目次へ

Zombio

Desit1,2012年2月5日の

メッセージ: 34

言語: Esperanto

drinkulo (プロフィールを表示) 2012年2月6日 8:12:42

forigita

mihxil (プロフィールを表示) 2012年2月6日 8:21:51

drinkulo:Kiel mi abomenas ateistojn kiuj incitas nur Kristismon.

Kial vi ne incitas Islamismon?
Islamismo efektive estas almenaŭ same absurda afero kiel kristanismo. Plejmulto el ni tamen loĝas en kulturoj origine precipe kristanaj.

Krome la biblio estas iom pli digestebla. La korano estas bombasta libraĉo, kies legado estas ne vere eltenebla. Eble tio iom malhelpas mokadon de la enhavo.

bildo (プロフィールを表示) 2012年2月6日 10:19:46

Jen kion skribis Celso (Celsus, Kέλσον) en sia "La vera vorto" (dua jarcento) pri reviviĝo de Jesuo:

"Ja la same oni parolas ĉe skitoj pri Zamolksiso, sklavo de Pitagoro , en Italujo pri Pitagoro mem, en Egiptujo pri Rampisinito; ĉi tiu eĉ kvazaŭ ludis en erebo kun [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/ Demetra] Demetra[/url] kaj revenis el tie kun donaco de ŝi - brokita mantuko. Same oni rakontas pri Orfeo ĉe odrizoj, pri Heraklo en Tenaro kaj pri Tezeo. Ni vidu, tamen, ĉu efektive kiu ajn kiam ajn reviviĝis post sia morto en karno. Aŭ vi pensas, ke ĉe aliaj oni opinias, kaj efektive ĉi tio estas la fabelo, sed ĉe vi ĉi tiu drama evento estas elpensita dece kaj versimile".

mihxil (プロフィールを表示) 2012年2月6日 17:31:25

vidas vandenis: Laŭ "google" eĉ 42% loĝantaro de Nederlando konfesas nenian religion.
Ŝoka 58% do ja konfesas, kaj vivas en iluzio.

Krome mi ja ne parolas kun nederlandanoj, sed kun esperantistoj. Inter la anoj de lernu.net ŝajnas esti multaj kristanoj kaj nur kelkaj islamanoj. Do kial ni menciu islamon? Kaj simple estas fakto ke mi kaj supozeble multaj aliaj simple multe pli bone konas kristanismon. Islamo estas sufiĉe obskura afero en mia mondo.

vidas vandenis:Vi precipe malpurigas kristanismon kaj evitas tuŝi islamon. KIAL? Vi simple TIMAS.
Sensencaĵo. Mi ne timas islamon. Jen:

Muhamado, se li ekzistis, estis pedofilia, analfabeta murdisto el la frua mezepoko kiu meritas neniun ajn respekton. Jesuo eble ankoraŭ iel konsidereblas 'bona' persono, sed pri Muhamado mi havus miajn dubojn.

Ĉu tiel mi sufiĉe tuŝis ankaŭ islamon? Ĉu kontentigas tio vin?

Sed se islamo estus timinda, kontraste al kristanismo, tiam tio nur estas bona afero por kristanismo. Fieru ani en religio kiun oni ne timas, kiu estas pli pacema. Ke homoj timas islamon estas des pli malfavora al ĝi.

Mi tamen, ne timas islamon. Certe ne en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo de apenaŭ legata forumo en obskura juda lingvo.

mihxil (プロフィールを表示) 2012年2月6日 19:58:15

vidas vandenis:HOMO VI KARA! ĈU VI PENSAS,KION VI SKRIBAS?
Apenaŭ. Ĉu necesas? Ĉu via klavaro rompiĝis?

AlfRoland (プロフィールを表示) 2012年2月6日 20:46:25

Multaj religi-kritikantoj interalie mia favoritdesegnisto Hans Lindström mokas kaj kristanismon kaj islamon. Bonvole trafoliumu miajn ĉi-temajn tradukojn de liaj desegnoj jene.

Ironio esta efika armilo kontraŭ stulteco!

AlfRoland (プロフィールを表示) 2012年2月6日 21:24:26

vidas vandenis:
AlfRoland:Multaj religi-kritikantoj interalie mia favoritdesegnisto Hans Lindström mokas kaj kristanismon kaj islamon. Bonvole trafoliumu miajn ĉi-temajn tradukojn de liaj desegnoj jene.

Ironio esta efika armilo kontraŭ stulteco!
Jes, sed manio de grandeco neniel faras homon pli altan.
Altecon de Lindström mi ne konas sed mia alteco estas 187 cm kaj tiu tute sufiĉas por mi. sal.gif

mihxil (プロフィールを表示) 2012年2月6日 22:03:36

vidas vandenis:Laŭ kristanismo ĉiuj homoj estas egalaj.
El kio tio evidentiĝis? Ĉu en landoj kun kristanaj plimultoj la homoj estas pli egalaj? Kiel? Laŭ kiu ĉiuj homoj ne estas egalaj?

bildo (プロフィールを表示) 2012年2月7日 4:16:08

drinkulo:
Kial vi ne incitas Islamismon?
Por kio? Inciti kiun ajn estas malbona afero. Mi nur diras mian opinion. Mi ne kulpas, se mia opinio ne plaĉas al kiu ajn. Se kiu ajn havas alian opinion, do, li kontraŭdiru.

Desit1 (プロフィールを表示) 2012年2月7日 4:17:05

Homoj, homoj...trankvilaj...
Ni malaproksimiĝas de la ĉefa demando...

Ĉu Jesuo estis Zombio?

Mi ne celas primoki iun ajn religion, sed profunde esplori pri la eblo de la ekzisto de zombioj...mi trovis stultan videon de iu knabo kaj de tiu mi saltis en alian filmon, kaj de unu en alian...mi fine multe pripensis ke vere povus ili ekzisti kaj traserĉante, interalie, mi trovis kelkajn citaĵojn de la biblio kie oni mencias "marŝantaj mortuloj", do zombioj.

Tial mi demandas al vi, kion vi opinias...ĉu Jesuo estis aŭ ne zombio?

Ankaŭ mi trovias aliaj aferojn, sed kio pli tiklis min estis la postmorta marŝado de Jesuo kaj de samtempaj homoj...eble en tiuj tempoj okazis ia zombia viruso kiu, finite, ekis legendojn kaj "fikciajn" rakontojn...

先頭にもどる