Ir ao conteúdo

Ward CHURCHILL - Iuj Puŝas Reen: Pri la Justeco de Sentimaj Ratoj

de BenjamenoPoeto, 21 de janeiro de 2012

Mensagens: 4

Idioma: Esperanto

BenjamenoPoeto (Mostrar o perfil) 21 de janeiro de 2012 08:43:27

Iuj Puŝas Reen: Pri la Justeco de Sentimaj Ratoj
Ward CHURCHILL
Esperantigis Benjamin Krause
Parto I

(Ĉi teksto disponeblas libere.)

Kiam raportistoj demandis al li pri la estromurdo de John F. KENNEDY dum Novembro 1963, Malcolm X diris ion similan al “Finfine renkontiĝis la kato kun sentima rato.”

La mateno de la 11-a de Septembro, sentimuloj faris grandan damaĝon al la kato ĉe la World Trade Center kaj Pentagon, nome de kvincent-mil da Irakaj geinfanoj.

La geinfanoj, ĉiuj sub 12-jaraj, mortis pro rezultato, kia oni antaŭdiris esti okazenda, de la 1991-a “ĥirurgia” bombado de iliaj akvon-purigantaj kaj kloakaj aparatoj, plus aliaj “infrastrukturaj celaĵoj” sur kiuj la popolo de Irako dependas por vivi.

Se la naturo de la bombado ne estas sufiĉe malbona—kaj mi devas notu ke tia batalado nomiĝas Unuaklasa Krimo Kontraŭ la Homaro, incluzive granda malestimo de kaj internaciaj reguloj kaj ajna normo de “civiliza konduto”--la nombro da mortigatoj daŭre kreskigas pro Usono-trudata embargo jam dekade. Grandega militista aktualeco kaj perioda bombado tenadas la embargon, kia grande difektas povon de la geviktimoj por importi nutraĵojn, sanilojn kaj aliajn ilojn kiajn ili bezonas por savi eĉ siajn geknabetojn.

La popolsumo de Irako estas dek-ok miliono da personoj. Do la kvincent-mil da geinfanoj mortigataj prezentas 25 elcenton da la gesimilaĝuloj en ilia lando. Nedisputeble, la cetero doloriĝis—kaj ankoraŭ doloriĝas—pro kombinaĵo de invalideco kaj mensa traŭmo sufiĉa por malhelpi ian resaniĝon. Unu tutageneracio preskaŭ neniiĝas.

BenjamenoPoeto (Mostrar o perfil) 21 de janeiro de 2012 11:32:31

Parto II

La racio por gentomurdo estis/estas tre simpla, kiel klarigis George H.W. Bush (la 41-a “libereco-amantan” Prezidinto de Usono kaj patro de la libereco-amanto kiu nuntempe ĉeestas la Ovala Ofico): “La mondo lernu, ke kion Usono diras, devigas,” kaj tuj aplaŭdis libereco-amantaj Usonanoj ĉie. La Usonanoj ja komprenis la rektecon de la mesaĝo de George. Oni nur bezonas memori la tutatagaj bombadaj videoj far ĉiu televidstacio dum la [unua] milito kontraŭ Irako, kaj iliaj eksecaj spektanto-sumoj, por juĝi la kulpon de la Usona popolo.

Kiam ni penas asigni sencon al tiaj aktualaĵoj, ni memoru la ondon de feliĉego kia balais Usonon kiam oni lernis pri kio okazis ĉe la Ŝoseo de Morto: eble 100,000 “arabaĉoj” kiuj reiris, sendefendaj, de kiuj la plimulto estis konscripaj laboristoj, estis buĉita dum unu tago per rapidavioj kiaj pafis mortigajn armilojn. Ĝi meritis la naziojn dum la fruaj monatoj de ilia atako kontraŭ Rusio. Kaj ni memoru, ke Bonaj Ĝermanoj ankaŭ aplaŭdis la buĉadon. Ja Hitler neniam perdis subtenon ĝis lia venkiĝo en Stalingrado.

Eble ekzistas veran utilecon en plua antaŭpensado, pri la fakto ke la piaj Usonanoj kondukis la vojon almeti kolektivan kulpon al la Germana popolo, ne pro iliaj agoj kiel unuopoj, sed pro kion ili permesis—ne, povigis--je iliaj estroj kaj militistoj por fari nome de Germanujo.

BenjamenoPoeto (Mostrar o perfil) 21 de janeiro de 2012 12:15:20

Parto III (malkompleta)

Se la maksimo veris tiam, ĝi ankoraŭ veras, tiel aplikebla al Bonaj Usonanoj kiel Bonaj Germanoj. Kaj la kosto, kian Bonaj Germanoj pagis pro neprudenta kontento vere estis grandega. Sed mi estis parolanta pri la geinfanoj, kaj la embargo—virboveska forto per la Clinton ministraro por daŭri kion Bush mem fiere nomis la “Nova Monda Ordo” de Usona hegemonio kaj milita kaj ekonomia—mi notu, ke du plejaltaj UN-aj ministroj penis transporti helpilojn al Irako, por kontraŭstari la Usonan embargon.

Wilhelm (Mostrar o perfil) 27 de janeiro de 2012 19:41:35

"En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas."

De volta à parte superior