إلى المحتويات

Vegetaranismo aŭ ĉioajnismo?

من Desmut, 24 يناير، 2012

المشاركات: 26

لغة: Esperanto

LoadaLudo (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 10:05:15 ص

Mi mem estas vegetarano pro tri da argumentoj:
1) Mediaprotektado,
2) mia propra sano,
3) kaj el mia morala vidpunkto.
Mi tute ne volas manĝi viandon denove kaj mi esperas, ke mi fariĝos vegano iam. Sed estas malfacila, ne provi konvinki aliajn. Se vi vidis/vidas filmojn pri buĉejoj en youtube aŭ ie alie, vi eble pensos alie. 99 da procentoj de la viando venas el industria bredado. (en Usono, sed ankaŭ en Germanio) Tio fakto estas terure!

heirabbit (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 10:40:48 ص

Multege da la problemoj en ĉi tiu mondo venas de la manĝado de bestoj. Manĝi viandon estas gravega problemo por la medio, kaj la mondo nun ja detruiĝas pro tio kialo.

Ekzemple, araboj kaj islamanoj manĝegas viandon kaj ĉirkaŭ ili en ĉiu parto de la mondo estas dezerto. Bonan sandviĉon - kun sablo.

fstphane (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 11:43:31 ص

Ĉu vi lastatempe legis tiun ĉi gazetartiklon?
"La estonta hamburgo"
Temas pri kreado de bova viando per originaj ĉeloj de bovo en provtuboj. ploro.gif
Bonan apetiton! okulumo.gif
http://www.zinfos974.com/Le-hamburger-du-futur-a...

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2012 1:22:03 م

heirabbit:
Ekzemple, araboj kaj islamanoj manĝegas viandon kaj ĉirkaŭ ili en ĉiu parto de la mondo estas dezerto. Bonan sandviĉon - kun sablo.
mi havas dubojn ke tio vere estas la kaŭzo.

Roman_Mutin (عرض الملف الشخصي) 10 مارس، 2012 12:04:08 م

'Mi manĝas vegetojn kaj ovon kaj laktaĵojn' estas Ovo-lakto-vegeano, ĉu? Almenaŭ en la rusa tiu vorto ekzistas

raffadalbo (عرض الملف الشخصي) 10 مارس، 2012 5:01:02 م

Roman_Mutin:'Mi manĝas vegetojn kaj ovon kaj laktaĵojn' estas Ovo-lakto-vegeano, ĉu?
Mi pensas ke vegetarano estas homo kiu manĝas vegetojn kaj ovon kaj laktaĵojn; vegano estas homo kiu manĝas vegetojn sed nek ovon nek laktaĵojn.
rideto.gif

Eugenija (عرض الملف الشخصي) 8 أبريل، 2012 1:18:55 م

kiel nomi homon, kiu manĝas vegetojn kaj laktaĵojn?

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 11 أبريل، 2012 11:08:19 م

Mi fojfoje manĝas iom da viando - ekzemple se iu invitas min manĝi ĉe si kaj oni servas al mi viandon - tiam mi manĝetas ĝin. Mi ne evitas viandon por moralaj kialoj sed por mia sano. Mi havis tre altan kolesterolon kaj la kuracisto donis al mi kuracilojn. Mi prenis ilin dum tempo sed mi havis malbonajn "flankefikojn". Mi legis pri la kuracilo en la reto kaj malkovris ke ĝi estis malbona por mi. Do mi pripensis kion fari. Mi ŝanĝis mian dieton iom post iom al legomoj kaj fruktoj kaj - jen! - mia kolesterolo falis.

martinho (عرض الملف الشخصي) 12 أبريل، 2012 1:49:09 ص

Mi estas vegetarano ĉar mi estas kontraŭ la buĉado de la bestoj. Mi ankaŭ kredas ke estas pli saniga ne manĝi viandon. Mi manĝas nenion tipo da viando, nek fiŝo. Mi ankaŭ ne trinkas lakton, ne manĝas ovon nek laktaĵojn.

Cimerman (عرض الملف الشخصي) 13 أبريل، 2012 11:36:44 ص

martinho:Mi estas vegetarano ĉar mi estas kontraŭ la buĉado de la bestoj. Mi ankaŭ kredas ke estas pli saniga ne manĝi viandon. Mi manĝas nenion tipo da viando, nek fiŝo. Mi ankaŭ ne trinkas lakton, ne manĝas ovon nek laktaĵojn.
Se vi diras veron, tiam vi suspekte bone aspektas. Kion vi fakte manĝas?

عودة للاعلى