הודעות: 6
שפה: Esperanto
mannyneira (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2012, 15:50:28
Nun, mi estas komencinta denove.
Mia Esperantaĉo estas, nu, aĉa. Mi bedaŭras, elkore. Mi estas leganta "A Complete Grammar of Espernato", de Ivy Kellerman, kaj ĝi estas tre helpema.
Sed mi ne povas iri renkontinĝon de Esperantuloj, ĉar mi ne parolas la lingvon sufiĉe bone - kaj mi volas praktiki uzi la lingvon iel.
Mi esperas ke ĉi tie, mi povas skribi malmultajn votorojn, kaj paroli kun iuj pacientoj
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mia familio estas hispana, sed mi naskiĝis en Anglujo, kaj parolas pli bone angle ol hispane. Mi estas skribisto teknologia, kaj mi ankoraŭ loĝas en Anglujo.
(Ĉu vi perceptis ke kiam oni parolas en lingvo nova, tiam oni devas paroli kiel infano? Estas tiom frustriĝe.)
Adiaŭo ĝis baldaŭ...
Desmut (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2012, 16:32:39
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi esperas ke nia movado atigu novan samideanon en vi.
antoniomoya (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2012, 21:27:44
Bonvenon al ĉi tiuj esperantaj forumoj.
Mi esperas ke vi vizitos nin ofte, kaj ke vi partoprenos en ĉiaspecaj diskutadoj. Tiel, vi sendube progresos en via lingva mastrado, kaj alportos al ni ĉiuj viajn pensojn kaj opiniojn.
Mi konsentas kun vi kiam vi diras "kiam oni parolas en lingvo nova, tiam oni devas paroli kiel infano". Certe, sed estas la sola maniero komenci esprimi sin novalingve. Iusence, estas interesa aventuro.
Bonvenon denove, kaj ĝis baldaŭ.
Amike el Hispanalando.
sudanglo (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2012, 00:40:45
mannyneira:Mi esperas ke ĉi tie, mi povas skribi malmultajn votorojn, kaj paroli kun iuj pacientojNu, lastatempe mi spertis persistan doloron en mia dekstra piedo. Kion vi konsilas S-ro Doktoro.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
mannyneira (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2012, 13:48:14
Bonvenon en EsperantujoDankon Desmut!Mi esperas ke nia movado atigu novan samideanon en vi.
Vi eble estas korecta. Mi estas lernanta Esperanton parte ĉar mi ŝatas la ideanojn de internaciismo kaj homismo ("humanism?") - aŭ Homaranismo se oni kredas je dio. Esperanto ŝajnas interesa ĉar ĉiu persono kiu ĝin lernas devas havi motivon specialan, do verŝajne tiu estas persono pensema.
Sed... Mi bedaŭras, mi ne povas trovi la vorton "atigu" (aŭ "atig...") ie. Kion ĝi signifas? Mi estas komencanto :/
Bonvenon al ĉi tiuj esperantaj forumoj. Mi konsentas kun vi kiam vi diras "kiam oni parolas en lingvo nova, tiam oni devas paroli kiel infano". Certe, sed estas la sola maniero komenci esprimi sin novalingve. Iusence, estas interesa aventuro.Dankon antoniomoya ankaŭ!
Ĝi estas aventuro vere! Kaj, eble mi ne multe pli bone parolas angle aŭ hispane.
Mi esperas ke ĉi tie, mi povas skribi malmultajn votorojn, kaj paroli kun iuj pacientoj.Saluton sudanglo. Ĉi tie estas mia konsilo:
Nu, lastatempe mi spertis persistan doloron en mia dekstra piedo. Kion vi konsilas S-ro Doktoro.
1. Hopu.
2. Se vi ne hopas rapide, estu pacienca
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Amike, Doktoro Senespera
TatuLe (הצגת פרופיל) 26 בינואר 2012, 14:31:59
mannyneira:Mi pensas ke la celata vorto estis "atingu".
Sed... Mi bedaŭras, mi ne povas trovi la vorton "atigu" (aŭ "atig...") ie. Kion ĝi signifas? Mi estas komencanto :/
Sukceson al via lernado!
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)