Sadržaj

Bloko

od darkweasel, 7. veljače 2012.

Poruke: 33

Jezik: Esperanto

Chainy (Prikaz profila) 9. veljače 2012. 14:50:49

darkweasel:
Due, permesoj estas jam io alia, aparta, en SMF, kio ne vere rilatas al la bloksistemo.
Jes, ni uzas 'permesoj' en la senco 'dosierpermesoj' - tio estas, ĉu ili estas skribeblaj aŭ ne, ktp...

darkweasel (Prikaz profila) 9. veljače 2012. 15:33:30

Chainy:
darkweasel:
Due, permesoj estas jam io alia, aparta, en SMF, kio ne vere rilatas al la bloksistemo.
Jes, ni uzas 'permesoj' en la senco 'dosierpermesoj' - tio estas, ĉu ili estas skribeblaj aŭ ne, ktp...
Interalie por tio, sed ankaŭ por la agordoj, ĉu gastoj povas afiŝi (kaj en kiuj forumpartoj), ktp.

Ondo (Prikaz profila) 9. veljače 2012. 18:37:41

darkweasel: mi nun ja fakte ŝanĝos tion al forbaro.
Bone. Vi certe komprenas, ke la aliaj vortoj, kiujn mi iel tuŝis (permeso, ŝloso, regulo de aliro; regi...), celis nur iel difini la kampon, kiun vi konas sed mi ne. Mi mem utiligas tian "gustumadon de vortoj", kiam mi bezonas terminon. Estas bone konstati ankaŭ kiajn vortojn oni ne povas uzi, ĉar ili eble estas pli utilaj en alia funkcio. Ekz. "regi" estas bona vorto en teknikaj kuntekstoj (angle ĝi estas plej ofte "to control") kaj iam uzeblas anstataŭ administri.

Se vi foje bezonas vorton por "control unit", tio povus esti foje "stirorgano", alifoje "regobloko" ridulo.gif

Natrag na vrh