У садржају

A-vortoj kontraŭ i-vortoj

од Hyperboreus, 03. фебруар 2012.

Поруке: 10

Језик: Esperanto

Hyperboreus (Погледати профил) 03. фебруар 2012. 01.54.34

Forigite

Sxak (Погледати профил) 03. фебруар 2012. 05.48.42

b1=b2 kaj ili ambaŭ estas korektaj
a1 estas korekta, sed ne a2
a2 devas esti
vintre estas malvarmE

hebda999 (Погледати профил) 03. фебруар 2012. 06.29.35

Hyperboreus:
(a2) Vintre estas malvarma.
Vintre estas malvarme

Sed

Estas vintre malvarme

havas alian signifon - ke estas malvarme kiel dumvintra periodo.

darkweasel (Погледати профил) 03. фебруар 2012. 06.33.38

Ĝenerale la diferenco inter esti ruĝa kaj ruĝi estas nur nuanca. La dua pli-malpli signifas "radii ruĝecon", do ĝi implicas pli grandan aktivecon de la subjekto ol la unua.

utku (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 21.08.04

Pri A-vortoj kaj I-vortoj, ekzistas fama ekzemplo (PMEG §5.1):

Mi farbis mian domon blanka.

Estas menciite, ke "blanka" priskribas la O-vorton "domon" pere de la verbo "farbis".

Mi ne scias, kiu unue ekzempligis tian frazon, sed mi ĉiam pensis tiun frazon kiel malĝustan aŭ almenaŭ mallogikan.

Se "blanka" priskribas "domon"-on, normale ĝi bezonas N-finaĵon, laŭ simpla regulo. Sed tiam ni havos la frazon

Mi farbis mian domon blankan.

kiu ne ĝuste havas la intencitan signifon. Se finaĵharmonio ne estas necesa en tia okazo, ĉu la frazo

Mi farbis miajn domojn blanka.

estas korekta, aŭ ĉu la fina vorto devas esti multenombra?

Laŭ mi, en tiuj frazoj uzi "blanke" anstataŭ "blanka(j/n)" estus pli bone.

Krome, en la sekvanta paĝo (PMEG §5.2) estas jena ekzemplo:

Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa.

La uzo de manĝi en tiu frazo, ŝajnas al mi kiel angla-maniera misuzo de infinitivo (to eat, "to" signifante ne "-i" sed "por"). Ĉu tia uzo ekzistas en Esperanto?

darkweasel (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 21.24.37

utku:Se finaĵharmonio ne estas necesa en tia okazo, ĉu la frazo

Mi farbis miajn domojn blanka.

estas korekta, aŭ ĉu la fina vorto devas esti multenombra?
Ĝi devas esti mi farbis miajn domojn blankaj.

Hyperboreus (Погледати профил) 08. фебруар 2012. 23.33.31

Forigite

Ondo (Погледати профил) 09. фебруар 2012. 08.27.42

utku:ekzistas fama ekzemplo (PMEG §5.1):

Mi farbis mian domon blanka.

... sed mi ĉiam pensis tiun frazon kiel malĝustan aŭ almenaŭ mallogikan.
Mi ne scias, kial vi opinias ĝin malĝusta. Ĝi estas ege ordinara kaj normala, kaj verŝajne PMEG priskribas ĝin en adekvata maniero. Eble la verbo "farbi" ne estas tre ofta, sed pensu pri aliaj similaj, ekz. "fari" aŭ "igi". Ĉu vi vere opinias, ke ekzemple ĉi tiuj frazoj estas malĝustaj:

* la edziniĝo kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa
* la pluvo faris ĝin pura kaj travidebla
* nun la Eternulo faris vin grandnombraj kiel la steloj
* La ĝojo kaj surprizo faris lin muta
* la mono faris lin malhumila kaj facilanima


Tiujn mi rapide kolektis el la Tekstaro de Esperanto. Estas amaso da similaj.

Same kiel en multaj aliaj okazoj, la lingvo estas ege fleksebla kaj povas esprimi multajn nuancojn. Iam oni povas diskuti, ĉu estu -n. ĉu ne, aŭ trovi etan diferencon en la signifoj. Ekzemple, eblas diri ambaŭmaniere ĉi tiujn

* mi trovis la knabon ludanta[n] en la korto
* li preferas manĝi ovojn kuiritaj[n], ne frititaj[n]


Pri ĝusteco-malĝusteco de tiuj lastaj frazoj oni fakte povas diskuti kaj disputi, kaj oni iam vidas tiajn (tute vanajn) disputojn. Mi sentas nuancan diferencon en la frazoj, sed normala lingvouzanto ne bezonas atenti pri la afero.

sudanglo (Погледати профил) 09. фебруар 2012. 10.55.34

mi trovis la knabon ludanta[n] en la korto
Por mi estas klara diferenco inter la du formoj (sen aŭ kun akuzativo)

Kun la akuzativo: jam temis pri iu knabo kiu ludas en la korto, sed mi ankoraŭ ne sukcesis trovi tiun knabon

Sen la akuzativo: mi trovis kaj konstatis (trovante lin) ke li ludas

La diferenco estas eble pli klara en aliaj frazoj.

Mi trovis vian libron ŝtelita
Mi trovis vian ŝtelitan libron

Ondo (Погледати профил) 09. фебруар 2012. 11.09.06

sudanglo:
mi trovis la knabon ludanta[n] en la korto
Por mi estas klara diferenco inter la du formoj (sen aŭ kun akuzativo)
Vi pravas, kompreneble. Temas ankaŭ pri nuancoj de la verbo "trovi".

Mi tamen pensas, ke tio ne estas la unua afero lerninda. Oni komprenu unue, ke "Mi farbis la domon blanka" estas tute natura frazo. Poste oni komprenos, kion signifas "Mi farbis la domon blankan". Ofte estas pli bone klarige ŝanĝi la vortordon, kiel en via lasta ekzemplo.

Вратите се горе