Till sidans innehåll

Zombio

av Desit1, 5 februari 2012

Meddelanden: 34

Språk: Esperanto

mihxil (Visa profilen) 7 februari 2012 22:38:20

vidas vandenis:La homaro sen religio (Dio?) hodiaŭ ne havus grandegajn preĝejojn, (en ĉiu mondo), mirindajn bildojn, beletron, k.t. p.
Mi ne neus ke religio inspiris kelkajn je kreo de artaĵoj. Tamen la arton kreis homoj. Kaj ankaŭ ekzistas multa arto kiu estas komplete sekulara. Religio ne estas necesa por tio.

vidas vandenis:Eĉ teknikaj atingoj, kiel aviadilo, radio, televido,kosma ŝipo, komputilo - ĉio estis nur mirakloj, revoj, neatingemaj sen Kreinto.
Tio estas idiota. La eklezio kutime nur malhelpis sciencon. Kaj scienco naskis la progresegon en tiuj teknikaj kampoj. Kreinto neniel rolis tie, kaj estas insulto al la multaj homoj kiuj dediĉis sian vivon por krei tiujn bonaĵojn per siaj propraj manoj, per siaj propraj cerboj. Sen iu helpo de imagata superulo.

Per preĝado oni atingis tute nenion. Nur homaj agoj helpis nin.

vidas vandenis:interalie, ateismo ankaŭ estas religio),
Ĝi ne estas. Ĝi estas la manko de religio. Se ateismo estas religio tiam 'ne kolekti poŝtmarkojn' estas hobio.

vidas vandenis:la homaro per plej bona okazo estus nur grandega bando de simioj, sidantaj (ne nepre) sur branĉoj, kaj multipliĝantajn.
Tio estas bazita je nenio ajn. Intelekto kaj kulturo estas klare bonaj aferoj ankaŭ evoluade. Religio havis sian rolon. Oni povus dubi ĉu positivan, sed almenaŭ, tute klare ne esencan, ĉar ekzistas kaj ekzistis multaj nereligiaj (sub)kulturoj kiuj ankaŭ tute bone funkcias.

vidas vandenis:Estas interese, kiel imaĝas la mondon sen religio la ateistoj. Skribu, ne timu. mi ne estas danĝera, nur scivolema.
Sama kiel la nuna mondo, sed la homoj estus malpli kredemaj, malpli trompiĝemaj. Pli aprezantaj je vero, pli mirantaj kaj interesiĝantaj pri la beleco kaj konstruo de la vera mondo, kaj malpli umbilikumantaj je siaj propraj fantazioj kaj dezirpensoj. La mondo estus pli honesta, kaj pli respektus la aferojn kiuj vere kontribuas al ĝia kvalito. Ankaŭ la homoj estus malpli bigotaj, homoj malpli ofte detruas la vivojn de aliaj pro stultaj kialoj (mi pensas ekz. pri malamo je gejoj, diskriminacio kontraŭ virinoj, tabuoj kontraŭ abortoj, kontraŭ eŭtenazio ktp).

bildo (Visa profilen) 8 februari 2012 06:03:19

vidas vandenis:interalie, ateismo ankaŭ estas religio
Ne. Ateismo ne estas religio. Ankaŭ neniu kredo estas religio. Religio estas honorado praulojn. Ĉio cetera estas eklezia negoco de pastroj kaj blinda kredo de paŝtataro.

Desmut (Visa profilen) 9 februari 2012 14:41:09

+1

novatago (Visa profilen) 12 februari 2012 09:51:33

Desit1:Zombio disiĝas el homo pro la eco "morti kaj revivi",
Mi ne konsentus tion. La vorto zombio en la hispana, kaj mi supozas ke en aliaj okcidentaj lingvoj okazas same, estas ankaŭ uzata por paroli pri persono, kiu agas preskaŭ senkonscie: ĵuse vekiĝinto aŭ ŝafulo kiu nur agas laŭ sociaj modoj. Do mi pensas ke ambaŭ kaj reviviĝo kaj senkonscieco estas gravaj ecoj por scii ĉu iu estas zombio aŭ nur reviviĝinto.

Se oni atentas la originon de la legendo (tio estas vuduo), zombioj estas revivigitaj senkonsciaj sklavoj aŭ eble pli ekzakte (laŭ aliaj onidiroj) personoj vivaj, kiuj agas sub la influo de drogoj.

Eble fojfoje estas bildigitaj, kiel konsciaj uloj sed tio certe okazas tre malofte.

Ĝis, Novatago.

Tillbaka till toppen