Kompatu min!
글쓴이: glig, 2012년 1월 22일
글: 11
언어: Esperanto
Hispanio (프로필 보기) 2012년 1월 24일 오전 12:01:58
TatuLe:Vi - NiĜuste tio surprizis min kiam mi eklernis la svedan lingvon.
Ni - Vi
Eble vi komprenas kial la esperantaj "ni" kaj "vi" estas konfuzigaj!
Skribante la supran liston mi devis koncentriĝi por meti ĉion en la ĝustan lokon.
Nu, pri la uzado de "vi", kiel hispana parolanto mi ne havas problemon uzi la pronomon "vi". Tamen, en la hispana lingvo ni uzas kaj la pronomon tú (vi, por unu persono, "ci"-maniero), vosotros (vi, por multaj personoj) kaj usted (vi, por unu persono sed montrante respekton, kiel en la germana pronomo "Sie" aŭ en la rusa pronomo "Вы"). Mi diris, ke mi ne havas problemon, ĉar mi unue lernis la anglan lingvon kaj iom poste Esperanton. Ambaŭ lingvoj samopinias en la uzado de pronomoj.