Więcej

Mi volas lerni la francan lingvon

od BlackOtaku, 3 lutego 2012

Wpisy: 15

Język: Esperanto

Mevido (Pokaż profil) 7 lutego 2012, 13:16:39

sudanglo:Perpleksigas min, kial la francoj tion opinias, kaj sufiĉe ofte esprimas tiun opinion.

Ni angloj neniam dirus, ke la angla estas bela.
Ĉu francoj ne rajtas fari/diri tion, kion angloj malpermesas al si? senkulpa.gif

Jes ja, la franca lingvo estas bela, eĉ tre bela, kiel multaj aliaj lingvoj en la mondo! okulumo.gif

Bennon (Pokaż profil) 7 lutego 2012, 21:50:07

Mi opinas, ke "French with Ease" de Assimil estas la plej bona kurso, sed akiru ankaŭ la CD-ojn. La aŭdenhavo estas utila, komunuza, kaj relative amuza, kaj la franca prononco ne estas tre facila.

sudanglo (Pokaż profil) 8 lutego 2012, 10:30:09

Mevido:
sudanglo:Perpleksigas min, kial la francoj tion opinias, kaj sufiĉe ofte esprimas tiun opinion.

Ni angloj neniam dirus, ke la angla estas bela.
Ĉu francoj ne rajtas fari/diri tion, kion angloj malpermesas al si? senkulpa.gif

Jes ja, la franca lingvo estas bela, eĉ tre bela, kiel multaj aliaj lingvoj en la mondo! okulumo.gif
Jes ili tion povas fari se ili volas, sed tio ne klarigas la aferon.

antoniomoya (Pokaż profil) 8 lutego 2012, 10:53:10

sudanglo:
Mevido:Ĉu francoj ne rajtas fari/diri tion, kion angloj malpermesas al si? senkulpa.gif
Jes ili tion povas fari se ili volas, sed tio ne klarigas la aferon.
Por mi, hispanano, la franca kaj la angla (brita) lingvoj estas belaj por la oreloj. (Tute alia afero estas ilia malfacila lernado).

Sed aliflanke, mi ne scias (ne povas scii) ĉu la hispana estas bela aŭ malbela por alilandanaj oreloj.

Amike.

darkweasel (Pokaż profil) 8 lutego 2012, 11:12:27

Karaj, eble pri la beleco de lingvoj vi prefere diskutu en fadeno tiucela. Tie ĉi fakte temu pri lernado de la franca, ĉu ne?

Wróć do góry