본문으로

"Havi" kaj "esti" ĉeestantaj en aliaj lingvoj

글쓴이: Hyperboreus, 2012년 1월 28일

글: 19

언어: Esperanto

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 9:16:38

Forigite

Kurawiri (프로필 보기) 2012년 1월 28일 오후 10:25:20

Saluton Hyperboreus !

Jen tre interesa temo ! Mi mem okupiĝis pri tio kiam mi faris etan tezon pri ajmara lingvo kaj mondkoncepto. En la ajmara lingvo (parolita ĉefe en la Plurnacia Ŝtato de Bolivio, ankaŭ en Peruo kaj Ĉilio) ŝajne ne plu ekzistas la verbo "esti" ekde pluraj jarcentoj. Itala jesuito Ludovico Bertonio en sia "Vocabulario de la lengua aymara" (1610) tradukas "esti" per la verbo "kankaña".

Ekzemplo de 17-a jarcenta ajmarlingvo :

/aka jaqixa jach'awa kanki/ t.e. "tiu homo [-pri tio mi parolas] granda [-certe] estas."

Nuntempe la "esti" verbo estas fakte verbigo de la adjektivo aŭ de la nomo pere de "alargamiento vocálico" (¨).

Ekzemplo de nuntempa ajmarlingvo :

/aka jaqixa jach'äwa/ t.e. "tiu homo [-pri tio mi parolas] grandas [-certe]."

Tamen, ĉu "kankaña" estis vera "esti" verbo samkiel tiuj, kiujn ni trovas en la plejparte de la hindeŭropaj lingvoj? En mia tezo mi prezentis la ideon laŭ kiu la esto-koncepto en ajmarlingvaj popoloj neniam ekzistis. Tiu esto-koncepto estas hindeŭropdevena.

Laŭ miaj priserĉoj en la anda mondkoncepto la aĵoj kaj uloj ne ESTAS sed AGAS fundamente. Estas tre malfacile vortigi tion. Tio kio vere gravas por tiuj popoloj estas la ada sentiĝigo de la aĵoj kaj uloj. Ili ne havas eternan modelon (iun esencon) malantaŭ la scenon de la realo. Ili aperas kaj malaperas, interrilatas ade. Tio estas temo priserĉindega por la homsciencistoj (antropologoj).

Vi certe scias kaj rimarkis, kiam vi parolas kun persono de indiĝena komunumo, ke lia mondkoncepto estas tre malsama de la okcidenta. Tiu sperto nin riĉigas home. Mi esperas, ke esperanto povu esti tre valora ilo por montri kaj konigi pli tiujn malsamajn mondkonceptojn.

Kiun mondkonceptaron havas la majaoj? Ĉu la saman kiel la ajmaraoj? Kiu estas la graveco de la Parolo ekzemple? Ĉu la Parolo kreas?

TatuLe (프로필 보기) 2012년 1월 29일 오전 2:34:05

Ankaŭ mi volas kontribui sal.gif
Hyperboreus:Ĉu ĉi tiuj verboj ekzistas en via lingvo?

Kiel vi diras en via lingvo jenajn frazojn?

(1) Mi estas granda.
(2) La avokado estas verde.

(3) Ĉu vi havas hundon?
(4) Mi ne havas hundon.
La sveda lingvo ne estas tre diskutinda ĉi-kampe ĉar ĝi ja havas tiujn verbojn same kiel en Esperanto: vara (=esti) kaj ha (=havi). Sed en la finna lingvo estas nur la vorto olla (=esti), kaj mankas bona traduko por "havi". Do tiuj kvar frazoj estas:

(1) Olen suuri.
est-1SG grand
"Estas-mi granda"

(2) Avokado on vihreä.
avokad est.3SG verd
"Avokado estas verda"

(3) Onko sinulla koira?
est.3SG-interr vi.SG-ADE hund
"Estas-ĉu vi-ĉe hundo?" ( → "Ĉu ĉe vi estas hundo?")

(4) Minulla ei ole koiraa.
mi-ADE ne.3SG est hund-PAR
"Mi-ĉe neas esti hundo-da" ( → "Ĉe mi ne estas da hundo")

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 1월 29일 오전 3:51:41

Forigite

lgg (프로필 보기) 2012년 1월 29일 오전 4:07:39

En rusa lingvo:

1) Mi estas granda.
Mi-NOM granda-ATTR-M.Sg

2) La avokado estas verde.
Avokad-NOM verda-ATTR-N.Sg (au -M.Sg)

3) Ĉu vi havas hundon?
Che vi-GEN est-3SG hundo-NOM ?

4) Mi ne havas hundon.
Che mi-GEN neest-3SG hundo-GEN.

thomas87b (프로필 보기) 2012년 1월 29일 오전 4:27:15

En la francia, esti kaj havi ekzistas kiel en Esperanto kaj estas ne regula kiel en multe lingvoj.

(1) Mi estas granda. = Je suis grand.
(2) La avokado estas verde. = L'avocat est vert.

(3) Ĉu vi havas hundon? = As-tu un chien ?
(4) Mi ne havas hundon. = Je n'ai pas de chien.

erinja (프로필 보기) 2012년 1월 29일 오전 4:33:20

Laŭ mi oni eble renkontas pli grandan problemon por paroli pri la estonta aŭ estinta tempoj.

Variaĵo de "ĝi - granda" en multaj lingvoj signifas "ĝi estas granda"

Sed por montri aliajn verbotempojn en multaj lingvoj oni bezonas formon de "esti", eĉ se tiuj lingvoj ne uzas "esti" en la estanta tempo.

Ekzemple en la hebrea, se oni volus diri "la knabino estas granda", tio finiĝas kiel "la knabino ŝi granda" (do tute sen formo de "esti")

Sed por diri "La knabino estos granda" aŭ "La knabino estis granda", oni uzas formon de "esti" en la hebrea, kaj la frazo denove fariĝas pli malpli "La knabino estis/estos granda" (sen "ŝi", ĉi-foje!)

En a hebrea, mankas verbo "havi". "Mi havas hundon" fariĝus io kiel "estas al mi hundo"

maratonisto (프로필 보기) 2012년 1월 29일 오전 8:14:02

TatuLe:
Sed en la finna lingvo estas nur la vorto olla (=esti), kaj mankas bona traduko por "havi".
Samtiel en la hungara. La hungara kaj la finna estas parencaj lingvoj. Mi supozas, ke en ĉiuj ugro-finnaj lingvoj ne ekzistas "havi".

troyshadow (프로필 보기) 2012년 1월 29일 오전 9:22:06

en la malnova rusa la verbon 'esti' oni uzas same kiel en la hispana kaj e-o,sed la nuna lingvo uzas ĝin nur en estinto kaj estonto,en estanto la verbo konservis nur la formon de tria persono singulara.
La verbo 'havi' antaŭ nelonge-du-tri jarcentoj- povis esti uzata kiel en aliaj eŭropaj lingvoj,sed ĉe-esti-konstruaĵo forpresis ĝin preskaŭ tute,tamen la rusa havas la verbon 'havi' =imet',iam ĝi uzeblas

Kurawiri (프로필 보기) 2012년 1월 29일 오후 12:47:21

Hyperboreus:
Kurawiri:Kiun mondkonceptaron havas la majaoj? Ĉu la saman kiel la ajmaraoj? Kiu estas la graveco de la Parolo ekzemple? Ĉu la Parolo kreas?
Mi ne scias multe pri la oldaj kredoj, sed la Popol Wuj diras:

Ta xwinaqir k'u ri ulew kumal.
Xa kitzij xk'oje' wi uwinaqirik.
Chiwinaqir ulew ulew xecha'.
Lib'aj chi xwinaqirik.

Do estis kreata la mondo de (per) ili.
Nur ilia vorto estigis ĝian kreadon.
Por ke estu kreata la mondo, "Mondo" ili diris.
Tuj estis kreata.

("Ili" estas Tz'aqol (la konstruanto), B'itol (la formanto), Tepew (la suvereno), Q'ukumatz (la Kecalserpento aŭ la Serpento Plumita), e Alom (la naskantoj), e K'ajolom (la naskigantoj), K'u'x Kaj (la Ĉielkoro, konsistanta el Kaqulja Jurakan (Fulmo-Uragano), Ch'i'pi Kaqulja (Eta Fulmo) kaj Raxa Kaqulja (Verda Fulmo aŭ eble Subita Fulmo, sed mi ne certas. La lingvo estas tro maljuna).)

REDAKTO: Eble mi devus traduki la Popol Wuj Esperanten. Ĉi tio estus interesa projekto.
Oh tio estas tre interesa. Mi jam legis la Popol Vuh-on hispanlingve sed mi imagas, ke esperanta traduko respektus plibone la majaan "spiriton" de la teksto ĉar ĝi estas tre fleksebla lingvo. Bonvolu pardoni mian nescion : ĉu la nuntempaj popoloj majaaj daŭre kredas je siaj tradiciaj dioj antaŭkristanaj ? En Bolivio la indiĝenaj popoloj asocias la tradiciajn diojn (aŭ diulojn) kun la kristana Dio. Ekzemple en aŭgusto estas festo por Paĉamama (terpatrino). Lastsemajne oni festis la Ekekon (iqiqu).

다시 위로