ĉina estos la lingvo internacia inter dudek jaroj.
Mi ne volas flatigi vin, sed mi trovas vian skribaĵon tre bona kaj saĝa. Mi ne esperis tion kvanton de respondoj. Mi tajpis iomete ŝercante.

La ideala, feliĉa Esperantisto estus por mi tiun kiu JAM parolas, aŭdas, skribas, legas...ion ajn je Esperanto, ne plu estas konscia de la strukturo de la vortoj aŭ frazoj; ankaŭ ŝercoj, proverboj, eksklamacioj...
Oni jam ne konscias de la afiksoj, sufiksoj kaj aliaj partoj de la lingvo, sed uzas la vortojn kiel solajn kaj kompletajn unuecojn... mi ne bone scias kiel esprimi min; mi volas diri ke, ekzemple, se mi dirus "plena" aŭ "malplena", preni la vortojn kiel farus Anglulo kun "full" kaj "empty" kaj ne kiel iom artefarita "fabrikita", sed kun tuta natureco, kiel onia (lia/ŝia) propra denaska lingvo. Por atingi tiun ĉi stadion aŭ etapon estos necese legi kaj aŭskulti la "klasikajn" esperantistojn (oratorojn, predikistojn) http://www.youtube.com/watch?v=4uKQT-BKzwI
, tiel kiel aŭdi bonajn elsendojn de radio kaj similaj aĵoj kaj atingi la momenton de pensi kun ĉia natureco en Esperanto kaj ankaŭ kiam eble unueco kaj ia uniformeco rilate al aliaj esperantistoj. Ekzemple: "Hhmmm... mi ne scias se studi zoologion, fizikoterapion (aŭ "fizio...") aŭ apotekon, ĉar mi estas hezitema kaj estas por mi indiferenta" sen esti konscia ke "zoon" venas de la greka "animalo" + "logos" (aŭ simile) kaj "indeciso" "nedecidita". Kaj ne esti senĉese, senhalte "fabrikante" "racionalisman langon", kiu oni ankaŭ povas eĉ devas fari se oni skribias, ekzemple, pri filosofajn temojn. Tion mi pensas. (Bone, mi partoprenas en la forumo iel ajn por amuzigi min kaj ofte uzas iom sarkasma, sardona eĉ iel ajn cinika, sed ne por mokigi ridigi iun ajn; estas mia stilo aŭ maniero).

Korajn salutojn

Eduardo okulumo.gif
P.S. Esperanto ne devas esti "ekskludenta". Al mi ankaŭ interesas aliajn ligvojn kaj sitemoj http://www.omniglot.com/writing/blissymbolics.htm

Koracio (Arată profil) 27 ianuarie 2012, 19:42:37

Kaj ĉiu lernos ankaŭ la malfacilan skribadon kaj pronuncadon de la ĉina, kaj ne tedas ilin la malrespektado de la denaskuloj? Estas iom neebla.

lgg (Arată profil) 28 ianuarie 2012, 04:53:54

Kina lingvo estas nesuficha por mem kinoj, des mondmopoloj. Ghi neniam eliros Kinio.

Înapoi mai sus