Kwa maudhui

La 5a Mezorienta Kunveno en Turkio

ya utku, 7 Februari 2012

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

utku (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2012 12:30:56 alasiri

En Turkio, kie eventoj pri Esperanto estas maloftaj, okazos Esperanto-Kunveno en Aprilo 6-11. Ĝi estas rara okazo por esperantistoj, kiuj volus viziti la landon.

La kunveno okazos en mezorienta parto de Turkio, ĉefe en la urbo Gaziantep, kaj en Şanlıurfa kaj Mardin, kiuj estas kulture la plej orientecaj urboj de la lando, kiujn ankaŭ mi jam ne vidis. Se mi ne mismemoras, iame estis menciite, ke ankaŭ eblos viziti İstanbulon antaŭ aŭ post la kunveno, se oni volas.

Kvankam la kunveno estas "mezorienta", ĝisnuntempaj aliĝintoj ĉefe estas ekster Mezoriento, kie sendube estas Esperante la plej malaktiva regiono de la mondo. Do ankaŭ vi estas bonvenaj, sendistingante vian landon.

La oficiala anonco estas ĉi tie. Por viaj demandoj, vi povas uzi la retpoŝtgrupon [url=5-a-mezorienta-kunveno@yahoogroups.com]5-a-mezorienta-kunveno@yahoogroups.com[/url], kiu nuntempe estas aktivega. Se vi intencas kunveni, bonvolu rapidi, ĉar ekzistas mallonga tempo ĝis la kunveno kaj baldaŭ necesos rezervi lokon laŭ nombro.

maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2012 8:32:09 asubuhi

utku:En Turkio, kie eventoj pri Esperanto estas maloftaj, okazos Esperanto-Kunveno en Aprilo 6-11. Ĝi estas rara okazo por esperantistoj, kiuj volus viziti la landon.
Dankon, Utku.

Ĉu ukrainaj civitanoj besonas vizon en Turkio?

utku (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2012 10:40:37 asubuhi

Ĉar mi neniam vojaĝis eksterlande, mi apenaŭ scias, kio signifas kion pri visa bezono. En la oficiala paĝo skribiĝas io pri Ukrainio (angle). Krome, antaŭ nelonge aperis novaĵo pri tio (angle). Mi ne komprenis, kio vere estas bezonata por ukrainianoj, sed eble vi aŭ aliulo povas.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2012 11:44:23 asubuhi

utku:Mi ne komprenis, kio vere estas bezonata por ukrainianoj, sed eble vi aŭ aliulo povas.
Laŭ mia kompreno: Ukrainoj bezonas vizon, kaj vizon por maksimume 3 monatoj ili povas ricevi ĉe la limpordoj al Turkujo.

Almenaŭ en 2011, tia vizo kostis 30 usonajn dolarojn aŭ 20 eŭrojn.

utku (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2012 12:08:15 alasiri

Ŝajne, retpaĝo de Ministro pri Eksteraj Aferoj de Turkujo ne estas ĝuste ĝisdata kaj do ne fidinda!

Kurudi juu