去目錄頁

La vorteto "eĉ"

从 Hyperboreus, 2012年2月6日

讯息: 9

语言: Esperanto

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月6日下午8:18:39

Forigite

tommjames (显示个人资料) 2012年2月6日下午8:47:57

Hyperboreus:Kiun vortspecon havas vorto, kiu povas iri kun o-vortaj (difinilaj), rolvortetaj kaj kompletaj frazoj?
Adverbo.

"Eĉ" estas adverbo (aŭ E-vorteca vorteto, laŭ la PMEG-a terminaro), sed malkiel plej multaj adverboj en Esperanto ĝia pozicio ne estas libera. PMEG konfirmas ke ĝi staru antaŭ tio, kion ĝi koncernas.

Eble tial oni ja povus diri ke ĝi estas stranga, aŭ almenaŭ ioma aberacio.

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年2月6日下午8:48:15

Ĝi estas adverbo ("e-vorto"); same kiel ekz. ankaŭ, kiun oni povus uzi en la samaj lokoj.
Neniu devigas onin al analizo, laŭ kiu difinu la predikaton.
Se vi NE povas vivi kun tio, ke adverbo povas rilati al substantivo, vi ankaŭ povas nomi partiklo.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月6日下午9:29:24

Forigite

TatuLe (显示个人资料) 2012年2月6日下午10:06:43

Hyperboreus:Adverboj ("normalaj", krom "eĉ", "antaŭ", "ja", ktp) ne povas priskribi rolvortetan frazon. Ili (la "normalaj adverboj") nur povas esti priskribitaj de rolvortetaj frazoj
Mi dirus, ke se oni diras ekzemple Mi legas ĉefe en la necesejo, la adverbo ĉefe estas priskribo de en la necesejo, kaj ne inverse. Ĉu ne?

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月7日上午2:34:16

Forigite

sudanglo (显示个人资料) 2012年2月7日下午12:05:28

Hyperboreus, en Esperanto, la memstaraj radikoj, kiuj povas esti uzataj sen finaĵo, ne malofte apartenas al pli ol unu gramatika klaso.

Neniu sin ĝenas pri tio.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月7日下午6:39:56

Forigite

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年2月7日下午6:58:40

Forigite

回到上端