Till sidans innehåll

Ĉu vi kredas je dio Perkūnas?

av Vilius, 20 januari 2012

Meddelanden: 109

Språk: Esperanto

mihxil (Visa profilen) 20 januari 2012 20:25:44

Vilius:
miĥil:Estas absurde ke homoj kredis je Perkunas (aŭ kompreneble je Jahweh/Jaĥvo/JHVH).
Ĉu mia dio ĝenas vin? Kial vi ĝin tiel malamas?
Ĉar li estas falsa Dieto. La sola vera Diego estas Donaro (la evidente pli ĝusta nomo por Toro).

Vilius (Visa profilen) 20 januari 2012 20:29:03

flipe:Ĉar laŭ mi, dioj estas nure provoj de homoj por konscie atingi sian deziroj kaj forigi sian timigon
Jen unu pli pruvo, ke ni ĉiuj bezonas diojn.
flipe:kaj societe por kontroli homojn per malgranda potenco rondo eble.
Dum lastaj ~500 jaroj neniu kontrolas per balta religio. Simple pro tiu fakto, ke ĝi estis detruita en mezepoko. Nu tiu afero pri krucoj kaj glavoj...
Krom tio, ĉu estas malbone gvidi animojn de homaro?
Laŭ miaj scioj, Pernaŭkas ne estas la kialo de trondoj kaj fulmoj.
Nu certe ne laŭvorte. Sed metafore - jes. Ĉu vi konas tiun senton, kiam fortege tondras dum la printempaj ŝtormoj? Pri tio mi parolas. Pri tondro de niaj koroj. Ĉu via "logika" kapo povas tion eksenti?

Vilius (Visa profilen) 20 januari 2012 20:37:36

dobri:Se vi kredos, ke ekzistis ĉeĥa geniulo Jára da Cimerman, tiam mi ekkredos ankaŭ al via Perkúnas.
Vi kredu, pri kio vi volas. Venos tempo, kiam vi komprenos sian eraron. Sed estos tro malfrue. Vi ne ŝercu kun dio de tondro - oni diras, ke dekoj da kiloamperoj ne sentas tro plezure.

Vilius (Visa profilen) 20 januari 2012 20:45:20

miĥil:Ĉar li estas falsa Dieto. La sola vera Diego estas Donaro (la evidente pli ĝusta nomo por Toro).
Mi jam diris - mi estas tute tolerema, kredu pri kio vi volas (nu krom tiu absurda rakonto pri "virga nasko" - kiu puvus kredi je tio en 21-a jarcento?)

Chainy (Visa profilen) 20 januari 2012 20:47:07

N-true:Mi ne kredas je dioj. Do kial al iu dio, pri kio mi antaŭ hodiaŭ eĉ ne aŭdis. Tial: Ne.
Kial tiel multaj prenas ĉion tiel serioze?

Vilius (Visa profilen) 20 januari 2012 20:48:13

N-true:Mi ne kredas je dioj. Do kial al iu dio, pri kio mi antaŭ hodiaŭ eĉ ne aŭdis. Tial: Ne.
Laŭ mi estas iomete malrespondece malakcepti ideojn, pri kiuj oni kredis dum jarcentoj, nur pro tio, ke vi neniam aŭdis pri ili...

flipe (Visa profilen) 20 januari 2012 20:54:35

Vilius:Jen unu pli pruvo, ke ni ĉiuj bezonas diojn.
Ne "ni", sed nur la timemaj kiuj ne sukcesis rezoni.

Vilius:Dum lastaj ~500 jaroj neniu kontrolas per balta religio. Simple pro tiu fakto, ke ĝi estis detruita en mezepoko
Vi prave diras la motivon, ili estas tute detruita.
Nu certe ne laŭvorte. Sed metafore - jes. Ĉu vi konas tiun senton, kiam fortege tondras dum la printempaj ŝtormoj? Pri tio mi parolas. Pri tondro de niaj koroj. Ĉu via "logika" kapo povas tion eksenti?
Hura al Perkunas kaj ĉiuj aliaj dioj! ridego.gif

Vilius (Visa profilen) 20 januari 2012 21:02:33

flipe:Ne "ni", sed nur la timemaj kiuj ne sukcesis rezoni.
Tiu via "rezono" ankaŭ estas nur alia kredo. Kredo je scienco.

Vilius (Visa profilen) 20 januari 2012 21:05:09

Interese aperis 2 (mi estas la tria) kredantoj je Perkūnas! Jen pruvo, ke mia religio estas serioza rideto.gif

Chainy (Visa profilen) 20 januari 2012 21:19:16

Vilius:Interese aperis 2 (mi estas la tria) kredantoj je Perkūnas! Jen pruvo, ke mia religio estas serioza rideto.gif
Mi estis la dua kredanto. Pri la unua, mi ne certas. Eble dum malforta momento Miĥil sopiris al io eksterlogika kaj alklakis sekrete al "jes"? rideto.gif

Tillbaka till toppen