Al la enhavo

Ĉu la historio de latinameriko estas hontiga Eŭropon?

de Desmut, 2012-januaro-23

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Desmut (Montri la profilon) 2012-januaro-23 17:55:07

Iam antaŭ iom longe itala knabo diris al mi, meksika knabo, ke "La historio de Latinameriko estas bedaŭrinda afero kaj hontiga en tuta Eŭropo"
Ĉu tio veras? Kial? Ĉu iu kun sama pensmaniero povus klarigi al mi tion?
Mi longe pensis kaj iom povis diveni, sed neniam mi estos certa pri tio se eŭropano ne priklarigas tion.

Amike,
Carlos.

Desmut (Montri la profilon) 2012-januaro-23 18:27:10

Bonvolu ne nur legi sed ankaŭ respondi...ĉu vi scias ion pri tio?

Vi, kiu ĵus legas, respondu.

diogotux (Montri la profilon) 2012-januaro-23 19:36:11

Eble ĉar eŭropaj vojaĝantoj venis al ameriko kaj mortigis indianoj. Mi vidas neniun alian kialon

Desmut (Montri la profilon) 2012-januaro-23 19:57:40

diogotŭ:Eble ĉar eŭropaj vojaĝantoj venis al ameriko kaj mortigis indianoj. Mi vidas neniun alian kialon
Tio povas esti respondo de Amerikano (ne usonano, kompreneble), tion mi ankaŭ kredas, sed mi ne povas kompreni kial tiu itala knabo diris tiom honte al mi tion. Mi ŝatus koni la respondon de eŭropa flanko.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-januaro-23 20:27:51

La Eŭropanoj (precipe la Hispanoj) eksterminis tutajn kulturojn en mezo- kaj sudameriko kaj kial? Kaŭze de l' oro kaj por disvastigi la kristanismon...

Vi, Desmut, kiel meksikano devus scii, ke Hernán Cortés neniigis la imperion de aztekoj kaj de aliaj mezoamerikaj kulturoj.

Kion rajton havis la eŭropanoj por fari tiajn krimojn?

MallumaKobajo (Montri la profilon) 2012-januaro-23 22:40:33

Mi estas meksikano loĝante en Hispanujo. Laŭ mia opinio, la nunaj eŭropanoj ne hontu pri la konduto de iliaj praavoj. Ili ne kulpas por la krimoj de la estinteco.

Ni, la nunaj amerikanoj, estas la idoj de la konkerintoj kaj la konkeritoj. Rakonti nur la historion de la antaŭhispanaj kulturoj estas eraro, ĉar oni nur rakontas duonon el nia historio. La alia duono esta ĉi tie, eŭrope.

Hontinde estas fari la samajn erarojn kiel la konkerintoj. Ĉu ni respektas la praajn kulturojn de Ameriko? Ĉu ni respektas al tiuj, kiuj parolas la navatlan, la majan, la totonakan? Ĉu ni respektas la naturon?

Ni pripensu.

Desmut (Montri la profilon) 2012-januaro-23 22:46:29

Fenris_kcf:La Eŭropanoj (precipe la Hispanoj) eksterminis tutajn kulturojn en mezo- kaj sudameriko kaj kial? Kaŭze de l' oro kaj por disvastigi la kristanismon...

Vi, Desmut, kiel meksikano devus scii, ke Hernán Cortés neniigis la imperion de aztekoj kaj de aliaj mezoamerikaj kulturoj.

Kion rajton havis la eŭropanoj por fari tiajn krimojn?
Sed tiu afero ne estas la nura...aldone, ĝi estas malprava do ili ne eksterminis tutajn prakulturojn, ili ja tion faris al multaj, sed ne al ĉiuj.

Mi scias ke tiel hispanoj kiel angloj venis en Amerikon kaj perfortis lokajn virinojn (la hispanoj, la angloj ne tiome), bruligis vilaĝojn, silentigis pralingvojn...sed, mia demando estas "Kial por eŭropanoj tio estas hontiga afero?" Parenteze, mi ne volas paroli pri la Amerika Historio, ĝi okazis kaj neniu povas ĝin ŝanĝi.

Ĉu ĉiu eŭropano sentas tion simile? Ĉu italoj kaj nederlandanoj kaj grekoj sentas saman indignon pri la antaŭ500jara enamerika afero? Kaj se tio estas tiel, kial? Ĉu ĉiu eŭropano sentas unu la alian kiel fraton kaj ĉu Vi sentas hispanojn kiel fratojn kiuj antaŭ 500 jaroj malbone agis kontraŭ kulturoj kiujn neniam oni konos?

Jam mi pri bone pensis mian demandon.

Ĉu vi, kiel eŭropanoj, sentas la hispanajn erarojn kiel proprajn erarojn?

Aldone, mi volas klarigi ke mi ne plendas pri la invado kaj perfortado de la praprapraprapraavoj de la nunaj hispanoj. Tiel ke la nunaj germanoj ne kulpas pri hitleraj agoj, ankaŭ ne la nunaj hispanoj kulpas pri Hernán Kortés kaj ties "eraroj".

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2012-januaro-24 11:12:08

MallumaKobajo:Mi estas meksikano loĝante en Hispanujo. Laŭ mia opinio, la nunaj eŭropanoj ne hontu pri la konduto de iliaj praavoj. Ili ne kulpas por la krimoj de la estinteco.
Desmut:Aldone, mi volas klarigi ke mi ne plendas pri la invado kaj perfortado de la praprapraprapraavoj de la nunaj hispanoj. Tiel ke la nunaj germanoj ne kulpas pri hitleraj agoj, ankaŭ ne la nunaj hispanoj kulpas pri Hernán Kortés kaj ties "eraroj".
Vi ambaŭ pravas. Tamen: Estis ega maljustaĵo, kion la eŭropanoj fifaris al la amerikaj praloĝantoj. Estas simple diri "Ja estis la hispanoj kaj britoj", sed la vereco estas, ke preskaŭ ĉioj eŭropaj ŝtatoj estus aginta sammaniere.

Desmut:Ĉu vi, kiel eŭropanoj, sentas la hispanajn erarojn kiel proprajn erarojn?
Ne, sed mi malestimas la eŭropanojn de tio tempo pro iliaj mentaleco. Ĉar ili prenis sin kiel ion pli bonan; ĉar ili ne respektis aliajn kulturojn kaj ĉar ili rigardis la oron pli valora ol la vivon.

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-januaro-24 12:26:29

MallumaKobajo:Laŭ mia opinio, la nunaj eŭropanoj ne hontu pri la konduto de iliaj praavoj. Ili ne kulpas por la krimoj de la estinteco.
Desmut:Aldone, mi volas klarigi ke mi ne plendas pri la invado kaj perfortado de la praprapraprapraavoj de la nunaj hispanoj.
Fenris_kcf:Estas simple diri "Ja estis la hispanoj kaj britoj", sed la vereco estas, ke preskaŭ ĉioj eŭropaj ŝtatoj estus aginta sammaniere.
Mi kredas ke en Eŭropo ekzistas multaj opinioj pri tiu afero. Mi pensas, kiel italo, ke ja, britoj kaj hispanoj kaj francoj kaj portugaloj eraris, ne ĉiuj eŭropoj - eĉ ne Cristoforo Colombo! La italoj venis en Amerikon kiel enmigrantoj, ne kiel konkerantoj. Kial estus ĝi demando.gif sama afero?

Mi pensas ankaŭ ke ni ne povas esti respondecaj de la eraroj de la estinteco.
Ĉu la turkoj - ekzemple - devas hontiĝi pro la feroco kaj la kruelego de iliaj avoj kiam ili konkeri la persojn? La hungaroj pro la agoj de iliaj avoj kiam ili venis de la Asio per la Rusio kaj mortigis la virojn kaj uzis perforton al la virinoj kaj bruladis la vilaĝojn?

La gravo ne estas hontiĝi, sed kompreni ke tiuj estas teruraj eraroj. Bedaŭrinde agoj similaj okazis ankaŭ en la XX jarcento en multaj malsamaj landoj.

Aldone, eŭropoj alportis al Ameriko ankaŭ bonajn aferojn. Dependas de vidpunktoj. Oni diras en Italio okulumo.gif ke pli bruas arbo falanta ol forsto kreskanta. Ameriko estis izolita kaj izolo ne estas bona afero. La prezo por eliri de izolo estis maljusta, sed eliri de izolo ne estis malbone.

sal.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2012-januaro-24 12:35:46

Ni ne zorgu pri praaj aferoj, kiujn ni ne povas ŝanĝi (ni devas tamen ĉiam memori pri ili), sed pri nuntempaj aferoj: diktaturoj, korupcio, gangsterismo, ekologiaj problemoj, malapero de lastaj indigenaj popoloj, ktp.

La klopodoj faritaj por plibonigi la situacion en tiuj kampoj devas esti daŭrigataj...

Reen al la supro