Al la enhavo

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

de Yakunin, 2012-januaro-20

Mesaĝoj: 233

Lingvo: Esperanto

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-20 17:41:22

Arkimandrito Tiĥon (Ŝevkunov)
Nesanktaj sanktuloj
kaj aliaj rakontoj.

Prefaco
Foje dum varma septembra vespero ni, tiam ankoraŭ junaj novicoj de Pskova kavmonaĥejo , penetrinte laŭ trairejoj kaj galerioj sur antikvajn monahejajn murojn, komforte sidiĝis altnivele super ĝardeno kaj kampoj. Parolante ni komencis rememori kiel ni trafis en la monaĥejon. Kaj ju pli longe ni aŭskultis unu la alian des pli forte ni miris.
Tio estis la jaro 1984. Ni estis kvinopo. Kvar uloj el ni kreskis en neekleziaj familioj, kaj la kvina, filo de pastro, havis preskaŭ la saman bildigon pri homoj, kiuj iĝas monaĥoj, kiun havis ni-tute sekularaj homoj. Nur antaŭ unu jaro ni ĉiuj estis konvinkitaj ke en monaĥejo nuntempe foriras nur fanatikuloj aŭ tiuj kiuj tute ne sukcesis en la vivo. Kaj ankaŭ viktimoj de nereciproka amo!
Sed rigardante unu la alian ni vidis ion tute alian. La plej juna el ni estis 18-jara, la plej maljuna estis 26-jara. Ni ĉiuj estis sanaj, fortaj kaj bonaspektaj junuloj. Unu bonege finis matematikan fakultaton de universitato, la dua, spite al sia aĝo, estis fama pentristo en Leningrado ( urbo en Soveta Unio). La tria la plejparton de sia vivo loĝis en Nov-Jorko en kiu laboris lia patro kaj iris monaĥejon de la tria jaro en universitato. La plej juna, filo de pastro kaj talenthava ĉizisto, ĵus finis lernadon en arta lernejo. Mi ankaŭ antaŭ nelonge finis scenaran fakultaton de VGIK-Rusia Ŝtata Instituto de Kinematografio. Ĝenerale, la laika kariero de ĉiu el ni devis iĝi la plej enviinda por tiaj junuloj kiaj ni estis tiam.
Do kial ni foriris en la monaĥejo kaj plenanime deziris resti ĉi tie por ĉiam? Ni bone sciis la respondon por ĉi tiu demando. Ĉar por ĉiu el ni malkovriĝis la mondo kiu ne havis komparon kun ĉio. Kaj ĉi tiu mondo evidentiĝis senmezure pli altira ol tiu en kiu ĝis tia tempo ni travivis niajn mallongajn sed siaspece feliĉajn jarojn. Pri ĉi tiu bonega mondo en kiu oni vivas laŭ tute aliaj leĝoj ol en la kutima laika vivo, pri la mondo kiu estas senfine hela, plena de amo kaj ĝojaj malkovraĵoj, espero kaj feliĉo, elprovoj, venkoj kaj komprenoj de sencoj de malvenkoj, kaj pri la plej ĉefa-pri potencaj fenomenoj de Dia forto kaj helpo mi volas rakonti en ĉi tiu libro.
Por mi estis sennecese elpensi ion-ĉio pri kio vi legos ĉi tie okazis en la vivo. Multaj el tiuj pri kiuj estos rakontite vivas nun.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-20 18:52:41

La Komenco

Mi baptiĝis tuje post kiam mi finis instituton, en la jaro 1982. Tiam mi estis 24 jara. Ĉu mi estis baptita kiam mi estis infano neniu sciis. Dum tiuj jaroj la simila afero okazis ne malofte-avinoj kaj onklinoj ofte baptis infanojn kaŝe de nekredantaj gepatroj. Tiaokaze plenumante la sakramenton de la baptigo la pastro diras «...se ne estas baptita estas baptata...». Al la Kredo mi, same kiel multaj miaj amikoj, aliris en la instituto. En VGIK estis nemalmulte da bonegaj instruistoj. Ili donis al ni gravan kulturan kleron, igis nin pripensi la ĉefajn demandojn de la vivo.
Pridiskutante tiujn eternajn demandojn, eventojn de la pasintaj centjaroj, problemojn de niaj 70-aj kaj 80-aj jaroj en aŭditorioj, en amasloĝejoj, en amataj de studentoj malmultekostaj kafejoj kaj dum longaj noktaj vojaĝoj laŭ malnovaj Moskvaj stratetoj ni akiris fortikan konvinkon ke la ŝtato trompas nin trudante ne nur krudajn kaj absurdajn pritraktojn de historio kaj politiko. Ni tre bone komprenis ke laŭ potenca ordono de iu persono oni faris ĉion por ke ni ne povu memstare klarigi la nocion de Dio kaj la Eklezio.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-21 05:49:10

La Komenco-daŭrigo

Ĉi tiu temo estis tute komprenebla nur por nia instruisto de ateismo aŭ, eble, por junpionirgvidistino Marina el mia lernejo. Ŝi absolute memfide respondis ĉiujn demandojn pri la vivo kaj religio. Sed poiome kun granda miro ni malkovris ke ĉiuj eminentaj agantoj de la monda kaj rusa historio, kun kiuj ni spirite konatiĝis dum lernado, al kiuj ni fidis, kiujn ni amis kaj estimis, havis tute alian opinion pri Dio. Dostoevskij, Kant, Tolstoj, Puŝkin-oni ne povas kalkuli ĉiujn. Kaj ankaŭ sciencistoj-Njuton, Plank, Mendeleev. Pri la sciencistoj ni sciis ne tiom multe pro la kultura klero sed la bildigo estis iĝanta la sama. Kvankam la percepto de Dio ĉe tiuj homoj povis esti diversa. Sed la demando pri la Kredo estis por la plej multo el ili la plej ĉefa dum la vivo.
Kaj jen la personoj, kiuj elvokis ĉe ni neniujn simpatiojn, kun kiuj asociis ĉio la plej malbona kaj abomena en historio de Ruslando kaj la tuta mondo-Marks, Trockij, Lenin, Gitler, estroj de nia ateisma ŝtato, detruistoj-revoluciistoj,-ili ĉiuj estis ateistoj. Kaj tiam antaŭ ni aperis la demando, igita per la vivo maldelikate sed eksplicite-aŭ Puŝkin, Dostoevskij kaj Njuton evidentiĝis tiom primitivaj ke ili ne kapablis klarigi la aferon pri la Kredo kaj ili simple estis malsaĝuloj aŭ evidente la malsaĝuloj estas ni ĉiuj kune kun la junpionirgvidistino Marina? Ĉio tio donis gravan nutraĵon por niaj junaj cerboj.
Tiam en nia vasta instituta biblioteko estis nek Biblio nek verkoj de ekleziaj aŭ religiaj aŭtoroj. Grandan impreson je mi okazigis la unua legado de Biblio. Mi ĝin prenis de unu baptisto plenforte prokrastante ĝian redonon bonege komprenante ke mi nenie kapablos denove trovi ĉi tiun libron. Kvankam la anabaptisto tute ne insistis ke mi redonu ĝin. Li dum kelkaj monatoj penis min konverti. Pro iu kialo mi tuje ne ekŝatis ilian preĝan domon sed ĝis nun mi estas dankema al tiu sincera homo kiu permesis ke mi restigu lian libron ĉe mi.
Kiel ĉiuj junaj homoj ni daŭris multe da tempo en diskutoj, inkluzive pri la Kredo kaj Dio, legis trovitan de mi Sanktan Skribon, teologiajn librojn kiujn ni iamaniere sukcesis trovi. Sed la plejparto el ni estis prokrastanta nian baptiĝon kaj enekleziiĝon, ni opiniis ke oni povas vivi sen eklezio havante «Dion en la animo». Verŝajne ĉio iris tiamaniere sed foje oni montris al ni kio estas la Eklezio kaj por kio ĝi estas necesa.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-21 06:20:41

La Komenco-daŭrigo

Historion de la fremdlanda arto instruis al ni Paola Dmitrievna Volkova. Ŝi prelegis tre interese sed pro iu kialo, eble pro tio ke ŝi mem estis serĉema homo, ŝi multe rakontis al ni pri siaj spiritaj kaj mistikaj eksperimentoj. Ekzemple unu aŭ du prelegojn ŝi dediĉis al antikva ĉina libro de aŭguroj «I-Czin». Ŝi eĉ alportis aŭditorion santalajn kaj bambuajn bastonetojn kaj instruis nin kiel uzi ilin por ke ni povu ekvidi la futuron.
Unu el la lecionoj dediĉitis al sciata nur por specialistoj multjaraj esploroj de spiritismo per grandaj rusaj sciencistoj D.I.Mendeleev kaj V.I.Vernadskij. Kvankam Paola honeste avertis nin ke ĉi tiuj okupoj povas havi tute ne antaŭdireblajn rezultojn ni kun la tuta adoleska scivolemo trempiĝis tiujn misterajn kaj altirajn sferojn.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-21 14:44:28

La Komenco-daŭrigo
Mi ne profundiĝu en priskribo de teknikaj metodoj kiujn ni ellegis el sciencaj traktaĵoj de Mendeleev kaj eksciis de laboristoj de muzeo de Vernadskij en Moskvo. Praktike uzinte iujn el ili ni malkovris ke ni povas iamaniere starigi kontakton kun tute ne kompreneblaj por ni sed tute realaj estaĵoj! Ĉu tiuj novaj misteraj konatuloj, kun kiuj ni komencis konduki longajn noktajn interparolojn, prezentiĝis diverse. Jen Napoleon, jen Sokrat, jen antaŭnelonge mortinta avino de unu el niaj amikoj. Ĉi tiuj personoj de tempo al tempo rakontis tre interesajn rakontojn. Kaj, al nia senmezura mirego, ili sciis biografion de ĉiu ĉeestanto je la plej malgrandaj detaloj. Ekzemple, ni povis scivolemi kun kiu kaŝe promenadas ĝis la malfrua nokto nia samklasano kaj estonta fama reĝisoro Aleksandr Rogoĵkin? Kaj senprokraste ricevis la respondon- «kun duakursonino Katja». Aleksandr ruĝiĝis, koleriĝis kaj ĉiuj komprenis ke la respondo estis ĝusta.
Sed iafoje okazis revelacioj eĉ pli konsternaj. Foje dum paŭzo inter du lekcioj unu mia amiko, precipe praktikanta la esperimentojn, kun ruĝaj pro sendormaj noktoj okuloj, ĵetis sin jen al unu samkursano jen al la alia kaj per timinda flustro eldemandadis kiu estas Miĥail Gorbaĉev? Mi, same kiel la aliaj, neniam aŭdis pri la homo kun tiu familinomo. La amiko klarigis: «Lastnokte ni demandis Stalin-on kiu regos nian ŝtaton? Li respondis ke iu Gorbaĉev. Ni devas ekscii kiu li estas.»
Post tri monatoj ni estis konsternitaj per novaĵo ke kiel kandidato por membroj de la Politburoo estis elektita Miĥail Sergeeviĉ Gorbaĉev, la eksa unua sekretario de la Stavropola regionkomitato de la komunista partio.
Sed ju pli longe ni praktikis ĉi tiujn fascinajn eksperimentojn des pli klare ni sentis ke io maltrankviliga kaj timinda okazas je ni. Sen iu kialo nin pli kaj pli ofte atakis senkonscia kaj morna angoro. Ĉio falis el la manoj. Nepetegebla malespero estis ekposedanta nin. Ĉi tiu stato graviĝis post ĉiu monato kaj poiome ni komencis konjekti ke ĝi iamaniere rilatas al niaj «noktaj kunparolantoj». Kaj el la Biblio, kiun mi ja ne revenis al la anabaptisto, mi subite eksciis ke ĉi tiuj eksperimentoj ne nur ne estas aprobitaj sed, kiel estis skribite, estas damnitaj de Dio!
Sed ni ankoraŭ ne konsciis ke nepetegeblaj kaj malicegaj fortoj, kontraŭ kiuj neniu havis iun protekton, ivadis niajn gajajn kaj senzorgajn vivojn.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-21 16:36:55

La Komenco-daŭrigo

Foje mi restis tranokti ĉe amikoj en amasloĝejo. Mia samkursano Ivan Loŝĉilin kaj studento de la reĝisora kurso Aleksandr Olkov eksidiĝis por siaj mistikaj eksperimentoj. Ĝis tia tempo ni kelkfoje decidis ĉesi la aferon sed povis fari nenion-la komunikiĝo kun tiuj misteraj sferoj altiris nin kiel narkotaĵo.
Ĉifoje miaj amikoj rekomencis ĉesitan antaŭe interparolon kun «spirito de Gogol». ( Gogol-fama rusa skribisto). Ĉi tiu persono parolis nur pitoreske, per lingvo de 19-a centjaro. Sed hodiaŭ li pro iu kialo ne respondis demandojn. Li plendis. Li ĝemis disŝirante la koron. Li rakontis kiom malfacile por li estas. Kaj, ĉefe, le petis helpon.
-Sed kio okazas kun vi?-perpleksis miaj amikoj.
-Helpu al mi! Teruro, teruro...!-diris la mistera estaĵo.-Ho kiom malfacile! Mi petegas vin, helpu al mi!
Ni ĉiuj sincere amis na Nikolaj Vasil'jeviĉ Gogol kaj samsincere opinias ke ni parolas nome kun li.
-Kion ni povas fari por vi?-demandis ni elkore dezirante helpi al la amata de ni skribisto.
-Helpu! Petegu, ne forlasu! Terura fajro, sulfuro, turmentoj... Ho, tio netolereblas, helpu...
-Sed kial? Kial ni povas helpi al vi?
-Ĉu vi vere volas savimin? Ĉu vi pretas?
-Jes, jes!-fervore respondis ni.-Sed kion ni devas fari? Vi ja estas en la alia mondo!
La spirito prokrastis kaj singarde aldonis: -Bonkoraj junuloj! Se vi vere volas kompati la turmentaton...
-Certe! Nur diru kiel!
-Ho, se tiel! Mi povus... Mi povus doni al vi...venonon.
Kiam ni komprenis la sencon de tiuj vortoj ni kvazaŭ ŝtoniĝis. Kaj levinte niajn okulojn unu je la alia eĉ en lumo de kandelo ni ekvidis ke niaj vizaĝoj iĝis blankaj kiel kreto. Renversante seĝojn ni elkuris el la ĉambro.
Ripozinte mi diris:
-Ĉio korektas. Por ke ni povu helpi lin ni devas iĝi kiel li. Tio signifas ke ni devas...morti!
-Kaj por mi ĉio estas komprenebla. -klakante pro la timo per dentoj elparolis Aleksandr Olkov.-li volas ke ni...faru sinmortigon.
-Mi eĉ pensas ke mi revenos la ĉambron kaj ekvidos sur la tablo iun tablojdon,-aldonis verda pro timo Ivan Loŝĉilin.-kaj komprenos ke mi nepre devas engluti ĝin. Aŭ mi ekvolos ĵeti sin el la fenestro... Ili estos igantaj nin fari tion.
Ni ne kapablis ekdormiĝi la tutan nokton, kaj matene iris la najbaran kirkon je la nomo de Tiĵvinskaja ikono de Dipatrino. Mi ne scii kie, krom ĉi tiu loko, ni povis peti konsilon kaj helpon.
Savanto... Pro tro ofta uzo eĉ por kristanoj ĉi tiu nomo perdas sian originan sencon. Sed nun por ni tio estis la plej dezirata kaj grava-Savanto. Ni komprenis ke, sengrave kiom fantaste tio ŝajnas, iuj fortegaj kaj nekonataj por ni fortoj komencis ĉasi nin kaj ke savi nin kapablas nur Dio.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-22 18:35:08

En la kirko mi komence timis ke oni ridos niajn okazintaĵojn pri Gogol sed juna pastro, patro Vladimir Ĉuvikin, tute serioze konfirmis niajn la plej malbonajn timojn. Li komprenigis ke ni parolis certe ne kun spiritoj de Gogol aŭ Sokrat sed kun la realaj demonoj. Tio sonis por ni sovaĝe, nekredeble. Sed ni senprokraste eksentis ke ni ekaŭdis la veron.
La pastro firme diris: «Tiuj eksperimentoj estas grava peko». Li insiste konsilis al tiuj kiuj estis nebaptitaj urĝe prepari sin por la sakramento kaj baptiĝi, kaj por la baptitoj-viziti kirkon por pekokonfeso kaj komunio.
Sed ni denove ĉion prokrastis kvankam neniam plu ni rekomencis la pasintajn eksperimentojn. Komenciĝis preparadoj por la finaj ekzamenoj kaj por la diplomo, planoj pri futuro, libera studenta vivo. Sed la Evangelion mi legis ĉiutage kaj poiome tio iĝis la vera neceso por mi. Precipe pro tio ke la Evangelio estis la nura kuracilo kontraŭ tiuj tenebro kaj malespero kiuj de tempo al tempo revenis senkompate atakante la animon.
Nur post unu jaro mi agnoskis al si ke vivo sen Dio estos por mi tute sensenca.
Min baptis rimarkinda pastro, patro Aleksij Zlobin, en la kirko de Nikola en Kuzneci. Samtempe kun mi baptiĝis ĉirkaŭ 15 lulinfanoj kaj kelkaj plenaĝuloj. La lulinfanoj tiom laŭte kriegis kaj la patro tiom nekompreneble prononcis la preĝojn ke mi dum tiuj horo kaj duono preskaŭ nenion komprenis.
Mia baptopatrino, purigistino de ĉi tiu kirko, diris:
-Vi havos kelkajn gracajn (difavorajn) tagojn, gardu ilin.
-Kio estas gracaj?-demandis mi.
-Dio estos tre proksime.Bonvolu preĝi pri mi, vi havos, ĝis kiam vi perdos, tre efikan preĝon.
-Kiun preĝon?-redemandis mi.
-Vi ekvidos mem.-diris la baptopatrino.-se vi povos nepre veturu Pskovo-Peĉerskij monaĥejon. Tie estas starco  (Starco estas kutime maljuna (tamen ne nepre) monaĥo, kiu per longa asketado ricevis de Dio kapablon spirite gvidi la homojn) Ioann kun familinomo Krest'jankin. Por vi estus bone lin renkonti. Li ĉion eksplikos, respondos viajn demandojn. Sed kiam vi alveturos la monaĥejon ne forveturu tuje, loĝu tie almenaŭ dek tagojn.
-Bone.-diris mi.-mi pripensos.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-24 16:01:06

Mi eliris el la kirko kaj tuje eksentis ion specialan. Eĉ postrestaĵoj de la korprema malĝojo kaj tenebro malaperis. Mi decidis ne tre profundiĝi novajn sentoj sed decidis dividi mian ĝojon je la plej kara por mi homo tiam-je nia instituta mentoro kaj bonega scenaristo Jevgenij Aleksandroviĉ Grigor'jev. Ni lernis en lia krea metiejo, li estis idolo por nia tuta kursanaro. Li loĝis ĉe metroo «Beljaevskaja», je la Moskva periferio. Mi ne sciis ĉu li estis hejme (ne ĉiuj tiam havis telefonojn) kaj decidis ekveturi al li «je fortuno».
Longe sed vane mi premis la butonon de la porda sonorilo de lia unuĉambra loĝejo-Jevgenij Aleksandroviĉ forestis. Malĝoje mi paŝis al la metroo. Subite mi rememoris pri la «difavora preĝo» pri kiu diris al mi mia baptopatrino. Mi haltis, levis supren mian kapon kaj elparolis:
«Jesuo Kristo, Dio, je kies Kredo mi hodiaŭ baptiĝis! La plej forte nun mi volas renkonti na Jevgnij Aleksandroviĉ, mian instruiston. Mi komprenas ke mi ne devas maltrankviligi Vin je bagateloj. Sed se eblas bonvolu fari tion por mi hodiaŭ.
Mi malsupreniris la metroon kun fortika espero ekvidi na Jevgenij Aleksandroviĉ kaj komencis atendi vagonaron el la urbocentro. Kiam pasaĝeroj eliris el la vagonoj mi komencis tensie serĉrigardi mian instruiston en la homamasa fluo. Subite iu malantaŭ frapis mian ŝultron. Tio estis Jevgenij Aleksandroviĉ.
-Kiun vi ĉi tie elrigardas ĉi tie per la agla rigardo? -mi eĉ nun bonege memoras ĉi tiujn vortojn.
-Vin!-tute ne surpriziĝinte respondis mi.
-Nu, ni iru.-diris Jevgenij Aleksandroviĉ. Kaj ni iris lian loĝejon.
Mi rakontis al li pri la okazintaĵo kiu okazis hodiaŭ en mia vivo. Jevgenij Aleksandroviĉ atente aŭskultis min. Li mem tiam ankoraŭ ne estis baptita sed respekte li akceptis mian elekton kaj interesĝis pri detaloj de la sakramento. Poste li demandis kial mi decidis fari tiun decidon?
-Ĉar Dio ekzistas-respondis mi,- mi konvenkiĝis pri tio. Kaj ĉio kio estas en la eklezio estas ĝuste.
-Ĉu vi pensas tiele?-malfide rimarkis Jevgenij Aleksandroviĉ.-ĉu vi scias, tie ekzistas multe da tia...diversa.
-Eble, sed tie ekzistas la plej ĉefa.
-Povas esti.-respondis Jevgenij Aleksandroviĉ.
Ni iris vendejon, aĉetis botelon de «Stoliĉnaja» brando, du cigaretpaketojn, ion por manĝo kaj ĝis la vespero sidis en lia loĝejo pridiskutante novan scenaron.
Revenante hejmen mi rememoris tion kio okazis en la metroo, pri mia preĝo kaj pri tio ke tuje post ĝi mi renkontis na Jevgenij Aleksandroviĉ. «Ĉu tio estas koincido aŭ ne?»-demandis mi min mem. Ne eblas doni simplan respondon. Sed la ligo inter la eventoj eksplicite ekzistas. Kvankam en la vivo ĉio okazas. Mi devus klarigi la aferon...
Post unu tago, laŭ konsilo de mia baptopatrino, mi aĉetis bileton kaj veturis en Pskovo-Peĉerskij monahejo.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-25 16:43:10

En Peĉeri

Vagonaro Moskvo-Tallin alvenis stacidomon de la urbo Peĉeri Pskovskie ĉirkaŭ 5 horoj matene. Skuiĝante en kaduka aŭtobuso je la vojo al la monaĥejo mi esplorrigardis ĉi tiun mirinde belaspektan okcident-rusan urbeton kun malgrandaj belaspektaj dometoj kun turetoj kaj ordemaj ĝardenetoj. Peĉeri troviĝas je la distanco de 5 kilometroj de la bordo kun Estonio. Post la revolucio kaj ĝis la jaro 1940 la urbeto troviĝis sur la teritorio de Estonio, pro tio restis ne detruita la monaĥejo kaj la vivmaniero ne tre ŝanĝiĝis.
Kune kun la aliaj pasaĝeroj de la moskva vagonaro mi aliris al la fortegaj fortresaj muroj. La monaĥejo estis ankoraŭ ŝlosita kaj mi devas atendi ĝis kiam pordogardisto je la difinita horo malfermos la malnovan ferkovritan pordegon.
Intere la monaĥejo evidentiĝis neatendite tiom komforta kaj belaspekta ke oni nevole iĝis ĉarmitaj per ĝi. Ĉio ĉi tie impresis se ne kial io fabela, ĉar ĉi tio estis la realeco, sed almenaŭ kiel io mirinda. Laŭ pavimo mi malsupreniris sur la monaĥejan placon je la vojo esplorrigardante diverskolorajn monaĥejajn konstruaĵojn kaj ĉie faritajn florejojn kun superbaj rozoj. Kaj kirkoj ĉi tie estis tiom afablaj kaj komfortaj kiujn mi neniam vidis en aliaj lokoj.

Yakunin (Montri la profilon) 2012-januaro-25 18:47:25

En la monaĥeja ĉefkirko-en la kava kirko je la nomo de endormiĝo de la plejsankta Dipatrino-estis preskaŭ mallume. Kiam mi eniris du novicoj, vestitaj en nigraj ĝis la planko longaj vestoj kaj havantaj la harojn kunplektitajn en harligetoj, estis ekbruligantaj kandelojn. Malalta blankigita plafono malhele reflektis la lumon elverŝantan el lucernoj. Vizaĝoj de sanktuloj en ikonoj en antikvaj kadroj atente rigardis min.
En la kirkon poiome kunvenis monaĥoj en siaj manteloj kaj klobukoj ( klobuko-monaĥa cilindra ĉapo). Kunvenis kaj laika homamaso. Komenciĝis diservo kiu trapasis por mi kiel unu momento. Eksciinte ke baldaŭ estos la alia liturgio kaj ke tie ĉeestos ĉefepiskopo, mi supreniris al la Miĥajlov kirko, troviĝanta sur alta holmo, kaj ĉeestigis la alian diservo.
Ĉio miregis min: kaj diakonoj kun longaj haroj kaj belaj oraroj (detalo de pastra vesto) laŭ la ŝultroj, kaj severa monaĥejestro, kaj pastroj-junaj kaj maljunaj, kies vizaĝoj estis ne tiaj kiujn havas lajkaj homoj. Kaj la ĉefepiskopo-grandega, tre maljuna, majesta en siaj antikvaj vestoj, kun saĝa kaj nekutime bonanima vizaĝo.
Post la fino de tre longa diservo monaĥoj stariĝis po du kaj kun bonordigita kantado solene iris al la manĝejo. Kaj mi eliris la monaĥejan korton kaj interesiĝis je preĝantoj kiel mi povus resti en la monaĥejo. Oni eksplikis ke mi devas aliri al la blagoĉinnij (monaĥo respondeca je la ordo en la monaĥejo).
Mi unuafoje eaŭdis ĉi tiun vorton kaj komencis ĝin ripetadi por ke mi ĝin ne forgesu. Kiam la monaĥoj estis elirantaj el la manĝejo mi komencis ilin ĉiujn demandi kiu el ili estas blagoĉinnij.
-Blagoĉinnij nun estas kun la Mastro (ĉikuntekste mastro estas vorto por adresi ĉefepiskopon)-sed vi povas aliri al liaj helpantoj-al patro Palladij aŭ al patro Irinej.-oni konsilis al mi.
Mi tuje sincere respondis ke mi ne kapablas memorigi tiajn nomojn. Iu monaĥo kompatis min kaj kondukis min al la helpanto de blagoĉinnij, kiu siavice kondukis min al ĉelo por novicoj.

Reen al la supro