Đi đến phần nội dung

Bloko

viết bởi darkweasel, Ngày 07 tháng 2 năm 2012

Tin nhắn: 33

Nội dung: Esperanto

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 18:01:11 Ngày 08 tháng 2 năm 2012

darkweasel:Cetere, Chainy - en kiu dosiero precize troviĝas la ĉeno, pri kiu ni diskutas? Mi demandas, ĉar la administrejo fakte havas nur "blokliston" (nuntempe fuŝtradukita kiel *Listo de forbarantaj, ĉar tio estas en la dosiero Admin.esperanto.php jam ekzistinta), sed ne ligilon por "administri blokojn", laŭ kion mi vidas.

(Al la aliaj uzantoj: Pardonu la privatan diskuton, bv. ignori tion ĉi.)
Nu, ĝi troviĝas ankaŭ en unu el la dosieroj, kiujn mi tradukis, sed mi ne memoras ekzakte kie. Ne gravas, ĝi ja estas esprimo, kiun ne bezonas traduki!

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 18:05:50 Ngày 08 tháng 2 năm 2012

Do, laŭ la silento, ŝajnas ke neniu kontraŭas la uzon de 'administrIsto' por diskutforumo, anstataŭ la laŭ mi pli kutima 'administrAnto'?

Sed mi rimarkas, ke oni uzis ĝuste tiun lastan varianton (administrAnto) ankaŭ en tiu ĉi fadeno!

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 18:23:01 Ngày 08 tháng 2 năm 2012

Ondo:Se uzi klasikan klarigon, blok estas substantiva radiko, kaj bloko ne ŝanĝiĝas al nomo de ago, eĉ se oni unue derivis de ĝi la verbon bloki. Oni povas korki botelon, sed la ago ne estas korko. Floro ne estas la ago flori. Se vi nepre deziras uzi la malbone elektitan vorton bloki, almenaŭ diru administri (kial ne regi?) blokadojn.
En la sekcio 'Manage blocks' temas pri substantiva afero, t.e. pri la reguloj (parametroj), laŭ kiuj certaj membroj estu forbaritaj de certaj funkcioj de la forumo. En la plej simpla senco, tio estas tuta forbaro de ajna uzo de la forumo. Sed oni povus, ekzemple, permesi ke certa homo povu afiŝi mesaĝojn, sed ne plu afiŝi dosierojn, ktp...

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:46:02 Ngày 08 tháng 2 năm 2012

Chainy:Do, laŭ la silento, ŝajnas ke neniu kontraŭas la uzon de 'administrIsto' por diskutforumo, anstataŭ la laŭ mi pli kutima 'administrAnto'?

Sed mi rimarkas, ke oni uzis ĝuste tiun lastan varianton (administrAnto) ankaŭ en tiu ĉi fadeno!
Laŭ mia sento, la diferenco inter administranto kaj administristo estas sama kiel tiu inter instruanto kaj instruisto. Mi volas esprimi rangon/profesion, ne homon farantan iun agon, tial mi elektis - kontraŭ la ĝenerala kutimo - administristo.

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 19:33:55 Ngày 08 tháng 2 năm 2012

darkweasel:Laŭ mia sento, la diferenco inter administranto kaj administristo estas sama kiel tiu inter instruanto kaj instruisto. Mi volas esprimi rangon/profesion, ne homon farantan iun agon, tial mi elektis - kontraŭ la ĝenerala kutimo - administristo.
Via logiko estas bona, sed mi preferus la pli kutiman varianton. Kaj verŝajne eventualaj uzantoj de la foruma sistemo ankaŭ preferus tion, ĉu ne?

Estas interese, kial oni ĝenerale uzas 'administrAnto'? Eble ĉar ĝi sonas pli bela ol 'administristo', kiu enhavas dufoje 'st', tre proksimaj unu al la alia.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:36:58 Ngày 08 tháng 2 năm 2012

Chainy:
Estas interese, kial oni ĝenerale uzas 'administrAnto'?
Jes, ankaŭ min interesus tio. Kaj se oni povas doni al mi bonan argumenton por tio, mi ŝanĝos tion. Tamen ŝajnas al mi, ke la pli kutima vorto ne estas ĉiam la pli bona.

Ondo (Xem thông tin cá nhân) 09:19:11 Ngày 09 tháng 2 năm 2012

Chainy:En la sekcio 'Manage blocks' temas pri substantiva afero, t.e. pri la reguloj (parametroj), laŭ kiuj certaj membroj estu forbaritaj de certaj funkcioj de la forumo. En la plej simpla senco, tio estas tuta forbaro de ajna uzo de la forumo. Sed oni povus, ekzemple, permesi ke certa homo povu afiŝi mesaĝojn, sed ne plu afiŝi dosierojn, ktp...
Do, oni povus nomi la regulojn-parametrojn ekzemple permesojmalpermesoj, aŭ reguloj de aliroserurojŝlosoj.

Mi ne proponas, ke vi uzu tiujn vortojn, mi nur volas klarigi la aferon al mi. Tamen, el tiuj vortoj "ŝloso" ŝajnas eĉ fakte uzebla. Ĝi nepre montras agon, kaj la verboj "forŝlosi" kaj "elŝlosi" estis uzataj kun signifo simila al la pridiskutata "bloki/forbari" (eble ne en komputa kunteksto). Sed tiu vorto certe ŝajnas al vi iom eksterordinara, do elektu "forbari/forbaro".

Administri/Regi blokojn povos krei kunpuŝiĝojn de signifoj, ĉar eĉ laŭ Komputeko bloko havas tute aliajn signifojn en komputado-rilataj tekstoj. Komputeko donas ĝin kiel tradukon por la angla block ekzemple en block diagram, header block, memory block, kaj por pool en nonpaged pool kaj por unit en visual display unit. Tiuj neniel rilatas al blokado aŭ forbaro. Ne utilas krei por Esperanto ĝenan dusencecon de bloko.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:15:41 Ngày 09 tháng 2 năm 2012

Tre plaĉas, ĉar ĝi estas klara, la frazo 'estri la malpermesojn', aŭ (sama afero) la permesojn.

Sed ĉar estro estas normale persono, estas iom tikle ĉu oni rajtus diri 'kiel sperta administranto li konsilas min pri la estro de la malpermesoj'.

Radik-klasoj, denove!

Forbari havas por mi nuancon de forpuŝo. Barilo ne forpuŝas la ŝafojn sed limigas sian migradon en la kampo - haltigas ilin ĉe la barilo.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 12:40:36 Ngày 09 tháng 2 năm 2012

sudanglo:Tre plaĉas, ĉar ĝi estas klara, la frazo 'estri la malpermesojn', aŭ (sama afero) la permesojn.
Tion mi tute ne ŝatas.

Unue, mi ne komprenas, kio estas problema pri administri. Sen bona argumento kontraŭ ĝi, mi ne ŝanĝos ĝin. Nek al regi, nek al estri.

Due, permesoj estas jam io alia, aparta, en SMF, kio ne vere rilatas al la bloksistemo.
sudanglo:
Sed ĉar estro estas normale persono, estas iom tikle ĉu oni rajtus diri 'kiel sperta administranto li konsilas min pri la estro de la malpermesoj'.
Laŭ mi ne, sed ĉi-kaze vere estas nenia problemo pri estrado.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 12:56:10 Ngày 09 tháng 2 năm 2012

Cetere, ne trovinte iun ajn ekzemplon de tia uzado de bloko, kaj ja sufiĉe konvinkite de la argumentoj de Ondo, mi nun ja fakte ŝanĝos tion al forbaro.

Quay lại