Aller au contenu

Grandpotenca aroganteco

de cellus, 31 janvier 2012

Messages : 9

Langue: Esperanto

cellus (Voir le profil) 31 janvier 2012 06:38:42

Mi ne scias ĉu niaj francaj amikoj legis pri la aroganteco de ilia ĉefministro Sarkozy, kiu havis la bonan guston diri ke Danio estas malgranda ekstera lando, kaj le ĉefministrino estu silenta.

Ke la franca ĉefministro kondutas kiel vilaĝa idioto estas unu afero kiu estas tiel tipa por la grandaj landoj en la Eŭropa Unuiĝo – ili ĉiuj estas mondpotencoj.

La solan fojon ke ili parolas pri egaleco estas kiam oni volas uzi nur la anglan lingvon en la Eŭropa Unuiĝo! Tiam subite lingva diverseco estas grava kaj lingva egaleco dezirinda – se oni memoras ke la franca lingvo estas pli egala ol la aliaj!

La "franca" ekzemplo estas nur unu ekzemplo el pluraj...

La interesa demando estas, ĉu uzo de esperanto liberigus nin de tia grandpotenca aroganteco?

darkweasel (Voir le profil) 31 janvier 2012 06:40:38

cellus:
La interesa demando estas, ĉu uzo de esperanto liberigus nin de tia grandpotenca aroganteco?
Apenaŭ, ĉar la malgrandeco de Danujo el franca vidpunkto ne ŝanĝiĝus pro tio.

antoniomoya (Voir le profil) 31 janvier 2012 07:06:03

cellus:La interesa demando estas, ĉu uzo de esperanto liberigus nin de tia grandpotenca aroganteco?
Interesa demando. Laŭ mi, uzo de Esperanto liberigus nin el nenio, ĉar stultuloj abundas ĉie, ankaŭ en Esperantujo.

Amike.

Tjeri (Voir le profil) 31 janvier 2012 17:00:47

Cetere Sarkozy ne estas ĉefministro...

Sahaquiel (Voir le profil) 1 février 2012 02:49:06

Tjeri:Cetere Sarkozy ne estas ĉefministro...
Prezidanto, ĉu ne? Sed, en la monda politiko, ĉi tiuj ambaŭ vortoj estas kiel sinonimoj.

Vilius (Voir le profil) 1 février 2012 06:08:05

Sahaquiel:Prezidanto, ĉu ne? Sed, en la monda politiko, ĉi tiuj ambaŭ vortoj estas kiel sinonimoj.
En multaj landoj registaro (kies estro estas ĉefministro) kaj prezidanto estas entute apartaj institucioj. La unua ĉiam estas plenuma povo, kaj roloj de prezideantoj malsamas (laŭ konstitucio de la lando): Disigo de povoj

Do en plimulto da landoj, prezidanto kaj ĉefministro ne estas sinonimoj, sed apartaj postenoj en malsamaj institucioj.

Altebrilas (Voir le profil) 2 février 2012 00:24:32

La franca ĉefministro nomiĝas François Fillon. En nia konstitucio, la prezidento zorgas pri "suverenaj" aferoj, precipe ekstera politiko, kaj difinas ĝeneralan politikon. La ĉefministro estras, sed kadre de tiu politiko.

Sarkozy estas escepto, ĉar li volas ankaŭ agi kiel ĉefministro, kaj zorgi pri ĉio.

Pri aroganteco kulpas li, sed ne la tuta franca popolo. En la sondadoj por la baldaua baloto, li atingas apenaŭ 23%.

auxro (Voir le profil) 2 février 2012 08:07:06

Almenaŭ li laŭte diras tion pri kio aliaj pensas sed diplomatie silentas.

Altebrilas (Voir le profil) 2 février 2012 13:59:02

...kaj pro obeemo al Usono kaj Germanio, Francio estas malpli "grandpotenca" ol antaŭe. demando.gif

Retour au début