К содержанию

Ĉu mi rajtas elŝuti kursojn el lernu?

от oxymor, 3 февраля 2012 г.

Сообщений: 3

Язык: Esperanto

oxymor (Показать профиль) 3 февраля 2012 г., 19:45:37

Saluton,

Mi celas iam provi instrui Eon al klaso, sen komputilo. La plej facila metodo estus uzi ideojn el kursoj de lernu, ĉar ili estas bonegaj.

Mi havas 2 demandojn :
- ĉu mi rajtas elŝuti ion ajn? Mi kompreneble diros la fontonokulumo.gif.
- Se jes, ĉu iu povus sendi datumojn? Mi ja vidis kelkajn en PDF, sed mi ĉefe ŝatus havi la vort-liston el "La puzlo esperanto". Eble vort-listo dronas inter komputilaj tekstoj, sed ne zorgu pri tio, mi post-traktos la datumojn.

Dankon pro via respondo!

erinja (Показать профиль) 3 февраля 2012 г., 20:51:09

Saluton!

Jes, vi rajtas uzi la materialojn se vi indikos la fonton. Sed estas nenio por doni al vi, krom tio kio aperas en la paĝaro. Ne eblas facile doni al vi vortliston por "la puzlo Esperanto". Sed laŭ mi ne estus tro malfacile simple retajpi la vortojn de ties ĉefpaĝo.

Vi trovos kelkajn tre utilajn tekstojn ĉe la Libera Esperanto-Libro; vi povas elŝuti la tekston ĉi tie. LEL havas pli longan version de Ana Pana (21 lecionoj anstataŭ 8), tre utila por ĉeestaj kursoj. Bedaŭrinde tiu libro estas ĝis nun nur havebla en la angla, sed se vi ŝatus traduki la tekston alilingven, tio estus tre bona! La teksto de tiu libro venas grandparte de lernu mem.

Mi havas font-dokumentojn de LEL, kun la originala esperanto-teksto. Sed tiu teksto estas skribita por tradukado, ne por uzo en Esperanto mem.

Desmut (Показать профиль) 9 февраля 2012 г., 23:48:27

Mi, aldone, rekomendas al vi la paĝon de [url=edukado.net]Edukado ĉe interreto[/url], de tie vi povas libere elŝuti kursojn kaj ekzercojn por instrui Esperanton ridulo.gif mi uzas ĝin.

Наверх