Hozzászólások: 27
Nyelv: Esperanto
raffadalbo (Profil megtekintése) 2012. január 23. 15:30:07
bildo:Bone. Ankaŭ mi bazas mian kredon sur ĝusta informo. La ĝusta informo estas ke unufoje kelkaj homoj aŭdis kaj vidis vortojn kaj agojn kaj miraklojn de homo speciala kaj rakontis ĝin en libro kiu nomiĝas "evangelio". Do, se oni volas legi kun nefermita menso tiun libron, oni komprenas ke tiu homo speciala estas dio kaj kredi estas racie.hebda999:Scio estas bazita sur ĝusta informo, sed kredo bazitiĝas sur dogmo.
Kio estas la scio? Kiamaniere ĝi malegalas la kredon?
Dogmo estas kiam oni diras "nekredas" sen legi!
bildo (Profil megtekintése) 2012. január 23. 15:55:24
raffadalbo:Ĉi tio ne estas ĝusta informo. Neniu povas kontroli ĝin. Oni povas skribi tion, kion oni volas, kaj diri, ke ĉi tio estas la vero. Tamen, ĉi tio estas nur dogmo. Informo estas kontrolebla.
Bone. Ankaŭ mi bazas mian kredon sur ĝusta informo. La ĝusta informo estas ke unufoje kelkaj homoj aŭdis kaj vidis vortojn kaj agojn kaj miraklojn de homo speciala kaj rakontis ĝin en libro kiu nomiĝas "evangelio".
raffadalbo: Do, se oni volas legi kun nefermita menso tiun libron, oni komprenas ke tiu homo speciala estas dio kaj kredi estas racie. Dogmo estas kiam oni diras "nekredas" sen legi!Kial vi pensas, ke mi ne legis ĉi tiun libron? Mi legis. Tre stulta libro.
"tiu homo speciala estas dio" - de kie vi scias, kiu homo povas esti dio? Kiom da dioj vi konis antaŭe?
"kredi estas racie" - kredi estas malracie. Racie estas pensi.
diogotux (Profil megtekintése) 2012. január 23. 19:45:15
mi volas ke miaj filoj estos bonaj homoj. Honestaj kaj aŭsteraj.
Religio parte instruas tion, parte instruas maltoleremo kaj sekteco.
Mi volas ke miaj filoj legu la bonaj partoj de biblio, kaj atentu pli pri la bonon ol la malbonon.
mihxil (Profil megtekintése) 2012. január 23. 19:55:03
diogotŭ:Mi volas ke miaj filoj legu la bonaj partoj de biblio, kaj atentu pli pri la bonon ol la malbonon.Mi pensas ke estas pli bona ideo ke ili legu la tutan biblion kaj faru sian propran konkludon pere de la moralo kiun vi kaj via socio instruas al ili.
MallumaKobajo (Profil megtekintése) 2012. január 23. 23:02:44
Ankaŭ mi scias, ke mi scias nenion. Scio estas tre granda afero.
Mi dubas pri ĉio. Eble mi nur scias, ke mi ekzistas. Mi timas, ke mi ne ekzistu ĉiam.
Aliflanke, mi vivas, mi ĝuas la vivon. Mi amas, suferas, ploras, ridas kaj batalas.
Mi opinias, ke la religioj ne povas helpi min en tiu vojo, kiun mi elektis. Ne gravas. Mi ne volas esti fanatikulo, kiel mi estis iam.
Paulinho (Profil megtekintése) 2012. február 5. 16:19:47
Mi volas ke miaj filoj legu la bonaj partoj de biblio, kaj atentu pli pri la bonon ol la malbonon.La biblio alportas milajarojn de homa travivaĵo, tiom por lerni la bonon, kiom por forlasi la malbonon. (La biblio lernigas ankaŭ la malbonon, kiun ni devas ne praktiki. Religiastile ni diris: la biblio revelaciias ankaŭ la pekojn: violenton, esploradon, ktp.) Inteligenta ulo prenas el tia trezoro aĵojn novajn kaj malnovajn. El la travivaĵo de la antikvaj uloj ni lernas ankaŭ tion kio estas malvaloro... por agi malsame...
mihxil (Profil megtekintése) 2012. február 5. 17:09:24
Paulinho:La biblio alportas milajarojn de homa travivaĵo, tiom por lerni la bonon, kiom por forlasi la malbonon. (La biblio lernigas ankaŭ la malbonon, kiun ni devas ne praktiki. Religiastile ni diris: la biblio revelaciias ankaŭ la pekojn: violenton, esploradon, ktp.) Inteligenta ulo prenas el tia trezoro aĵojn novajn kaj malnovajn. El la travivaĵo de la antikvaj uloj ni lernas ankaŭ tion kio estas malvaloro... por agi malsame...Alivorte, la biblio simple tute ne instruas pri bono kaj malbono. Ĝi estas plena de bonaj sed ankaŭ ege malbonaj aferoj. Homoj simple uzu aliajn fontojn por dedici kio estas bona kaj kio estas malbona.