До змісту

demando pri senpaga tendumado en Finnlando

від oxymor, 3 лютого 2012 р.

Повідомлення: 5

Мова: Esperanto

oxymor (Переглянути профіль) 3 лютого 2012 р. 19:27:53

Mi havas demandon por Finnoj, aŭ por homoj kiu konas sufiĉe la landon.

En julio, okazos skolta renkonto en Finnlando, mi partoprenos ĝin kaj respondecos pri mia grupo (20 geknaboj, 17-jaraj).

Pro tio, mi pripensis aferon, por ĝui tion, kaj ankaŭ por ŝpari monon.
Mi legis ke en Finnlando estas permesata kampi ie ajn...tio interesas nin!

Mi ŝatus scii ĉu vi konsilus ke ni iru tien reservante nenion por dormi, aŭ ĉu vi taksas tion malsaĝa. En Belgio, tio ne estus farebla (eble inter amikoj, sed certe ne en ĉi tiu kazo).

Se surloke, ni ŝangas nian opinion, ĉu estas facila trovi gastejon sen rezervado? Por mi, alia problemo estas la sakoj/tendoj...kie ni povus meti ilin dum la tago.

Mi pripensos la aliajn tagojn poste, sed nun temas pri 2 noktoj en Turku.

Dankon pro viaj respondoj.

AlfRoland (Переглянути профіль) 9 лютого 2012 р. 08:13:14

oxymor:Mi havas demandon por Finnoj, aŭ por homoj kiu konas sufiĉe la landon.

En julio, okazos skolta renkonto en Finnlando, mi partoprenos ĝin kaj respondecos pri mia grupo (20 geknaboj, 17-jaraj).

Pro tio, mi pripensis aferon, por ĝui tion, kaj ankaŭ por ŝpari monon.
Mi legis ke en Finnlando estas permesata kampi ie ajn...tio interesas nin!

Mi ŝatus scii ĉu vi konsilus ke ni iru tien reservante nenion por dormi, aŭ ĉu vi taksas tion malsaĝa. En Belgio, tio ne estus farebla (eble inter amikoj, sed certe ne en ĉi tiu kazo).

Se surloke, ni ŝangas nian opinion, ĉu estas facila trovi gastejon sen rezervado? Por mi, alia problemo estas la sakoj/tendoj...kie ni povus meti ilin dum la tago.

Mi pripensos la aliajn tagojn poste, sed nun temas pri 2 noktoj en Turku.

Dankon pro viaj respondoj.
Bedaŭrinde mi ne scias kiel estas en Finlando
sed pri Svedio vi povas informiĝi diverslingve ĉi tie.

Ondo (Переглянути профіль) 9 лютого 2012 р. 10:53:53

En Finnlando estas simila "ĉiesrajto" (komuna rajto de aliro al la naturo) kiel en Svedujo. Vi povas ricevi informilon pri la afero sur ĉi tiu paĝo, kun diverslingvaj broŝuroj. Klakigu muson sur unu el la broŝurnomoj (Finna, Sveda, Angla, Franca, German, Rusa).

Mallonge, ĉiu (ankaŭ eksterlandano) rajtas en Finnlando libere

* sin movi piede, skie aŭ bicikle en la naturo, tamen ne sur kortoj kaj sur tiaj kampoj, herbejoj kaj plantejoj, kiuj povas difektiĝi pro la irado
* provizore estadi en lokoj, kie oni rajtas sin movi – ekzemple, oni rajtas sufiĉe libere tendumi, dum oni tion faras je sufiĉa distanco al loĝejoj
* kolekti naturajn berojn, fungojn kaj florojn
* fiŝkapti per hoko (somere kun natura logaĵo, simpla vergo, sen bobena mekanismo; vintre kun simpla fiŝkaptilo uzebla tra truo en glacio)
* boati, naĝi kaj sin lavi en lagoj kaj riveroj kaj sin movi sur glacio

Sed oni ne rajtas ion difekti aŭ iun ĝeni aŭ postlasi rubon en sia restadejo – pri tio legu pli detale en la broŝuroj. Turisto, kiu venas el la multhoma Mez-Eŭropo, devas kompreni, ke en lando kun maldensa loĝantaro oni eble estas pli sentema pri tio, kio ĝenas najbaron. Ekzemple tendumi proksime al ies hejmo (sen permeso – ja ĉiam eblas demandi kaj peti permeson) povas esti ago, kiun iu sentas ĝena.

Ondo (Переглянути профіль) 9 лютого 2012 р. 21:35:23

Mi forgesis mencii, ke vi ja povas kontakti esperantistojn en Turku, se vi planas resti tie. La Esperanto-societo en Turku estas aktiva.

oxymor (Переглянути профіль) 9 лютого 2012 р. 22:29:51

Dankon pro viaj respondoj. Mi tuj kontaktos la societo de Turku.

Назад до початку