Späť na obsah

Bloko

od darkweasel, 7. februára 2012

Príspevky: 33

Jazyk: Esperanto

darkweasel (Zobraziť profil) 8. februára 2012 11:10:47

sudanglo:Ĉu ŝtopilo? Ŝtopi havas kernan sencon de, plenigi vakan spacon, obsktrukcii fluon.

Sed kial ne 'stopojn', aŭ se vi preferas stopilojn.

Stop! - Haltu! - Ne iru plu!
Fakte temas ĉefe pri la elekto inter blok- kaj forbar-; mi ne vere emas uzi alian, ĉi-kaze multe malpli kompreneblan, varianton.

Ondo (Zobraziť profil) 8. februára 2012 11:21:34

darkweasel:
Nu, oni povas ja diri, ke temas pri "virtualaj bariloj", kiujn oni administras tie.
Do, vi eble povas tiam diri "administri blokojn". Sed mi tre dubas pri konsilindeco de "bloko" en tiu senco, kiu estas treege fora de ĝia kerna signifo, kaj apenaŭ komprenebla sen kono de alilingva simila vorto.

Mi ne scias pri via sistemo, sed mi povas imagi ĝin kun multo alia, kion oni povus, eĉ trafe, nomi "bloko": iajn nedisigeblajn tutojn, kunaĵojn, sekciojn, memstare funkciantajn partojn k.s.

La vera demando estas: kial vi volas uzi la radikon "blok"? Kial vi ne pensas en Esperanto?

Ondo (Zobraziť profil) 8. februára 2012 11:29:54

sudanglo:Sed kial ne 'stopojn', aŭ se vi preferas stopilojn.

Stop! - Haltu! - Ne iru plu!
Ĉu vi ŝercas? "Stopi" estas kabineta elpensaĵo de la PIV-aŭtoroj. Eĉ ili ne aŭdacis proponi ĝin por ia ĝenerala uzo, sed limigis ĝin por signifi nur "haltigi motoron" kaj la interjekcion al "precipe marista lingvo" kaj por "apartigi la frazojn en telegramoj".

darkweasel (Zobraziť profil) 8. februára 2012 12:21:52

Ondo:
La vera demando estas: kial vi volas uzi la radikon "blok"? Kial vi ne pensas en Esperanto?
Almenaŭ la verba formo estas en tiu signifo tute Esperanta. Nur vidu en Komputeko - tio estas ja tre disvastiĝinta uzo de bloki.

La demando estas ĉefe, ĉu ankaŭ la substantiva formo estas akceptebla en tiu signifo. Se ne, ni ja ŝanĝos ankaŭ la verbojn al forbar-, sed nun jam estas tre multaj uzoj de blok- en niaj dosieroj, kaj sen absoluta neceseco ŝajnus al mi malŝparo de tempo ŝanĝi tion.

Ondo (Zobraziť profil) 8. februára 2012 14:38:40

darkweasel:Almenaŭ la verba formo estas en tiu signifo tute Esperanta. Nur vidu en Komputeko - tio estas ja tre disvastiĝinta uzo de bloki.
La verbo bloki estas sufiĉe malofta en Esperanto, vi povas kontroli en la Tekstaro. Sed ĝi ja estas uzata kun la senco "senmovigi aŭ malhelpi eniron (subkomprenite: per konkreta bloko)". Tio estas ebla derivo, kvankam ĝi treege probable okazis sub influo de alilingvaj modeloj.

La Komputeka paĝo kun block-oj estas tre instrua, kaj devus sufiĉi kiel serioza averto. Uzo de bloko kiel agosubstantivo grave subfosus la signifojn de ekzemple blokoskemo, informkontrola bloko, naviga blokoekranbloko. Se vi administras blokojn, vi eble havas ankaŭ "blokoskemon" kaj la administrantoj efektivigas "blokofunkciojn", ĉu ne? Interesa kaĉo, nur pro tio, ke oni nepre volis konservi eksteran similecon kun block/blockieren/bloquer ks.

Se uzi klasikan klarigon, blok estas substantiva radiko, kaj bloko ne ŝanĝiĝas al nomo de ago, eĉ se oni unue derivis de ĝi la verbon bloki. Oni povas korki botelon, sed la ago ne estas korko. Floro ne estas la ago flori. Se vi nepre deziras uzi la malbone elektitan vorton bloki, almenaŭ diru administri (kial ne regi?) blokadojn.

La verbo bloki estis facila sed maloportuna elekto por signifoj de to block ks. en la komputa fako. El Komputeko mi konjektas, ke Drupalo elektis saĝe forbari por block kaj ban. – Bedaŭringe oni uzas la verbon bloki ankaŭ en Ipernity, kiu estas sufiĉe populara inter la esperantistoj.

Chainy (Zobraziť profil) 8. februára 2012 17:30:03

Hyperboreus:
Chainy:La ĉiea uzo de 'Ano' anstataŭ 'membro'.
Eble ĉar la vorto "ano" sonas tre tre stranga al latinidparlantoj...
"Ano" estas normala vorto, sed ĉiuokaze plej multaj Esperantaj retpaĝaroj preferas uzi 'membroj' aŭ 'uzantoj'. El tiuj du lastaj vortoj, mi pensas ke 'membro' estas pli taŭga vorto por forumo.

Ni ja povas fari ŝanĝojn en nia traduko, do se sufiĉe da homoj konsentos pri uzo de 'membro' anstataŭ 'ano', tiam ni ja povos tion enkonduki. Ni vidos...

darkweasel (Zobraziť profil) 8. februára 2012 17:38:48

Chainy:'membroj' aŭ 'uzantoj'
La traduko ja havas uzanto ĉie, kie la originalo havis user (sed ano ĉie, kie estis member).

Chainy (Zobraziť profil) 8. februára 2012 17:39:29

Ondo:Problemon kun neklara esprimo oni ne klopodu solvi per gramatikaj argumentoj sed reformulante la frazon. Ĉi tie ni ne vidis pli longan kuntekston ol "manage blocks", kaj estas malfacile respondi sen aliaj ekzemploj.
Ni ja parolas pri la interfaco por administrantoj de la forumo. Se certaj forumanoj (membroj) malobeas la regulojn de la forumo, tiam administranto povas forbari tiujn homojn, tio estas malebligi ilin uzi la forumon. Tio estas la kunteksto de nia diskuto.

La paĝo nomita "Administri forbarojn (blokojn)" montras al la administrantoj liston de ĉiuj homoj kiuj estas forbaritaj de la forumo. Tie oni povas nuligi forbaron aŭ aldoni novan...

Ankaŭ necesas traduki la esprimon 'Block list', do tio estus aŭ 'bloklisto' aŭ eble 'listo de forbaroj' (mi pensas ke tiu lasta estas pli preferinda ol 'forbarolisto').

darkweasel (Zobraziť profil) 8. februára 2012 17:42:58

Cetere, Chainy - en kiu dosiero precize troviĝas la ĉeno, pri kiu ni diskutas? Mi demandas, ĉar la administrejo fakte havas nur "blokliston" (nuntempe fuŝtradukita kiel *Listo de forbarantaj, ĉar tio estas en la dosiero Admin.esperanto.php jam ekzistinta), sed ne ligilon por "administri blokojn", laŭ kion mi vidas.

(Al la aliaj uzantoj: Pardonu la privatan diskuton, bv. ignori tion ĉi.)

Chainy (Zobraziť profil) 8. februára 2012 17:53:48

darkweasel:
Chainy:'membroj' aŭ 'uzantoj'
La traduko ja havas uzanto ĉie, kie la originalo havis user (sed ano ĉie, kie estis member).
Jes, vi pravas.

user = uzanto
member = membro aŭ ano.

Ĝis nun, ni entute en uzis la vorton 'membro', sed mi ja preferus uzi ĝin. Ĝi aspektas pli bela ol la iom nuda vorto 'ano', kaj 'membro' estas multe pli vaste uzata ĉi-kuntekste.

Jam unu homo demandis al ni, kial ni uzas 'Anoj' en la ĉefa menupanelo de la forumo. Li evidente atendis 'membroj', kaj mi suspektas, ke multaj aliaj homoj same reagos.

Kompreneble, en multaj okazoj, ni povus uzi ajnan el tiuj du vortoj. Sed en la plej gravaj partoj, kiel en menuoj ktp, mi pensas ke aspektas pli bela la vorto 'membro'.

Nahor