讯息: 9
语言: Esperanto
cellus (显示个人资料) 2012年1月31日上午6:38:42
Ke la franca ĉefministro kondutas kiel vilaĝa idioto estas unu afero kiu estas tiel tipa por la grandaj landoj en la Eŭropa Unuiĝo – ili ĉiuj estas mondpotencoj.
La solan fojon ke ili parolas pri egaleco estas kiam oni volas uzi nur la anglan lingvon en la Eŭropa Unuiĝo! Tiam subite lingva diverseco estas grava kaj lingva egaleco dezirinda – se oni memoras ke la franca lingvo estas pli egala ol la aliaj!
La "franca" ekzemplo estas nur unu ekzemplo el pluraj...
La interesa demando estas, ĉu uzo de esperanto liberigus nin de tia grandpotenca aroganteco?
darkweasel (显示个人资料) 2012年1月31日上午6:40:38
cellus:Apenaŭ, ĉar la malgrandeco de Danujo el franca vidpunkto ne ŝanĝiĝus pro tio.
La interesa demando estas, ĉu uzo de esperanto liberigus nin de tia grandpotenca aroganteco?
antoniomoya (显示个人资料) 2012年1月31日上午7:06:03
cellus:La interesa demando estas, ĉu uzo de esperanto liberigus nin de tia grandpotenca aroganteco?Interesa demando. Laŭ mi, uzo de Esperanto liberigus nin el nenio, ĉar stultuloj abundas ĉie, ankaŭ en Esperantujo.
Amike.
Tjeri (显示个人资料) 2012年1月31日下午5:00:47
Sahaquiel (显示个人资料) 2012年2月1日上午2:49:06
Tjeri:Cetere Sarkozy ne estas ĉefministro...Prezidanto, ĉu ne? Sed, en la monda politiko, ĉi tiuj ambaŭ vortoj estas kiel sinonimoj.
Vilius (显示个人资料) 2012年2月1日上午6:08:05
Sahaquiel:Prezidanto, ĉu ne? Sed, en la monda politiko, ĉi tiuj ambaŭ vortoj estas kiel sinonimoj.En multaj landoj registaro (kies estro estas ĉefministro) kaj prezidanto estas entute apartaj institucioj. La unua ĉiam estas plenuma povo, kaj roloj de prezideantoj malsamas (laŭ konstitucio de la lando): Disigo de povoj
Do en plimulto da landoj, prezidanto kaj ĉefministro ne estas sinonimoj, sed apartaj postenoj en malsamaj institucioj.
Altebrilas (显示个人资料) 2012年2月2日上午12:24:32
Sarkozy estas escepto, ĉar li volas ankaŭ agi kiel ĉefministro, kaj zorgi pri ĉio.
Pri aroganteco kulpas li, sed ne la tuta franca popolo. En la sondadoj por la baldaua baloto, li atingas apenaŭ 23%.
auxro (显示个人资料) 2012年2月2日上午8:07:06
Altebrilas (显示个人资料) 2012年2月2日下午1:59:02