Sadržaj

Bloko

od darkweasel, 7. veljače 2012.

Poruke: 33

Jezik: Esperanto

darkweasel (Prikaz profila) 7. veljače 2012. 12:28:07

Saluton!

Tradukante SMF al Esperanto, Chainy kaj mi iom ekmalcertis pri tio, kiel traduki "manage blocks" - t.e. "administri forbarojn el la forumo".

En aliaj lokoj, ni uzadis bloki por la verbo (tiu verbo ja signifas baron), sed ni nun malcertas, ĉu vere la substantiva formo bloko uzeblas tiusence, ĉar laŭ vortaroj tio estas "peza maso da materio".

Do mi volas demandi pri viaj opinioj. Ĉu laŭ vi akcepteblas tia uzado de bloko?

sudanglo (Prikaz profila) 7. veljače 2012. 13:31:32

La tradicia solvo estus en meti 'ad' por garantii la verban signifon - do blokado.

Sed tio alportas la ideon de daŭra aŭ ripeta agado, kaj supozeble oni volas la ideon de unu ago.

Ali-vorte, mi supozas ke la demando estas ĉu oni povas uzi la vorton 'bloko' en la senco de blok(i)o.

Tio revenigas al la temo diskutata lastatempe en la angla forumo pri la teorio de inherenta radik-klaso.

Mi dirus, Darkweasel, ke se la kunteksto indikas ke la vorto bloko estu komprenita kiel blok(i)o kaj ne blok(o)o, tiam la afero estas en ordo.

La polico rapide organizis, per radio, blokon de ĉiuj elirejoj

Ŝak-ludo: Post tri movoj via Reĝo renkontos blokojn en ĉiu direkto

Li havas psikologian blokon

darkweasel (Prikaz profila) 7. veljače 2012. 13:43:25

La kunteksto ja evidente plene klaras - kiu pensus, ke en forumo oni administras "pezajn masojn da materio"? Evidentas, ke temas pri "malpermesoj al uzantoj skribi aŭ ensaluti".

Mi tamen ja ŝatus ricevi ankaŭ aliajn opiniojn.

Ilmen (Prikaz profila) 7. veljače 2012. 16:20:30

Hmm, ekbloko? Blok-ago? Nuraj ideoj.

darkweasel (Prikaz profila) 7. veljače 2012. 16:45:40

Ilmen:Hmm, ekbloko? Blok-ago? Nuraj ideoj.
Temas tamen malpli pri la ago mem ol pri la jam ekzistantaj limigoj al uzantoj.

Se sufiĉe multaj diras, ke tiu uzo de bloko ne estas bona, ni transiros al forbaro, sed ŝajne ĝis nun ne estas tiel.

Chainy (Prikaz profila) 7. veljače 2012. 22:25:44

Mi mem preferus uzi 'forbari' kaj 'forbaro'.

Sed mi akceptas, ke 'bloko' estus komprenebla en la kunteksto de forumo, eĉ se ĝi jam havas diversajn aliajn signifojn en la komputila sfero: vidu la difinojn de la Komputada Leksikono ĉi tie

---

Darkweasel komencis traduki SMF antaŭ ol mi, do mi provas sekvi liajn decidojn por ke ni ne perdu koherecon en la traduko. Kaj fakte nia kunlaborado funkcias tre bone. Ni malsamopinias pri nur tre malmulte da aferoj, kaj tio ĉefe temas pri stilo.

Ekzemple, mi havas dubojn pri la sekvaj vortoj. Oni ne povas kritiki ilin gramatike, sed la problemo rilatas al uzkutimoj kaj al tio, ke ni faras la tradukon ne nur por ni mem, sed eventuale ankaŭ por aliaj Esperantistoj. Do, mi pensas, ke ni uzu la plej kutimajn formojn de vortoj.

1. Anoj

La ĉiea uzo de 'Ano' anstataŭ 'membro'. Fakte, Darkweasel decidis ne uzi la vorton 'membro' entute. Tio ŝajnas al mi iom stranga decido, ĉar ĝi estas tute kutima kaj tre vaste uzata vorto.

Multaj Esperantlingvaj retpaĝaroj uzas la vorton 'membro': Libera Folio, Ipernity, UEA, ktp (mi certe ne scias pri retpaĝaro, kiu speciale evitas la vorton 'membro').

Komparu la sekvajn variantojn. En multaj okazoj, mi eble preferus uzi la varianton kun 'membr/'.

Anoj : Membroj
Aneco : Membreco
Anolisto : Membrolisto
Anogrupo : Membrogrupo
Grupaneco : Membreco en grupoj

2. AdministrIstoj.

Kial ne la pli kutima formo 'administrAnto'?

Komputeko sugestas 'administrAnto'. Ankaŭ Ipernity uzas tiun vorton. Fakte, rilate koputilajn aferojn ŝajnas al mi, ke mi nur aŭdis 'administrAnto'...

----

Nu, tio estis nur kelkaj pensoj. Mi dume skribas 'anolisto' kaj 'administristo' en la traduko por ne fuŝi la koherecon.

Hyperboreus (Prikaz profila) 8. veljače 2012. 03:25:17

Forigite

Ondo (Prikaz profila) 8. veljače 2012. 09:28:41

Problemon kun neklara esprimo oni ne klopodu solvi per gramatikaj argumentoj sed reformulante la frazon. Ĉi tie ni ne vidis pli longan kuntekston ol "manage blocks", kaj estas malfacile respondi sen aliaj ekzemploj.

Ŝajnas, ke oni elektis la vorton "bloko" nur pro ĝia simileco al la angla vorto. "Bloko" estas forte substantiva, kun diversaj konkretaj signifoj. Ĉiuj enhavas ideon pri "kunaĵo", ankaŭ la signifoj en Kopmputada Leksikono.

Se "manage blocks" iel signifas "administri barojn" aŭ "barilojn" aŭ "ŝtopilojn", oni povas eble diri "administri blokojn". Se temas pri "administri la agadon bloki", nepre pli bone estus "administri blokadon".

Sed kial vi elektis la vorton "bloki" (kaj precipe "bloko"), kun tiu forte substantiva radiko? Diru la aferon plene klare, ekzemple per "forbari", "forbaro", "forbarado", eĉ eblas la samaj vortoj sen "for-". Oni povus uzi ankaŭ aliajn verbojn, ekz. "forŝlosi", "forfermi".

darkweasel (Prikaz profila) 8. veljače 2012. 10:22:12

Ondo:
Se "manage blocks" iel signifas "administri barojn" aŭ "barilojn" aŭ "ŝtopilojn", oni povas eble diri "administri blokojn". Se temas pri "administri la agadon bloki", nepre pli bone estus "administri blokadon".
Nu, oni povas ja diri, ke temas pri "virtualaj bariloj", kiujn oni administras tie. Malantaŭ tiu ligilo oni vidas aferojn kiel:

- la uzanto kun la salutnomo "darkweasel" ne rajtas afiŝi
- ĉiuj uzantoj de la IP-serio 1.2.3.* ne rajtas ensaluti
- ne eblas registriĝi de retpoŝtadresoj *@lernu.net

Oni povas diri, ke tiaj agordoj estas "bariloj" (ne agoj) al la forumo.

sudanglo (Prikaz profila) 8. veljače 2012. 10:45:41

Ĉu ŝtopilo? Ŝtopi havas kernan sencon de, plenigi vakan spacon, obsktrukcii fluon.

Sed kial ne 'stopojn', aŭ se vi preferas stopilojn.

Stop! - Haltu! - Ne iru plu!

Natrag na vrh