Naar de inhoud

Vidilo kaj Vidanto

door sudanglo, 25 januari 2012

Berichten: 12

Taal: Esperanto

sudanglo (Profiel tonen) 25 januari 2012 12:34:16

Mi invitas vin doni (sen konsulti vortaron) modelajn frazojn kiuj bone ilustrus kiel tiuj vortoj devus esti uzataj.

bildo (Profiel tonen) 25 januari 2012 14:23:58

sudanglo:Mi invitas vin doni (sen konsulti vortaron) modelajn frazojn kiuj bone ilustrus kiel tiuj vortoj devus esti uzataj.
Vidanto uzas vidilon.

HaleBopp (Profiel tonen) 25 januari 2012 22:08:55

bildo:Vidanto uzas vidilon.
Ne, ĉar li ja estas vidanto.
Male, nevidanto bezonas vidilon por vidi tiel same kiel vidanto.

sudanglo (Profiel tonen) 26 januari 2012 00:29:56

Jes, amikoj, tre sprite - sed tio ne helpas.

Kiam oni uzus 'vidilo' kaj kiam 'vidanto'.

Montru tion al mi en modelaj naturaj frazoj - ne per difinoj.

Hyperboreus (Profiel tonen) 26 januari 2012 00:40:30

Forigite

bildo (Profiel tonen) 26 januari 2012 04:06:16

Scienca vidanto povas vidi tre malgrandajn aĵojn dank'al vidilo.

bildo (Profiel tonen) 26 januari 2012 04:27:13

HaleBopp:
bildo:Vidanto uzas vidilon.
Ne, ĉar li ja estas vidanto.
Male, nevidanto bezonas vidilon por vidi tiel same kiel vidanto.
Neniu vidilo helpas vidi al nevidanto. Por vidi, oni bezonas esti vidanto(n?). Ne gravas, ĉu okuloj de la vidanto estas bonaj aŭ malbonaj.

sudanglo (Profiel tonen) 26 januari 2012 12:09:01

Do, ĉu mi rajtas konkludi ke la vortoj 'vidilo' kaj 'vidanto' vere ne havas aplikon en Esperanto.

bildo (Profiel tonen) 26 januari 2012 12:19:50

sudanglo:Do, ĉu mi rajtas konkludi ke la vortoj 'vidilo' kaj 'vidanto' vere ne havas aplikon en Esperanto.
Dank'al vi jam havas! rideto.gif

Hyperboreus (Profiel tonen) 26 januari 2012 17:14:53

Forigite

Terug naar boven