Al la enhavo

Reformo de Pola ortografio

de lgg, 2012-februaro-02

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Daniel86 (Montri la profilon) 2012-februaro-08 09:58:48

malpisano, ĝi dependas de loko en Polando kaj vorto. Malsamoj en literatura pola lingvo ne ekzistas inter literoj Ch kaj H, Rz kaj Ż, U kaj Ó.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-februaro-08 19:45:37

malpisano:
O, naprawdę? Nie wiem, jak ty, ale ja słyszę bardzo wyraźną różnicę między "rz" i "ż" (tak samo, jak miedzy "u" i "o").
A "h" [h] i "ch" [x] - to są już przecież zupełnie inne i niepodobne dźwięki! demando.gif
mi ne scias pri distingo inter ô kaj u,ĉu vi povas klarigi ĝin?

Daniel86 (Montri la profilon) 2012-februaro-11 10:08:10

troyshadow, distingoj ekzistis, sed nun ili ne ekzistas. Nur en kelkaj regionoj de Polando distingoj eblas ekzisti.

sinjoro (Montri la profilon) 2012-februaro-11 10:40:27

malpisano:
Ho, vere? Mi ne scias, kiel vi parolas, tamen mi aŭdas tre klaran diferencon inter "rz" kaj "ż" (same kiel inter "u" kaj "ó").
Ve! Kiel ili do sone diferencas? Laŭ mia scio tia diferenco ne ekzistas de kelkcent jaroj.

Kaj cetere, homoj - kial vi estas tiel agresemaj? La aŭtoro de ĉi tiu fadeno nur demandis ĉu iu alia ortografio estus pli bona, kaj vi tuj atakis lin.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-februaro-11 11:16:41

sinjoro:
malpisano:
Ho, vere? Mi ne scias, kiel vi parolas, tamen mi aŭdas tre klaran diferencon inter "rz" kaj "ż" (same kiel inter "u" kaj "ó").
Ve! Kiel ili do sone diferencas? Laŭ mia scio tia diferenco ne ekzistas de kelkcent jaroj.

Kaj cetere, homoj - kial vi estas tiel agresemaj? La aŭtoro de ĉi tiu fadeno nur demandis ĉu iu alia ortografio estus pli bona, kaj vi tuj atakis lin.
Forigu la mesaĝon, malĝusta klako!

malpisano (Montri la profilon) 2012-februaro-23 16:04:16

sinjoro:
malpisano:
Ho, vere? Mi ne scias, kiel vi parolas, tamen mi aŭdas tre klaran diferencon inter "rz" kaj "ż" (same kiel inter "u" kaj "ó").
Ve! Kiel ili do sone diferencas? Laŭ mia scio tia diferenco ne ekzistas de kelkcent jaroj.
Do, eble mi estas malnormala kaj aŭdas ion, kion neniu alia aŭdas. Mi loĝas en Krakovo, do ne "kelka regiono de Pollando", tamen mi rimarkis iun etan malsamecon de la sonoj /u/ kaj /ó/ je mia elparolo (/ó/ estas pli simila ol /u/ al /o/). Ĉu nur mi ĝin aŭdas? Verŝajne.

Reen al la supro