K vsebini

Vegetaranismo aŭ ĉioajnismo?

od Desmut, 24. januar 2012

Sporočila: 26

Jezik: Esperanto

robbkvasnak (Prikaži profil) 13. april 2012 14:52:42

martinho:Mi estas vegetarano ĉar mi estas kontraŭ la buĉado de la bestoj. Mi ankaŭ kredas ke estas pli saniga ne manĝi viandon. Mi manĝas nenion tipo da viando, nek fiŝo. Mi ankaŭ ne trinkas lakton, ne manĝas ovon nek laktaĵojn.
Do vi estas vegano.

csccosecant (Prikaži profil) 22. april 2012 18:01:31

oxymor:Ne ĝenas min mortigi bestojn, tio estas ja natura. Sed suferigi ilin ne estas. Do, mi pensas ke estus pli bone se oni aĉetu viandon nur el bestoj, kiuj havis decan vivon, kiu vivis en la kampoj kaj ne en industria kreskigejo (vidu vivmanieron de la aliaj). Bedaŭrinde, oni malofte aĉetas tiajn, ĉar kostas tro, kaj ankaŭ ĉar ne eblas kreskigi bestojn por ĉiuj tiel.
Mi tute samopinias. Ĉar por mi estas tro malfacila trovi viandon kiu vivis decan vivon, mi manĝas nek viandon nek laktaĵojn nek ovojn. Sed se estus facile kaj malmultkoste aĉeti humanajn bestproduktojn, mi ja manĝus ovojn kaj laktaĵojn, kaj eble eĉ viandon.

Rangel_Castro (Prikaži profil) 25. april 2012 12:53:26

Tiu dokumentfilmo (Forks over knives) estas tre bona. Oni diras, ke ĝi veganigis la rokiston Ozzy Osbourne. hehe

Mi veganiĝis antaŭ tri jaroj kaj duono kaj tiu estis unu el la plej gravaj decidoj en mia vivo (alia gravega estis lerni esperanton). ^^ Mi ĉiam ŝatis bestojn kaj post spekti la dokumentfilmon "Earthlings" mi tuj veganiĝis. Tiel mi malkovris kiel oni traktas la bestojn kiujn oni manĝas.

Kompreneble gravas la traktado, tamen laŭ mi plej gravas ke ili mortas fine, ke ili havas sentojn kaj estas iom konsciaj pri sia vivo.

zaratustro (Prikaži profil) 27. april 2012 11:35:58

Mi estas vegetarano de antaŭ pli ol 13 jaroj kaj kiel la samideano Rangel por mi ankaŭ ĝi estis unu el la plej gravaj decidoj en mia vivo.
Mi vegetaraniĝis Pro du aferoj kiuj mi konsideras ege gravaj.
1. Pro la respekto al la naturo, ĉar mi pensas ke tie kie mi loĝas mi ne bezonas sakrifiki bestojn por vivi. Estas eble ke se mi vivus en desertoj aŭ en Antarkto, mi bedaŭrinde bezonus manĝi viandon, sed ne en Hispanio kie ni havas multajn bonajn legomojn kaj fruktojn.
2. Pro sano mi ne manĝas viandon. Multaj da homoj demandas min se estas bone ne manĝi viandon, ĉar ili ne povas kredi ke la homojn povu vivi sen manĝi ĝin kaj kiam mi diras al ili ke laŭ miaj medikaj ekzamenoj mi estas ege sana, pli ol kiam mi estis manĝanto de viando, mi vidas en siaj okuloj malkredulemon. Ĝi al mi ne gravas, ĉar la plej grava afero estas ke mia sano estas ege forta, kaj mi sentas bone kun tiu afero.

Roman_Mutin diris
'Mi manĝas vegetojn kaj ovon kaj laktaĵojn' estas Ovo-lakto-vegeano, ĉu? Almenaŭ en la rusa tiu vorto ekzistas
Mi ne scias se ankaŭ ovo-lakto-vegeano estas korekta esperante , sed mi konas la vorton "ovo-lakto-vegetarano".
En mia lando "vegano" estas kiu manĝas neniun produkton venata de bestoj,sed nure vegetaroj. La vegetaranismo havas multajn branĉojn kaj vegano kaj ovo-lakto-vegetarano estas nure du el la multaj ke ekzistas. Estas eble ke alilande tiuj vortoj havas malsimilajn signifojn, sed tie en Hispanio ni uzas ĝin kun tiun sencon.

Mustelvulpo (Prikaži profil) 27. april 2012 20:42:22

Mi estas vegetarano, sed ne pro la sano, respekto al la bestoj, aŭ iu simila kialo. La viando simple ne plaĉas al mi. Kiam mi estis infano, miaj gepatroj devigis min manĝi viandon, kaj mi neniam ŝatis ĝin. Mi ĉiam pensis pri la bovoj, la kokoj, la ŝafidoj, k.t.p., kaj pensante pri la manĝado de ilian duonkremaciitan karnon, mia stomako malsaniĝis . Mi manĝis kiel eble plej malmulte. Por mi, viando simple ne estas bongusta. Kiam mi plenkreskiĝis, mi ĉesis manĝi ĝin. Mi akceptas ke aliaj ne sentas kiel mi, kaj la plejparto de la homaro manĝas kaj manĝos viandon. Mi ankoraŭ manĝas ovojn kaj laktaĵojn. Nur la manĝado de la korpoj de bestoj ĝenas min.

Francisko1 (Prikaži profil) 28. april 2012 19:39:46

robbkvasnak:
martinho:Mi estas vegetarano ĉar mi estas kontraŭ la buĉado de la bestoj. Mi ankaŭ kredas ke estas pli saniga ne manĝi viandon. Mi manĝas nenion tipo da viando, nek fiŝo. Mi ankaŭ ne trinkas lakton, ne manĝas ovon nek laktaĵojn.
Do vi estas vegano.
Laŭ skribisto Tolstoi kaj multaj aliaj saĝuloj: ESTOS MILITOJ DUM EKZISTAS LOKOJ KIE HOMOJ MORTIGAS BESTOJN. Mi konsentas. Krome, mi konsideras ke la opinioj pri la temo de personoj kiuj neniam estis vegetaraj validas nenion.

Francisko.

Nazaj na začetek