Arktiko, Rusio kaj Kanado
de Terurĉjo, 2007-aŭgusto-18
Mesaĝoj: 3
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-18 22:48:07
Mi petas al miaj anglalingvaj samideanoj plej eble ekzakte traduki vortojn, diritajn de sekretario de kanada ĉef-ministro.
Mi citas la vortojn laŭ BBCNews:
Mr Harper's spokesman, Dimitri Soudas, told the Associated Press: "Our government has an aggressive Arctic agenda."
Por klarigi, min treege interesas la signifo de la vorto "aggressive".
Anticipe dankema Terurĉjo.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-19 02:35:47
Terurĉjo:Por klarigi, min treege interesas la signifo de la vorto "aggressive"."Aggressive" povas signifi militemon, sed pliofte signifas nur fortan emon por agado (ne necese militan). Kiam oni parolas pri kanadaj aferoj, plejparte "aggressive" ne signifas militemon. Kanadanoj estas tre pacemaj.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-19 19:23:07
RiotNrrd:"Aggressive" povas signifi militemon, sed pliofte signifas nur fortan emon por agado (ne necese militan). Kiam oni parolas pri kanadaj aferoj, plejparte "aggressive" ne signifas militemon.Dankon, estimata RiotNrrd, pro via klarigo.
Ruse sam-sonanta vorto unusence signifas nur militemon.
RiotNrrd:Kanadanoj estas tre pacemaj.
BBCNews:Stephen Harper... is expected to announce the location of Canada's first Arctic military base.Ankaŭ rusoj estas tre pacemaj. Ankaŭ usonanoj.
Mr Harper, who will travel to Canada's Northwest Territories, has already announced plans to build six naval patrol vessels to secure the Northwest Passages.