前往目錄

Mi volas lerni la francan lingvon

貼文者: BlackOtaku, 2012年2月3日

訊息: 15

語言: Esperanto

BlackOtaku (顯示個人資料) 2012年2月3日上午12:21:46

Saluton al ĉiuj! sal.gif

Ĉu iu scias bonajn rimedojn por komenci meminstruadon de la franca lingvo? Bedaŭrinde, mi nuntempe ne povas akiri instruiston por lerni, tamen mi esperas, ke mi povos ŝanĝi tiun eventuale.

Riano (顯示個人資料) 2012年2月3日上午2:57:22

Jen utila kurso: French In Action. Ĝi estas video-kurso. Mi ĝin spektas nun.

Sed mi estas studinta la lingvon depost la pastina jaro, do eble tial mi povas kompreni la plejparton de ĝi. Ĉiaokaze, vi devus provi spekti ĝin. Bonŝancon, ĝis!

hebda999 (顯示個人資料) 2012年2月3日上午6:33:44

Mia bopatrino parolas denaske la francan lingvon, sed estante mia bopatrino tio ne faras ŝin bonan fonton de la franca - fakte mi ne ŝatas paroli kun ŝi eĉ en la pola!

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年2月3日上午6:44:08

hebda999:Mia bopatrino parolas denaske la francan lingvon, sed estante mia bopatrino tio ne faras ŝin bonan fonton de la franca - fakte mi ne ŝatas paroli kun ŝi eĉ en la pola!
Tio ne surprizas min, ĉar temas pri bopatrino. okulumo.gif

Mi memstudis kaj parolas la francan, sed malfacile mi povus rekomendi nun enretan kurson pri tiu lingvo. Mi nur povus helpi klarigi iun ajn dubon.

Amike.

Alsete (顯示個人資料) 2012年2月3日下午1:04:13

Ankaŭ, kiam vi estos akeranta kelkaŭ fundamenton, vi povos regardi la francajn ligilojn en lernu!

- Mot du jour en français (la vorto de la tago)

- [fr] Traductions comparées (thèmes): komparitaj tradukoj fr/eo

- [fr] Traductions comparées (versions): komparitaj tradukoj eo/fr

fstphane (顯示個人資料) 2012年2月3日下午5:25:22

la franca lingvo estas tre bela,sed malfacila,ĉu vi scias tion?Tial,kun la metodo"Assimil,sajnas al mi ke vi devus sukcesi pli facile,en la komenco. okulumo.gif

daniellor (顯示個人資料) 2012年2月4日上午3:22:53

BlackOtaku:Saluton al ĉiuj! sal.gif

Ĉu iu scias bonajn rimedojn por komenci meminstruadon de la franca lingvo? Bedaŭrinde, mi nuntempe ne povas akiri instruiston por lerni, tamen mi esperas, ke mi povos ŝanĝi tiun eventuale.
rideto.gif
Provu "Assimil Language Courses" libros kun/sen
CD. Estas bonega metodo.Bonan bonŝancon!

sudanglo (顯示個人資料) 2012年2月7日下午12:22:47

fstphane:la franca lingvo estas tre bela
Perpleksigas min, kial la francoj tion opinias, kaj sufiĉe ofte esprimas tiun opinion.

Ni angloj neniam dirus, ke la angla estas bela.

Ni angloj eble foje dirus ke la angla estas riĉa lingvo pro la amplekso de la vort-stoko, set tio estas alia afero.

Kion la francoj perceptas en sia lingvo, kio ne estas evidenta al ne-francoj.

vincas (顯示個人資料) 2012年2月7日下午12:42:30

Ankaŭ mi volus iom rane paroli ;]

回到上端