Więcej

La porko sub la kverko

od bildo, 27 stycznia 2012

Wpisy: 8

Język: Esperanto

bildo (Pokaż profil) 27 stycznia 2012, 05:50:56

LA PORKO SUB LA KVERKO

fablo de Ivan Krilov

Iame Porko sube granda Kverko
satmanĝis per bongustaj glanoj.
Manĝita, ĝi satdormis, poste
ekfosis teron apud radikanoj!

- Sed tio povas rompi arbon, -
sidante supre Korvo diras,
- se lasi radikojn sen tero,
sekiĝos Kverko kaj foriros.

- Ĝi seku! - tuj respondas Porko,
- Pri tio estas mi trankvila.
Eĉ ĝi entute ne ekzistus!
laŭ mi, ĝi estas senutila.

- Mi zorgas nur pri glanoj tiuj,
kiuj bongustaj estas vere,
mi manĝas ilin ĉiutage,
kaj mi dikiĝas ili pere.

- Jen sendankema! - tuj ekkrias Kverko,
- se supren povus levi ci facion,
ci vidus, ke ja miaj frondoj
por glanoj tiuj estas la kreskilo.

Kaj nesciulo same agas,
kiam sciencon li mallaŭdas,
nekomprenanta, ke bongustajn
fruktojn de scienco li manĝas.

Tradukita el rusa de mi. Bonvolu kritiki!

bildo (Pokaż profil) 28 stycznia 2012, 07:21:14

Neniu volas kritiki... ploro.gif Ĉu mia traduko estas bona? demando.gif Spertuloj, la demando estas al vi.

janele (Pokaż profil) 28 stycznia 2012, 10:04:47

bildo:Neniu volas kritiki... ploro.gif Ĉu mia traduko estas bona? demando.gif Spertuloj, la demando estas al vi.
saluton,mi ne estas spertulo sed multe tradukas por infanoj char mankas nunaj legadoj por ili.
mi chion komprenas de via poemo tradukita bone lauh mi. nur la fosilon iomete malbone sonas por mi.
chu estas la ilo kiun oni nomas, auh estas la fosilachulo auh fosisto: do la porko en tute auh nur ghia "nazo",. kion uzis la verkisto? mi nur konas mia patra lingvo (franca) kaj E°

mi shatas la ritmon de la fabelo(nur iom fabelo lauh mia franca koncepto, char mankas ne morala falo sed tiu falo estas orientita sur preciza fako, ne estas generalajho pri ero de moralo.)

bildo (Pokaż profil) 28 stycznia 2012, 10:42:42

janele:saluton,mi ne estas spertulo sed multe tradukas por infanoj char mankas nunaj legadoj por ili.
mi chion komprenas de via poemo tradukita bone lauh mi. nur la fosilon iomete malbone sonas por mi.
chu estas la ilo kiun oni nomas, auh estas la fosilachulo auh fosisto: do la porko en tute auh nur ghia "nazo",. kion uzis la verkisto? mi nur konas mia patra lingvo (franca) kaj E°

mi shatas la ritmon de la fabelo(nur iom fabelo lauh mia franca koncepto, char mankas ne morala falo sed tiu falo estas orientita sur preciza fako, ne estas generalajho pri ero de moralo.)
Dankon al vi! En rusa la vorto "рыло" signifas "facio, per kiu oni fosas". Do, mi anstataŭigu la vorton "fosilo" per vorto "facio".

janele (Pokaż profil) 29 stycznia 2012, 10:43:15

bildo:

pardonu mim, fine mi retrovas la poemon. vere mi malfacile regas reton
amike al vi

Rugxdoma (Pokaż profil) 29 stycznia 2012, 12:03:07

bildo:LA PORKO SUB LA KVERKO
- Gi seku! - tuj respondas Porko,
Ankaŭ mi shatas la ritmon. La traduko estas facile kompreneble je mi. Mi ne estas kapabla juĝi la esperantan lingvouzon, ĉar
mia lerto ne estas granda, sed mi demandas min se anstataŭ "gi" estus "ĝi".

bildo (Pokaż profil) 29 stycznia 2012, 12:07:52

Ruĝdoma:
bildo:LA PORKO SUB LA KVERKO
- Gi seku! - tuj respondas Porko,
Ankaŭ mi shatas la ritmon. La traduko estas facile kompreneble je mi. Mi ne estas kapabla juĝi la esperantan lingvouzon, ĉar
mia lerto ne estas granda, sed mi demandas min se anstataŭ "gi" estus "ĝi".
Jes! Vi pravas. Dankon.

bildo (Pokaż profil) 1 lutego 2012, 11:32:13

Forgesu mian tradukaĉon. Jen bona traduko de Sergej Rublov:

PORKO SUB KVERKO

La Porko sub la Kverk-kolos'
Per glanoj en abund' regalon bonan havis,
Kaj poste sub la kverk' ekdormis por ripoz'.
Post dormo kaj vekiĝ' la Porko tute bravis
Kaj grundon ĉe radik' per la muzelo kavis.
"Por arb' ĝi estas malutil'",
La korvo diras laŭ konsil':
"Se nudos la radik', sekiĝo sekvos plena".
"Sekiĝu ĝi", ekgruntas Pork' sur ter';
"Por mi la kverka sort' ne estas ja ĉagrena.
Ĉu vivos kverk' aŭ ne, ne gravas la afer',
Al mia bona stat' ne povas ĝi utili.
Ekzistu glanoj nur, grasiĝas mi per ili".
Al Pork' respondas Kverk': "Sendanka estas vi!
Se povos vi muzelon supren teni,
Kapablus vi kompreni,
Ke kreskas ĉiu glan' sur mi".

Per sia blind' similas sensciulo:
Por li scienco estas nulo,
Ignoras li pri studo kaj esplor'
Sed manĝas fruktojn de scienc-labor'!

Wróć do góry