讯息: 5
语言: Esperanto
utku (显示个人资料) 2012年2月7日下午12:30:56
La kunveno okazos en mezorienta parto de Turkio, ĉefe en la urbo Gaziantep, kaj en Şanlıurfa kaj Mardin, kiuj estas kulture la plej orientecaj urboj de la lando, kiujn ankaŭ mi jam ne vidis. Se mi ne mismemoras, iame estis menciite, ke ankaŭ eblos viziti İstanbulon antaŭ aŭ post la kunveno, se oni volas.
Kvankam la kunveno estas "mezorienta", ĝisnuntempaj aliĝintoj ĉefe estas ekster Mezoriento, kie sendube estas Esperante la plej malaktiva regiono de la mondo. Do ankaŭ vi estas bonvenaj, sendistingante vian landon.
La oficiala anonco estas ĉi tie. Por viaj demandoj, vi povas uzi la retpoŝtgrupon [url=5-a-mezorienta-kunveno@yahoogroups.com]5-a-mezorienta-kunveno@yahoogroups.com[/url], kiu nuntempe estas aktivega. Se vi intencas kunveni, bonvolu rapidi, ĉar ekzistas mallonga tempo ĝis la kunveno kaj baldaŭ necesos rezervi lokon laŭ nombro.
maratonisto (显示个人资料) 2012年2月12日上午8:32:09
utku:En Turkio, kie eventoj pri Esperanto estas maloftaj, okazos Esperanto-Kunveno en Aprilo 6-11. Ĝi estas rara okazo por esperantistoj, kiuj volus viziti la landon.Dankon, Utku.
Ĉu ukrainaj civitanoj besonas vizon en Turkio?
utku (显示个人资料) 2012年2月12日上午10:40:37
darkweasel (显示个人资料) 2012年2月12日上午11:44:23
utku:Mi ne komprenis, kio vere estas bezonata por ukrainianoj, sed eble vi aŭ aliulo povas.Laŭ mia kompreno: Ukrainoj bezonas vizon, kaj vizon por maksimume 3 monatoj ili povas ricevi ĉe la limpordoj al Turkujo.
Almenaŭ en 2011, tia vizo kostis 30 usonajn dolarojn aŭ 20 eŭrojn.
utku (显示个人资料) 2012年2月12日下午12:08:15