Kwa maudhui

Literumilo

ya drinkulo, 25 Januari 2012

Ujumbe: 6

Lugha: Esperanto

drinkulo (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2012 4:24:13 alasiri

Bonan tagon,

Mi serĉas esperantan literumilon.
Mi uzas Vindozon.

Ĉu iu homo konas iun esperantan literumilon?

Dankon

lgg (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2012 12:44:37 asubuhi

drinkulo:Mi serĉas esperantan literumilon. Mi uzas Vindozon.
Se idiotvorto 'literumi' celas 'ortografiokontroli', do ekzistas OpenOffice-kromprogramon. Tamen sciighu, ke plej kontrolistoj ne povas prilabori faktajn esperanttekstojn, char esperantmorferumo estas tre amorfa por esti kontrolata per senkostkontrolistoj.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2012 7:51:59 asubuhi

Dominique (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2012 8:45:48 asubuhi

lgg:
drinkulo:Mi serĉas esperantan literumilon. Mi uzas Vindozon.
Se idiotvorto 'literumi' celas 'ortografiokontroli', do ekzistas OpenOffice-kromprogramon. Tamen sciighu, ke plej kontrolistoj ne povas prilabori faktajn esperanttekstojn, char esperantmorferumo estas tre amorfa por esti kontrolata per senkostkontrolistoj.
Saluton

Por OpenOffice/LibreOffice, estas almenaŭ du Esperantaj vortaroj por literumilo. Vidu:

http://extensions.services.openoffice.org/en/dicti...

Kaj ankaŭ por OpenOffice/LibreOffice, estas du Esperantaj gramatikaj kontroliloj:

Lingvoilo (LanguageTool):
http://www.languagetool.org/eo (kun ekranfoto)
http://extensions.services.openoffice.org/en/searc...

Lingvoilo ankaŭ funkcias en Thunderbird kaj en aliaj programoj.

Esperantilo:
http://www.esperantilo.org/
http://extensions.services.openoffice.org/project/...

lgg (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2012 5:08:00 asubuhi

darkweasel:LibreOffice kaj OpenOffice
Firefox
Hunspell-mashino ke estis uzata en Esperantilo kaj Mozilla-produktoj ne estas suficha por Esperanto.

drinkulo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2012 11:09:29 asubuhi

Mi uzas ankaŭ je Microsoft Office.
Multan dankon pro la ligilojn.

Sed iu malĝentilas.

Kurudi juu