Skip to the content

Rakontetoj pri Doktoro Kiu

by Cary, February 7, 2012

Messages: 1

Language: Esperanto

Cary (User's profile) February 7, 2012, 12:46:02 PM

Saluton al ĉiuj!

Por plibonigi mian Esperanton kaj vastigi mian vortoprovizon, mi verkas rakontetojn pri Doktoro Kiu (ankaŭ estas du pri Dragon Ball kiujn mi verkis antaŭ kelkaj jaroj), kiujn vi povas legi tie: http://www.fanfiction.net/~cary.

Kiel estas malfacila plibonigi gramatikon aŭ misuzon de vortoj sen helpo, mi antaŭdankas ĉiujn personojn kiuj bonvolos legi miajn rakontojn kaj korekti miajn erarojn. Kaj se vi ŝatas Doktoro Kiu, mi esperas ke vi ankaŭ ŝatos miajn rakontojn (se vi havas ideon pri rakonto, bonvolu diri ĝin al mi kaj mi provos verki rakonton).

Mi provos verki almenaŭ unu rakonto ĉiu semajno (krom ferioj). Mi pensas anonci tie novajn rakontojn kaj uzi la fadeno por diskuti erarojn/temojn. Bonvolu sciigi min se tiu kontraŭas la regulojn de la forumo aŭ se vi pensas pri pli bona maniero diskuti tion.

Jen la kelkaj rakontoj kiujn mi jam publikigis:

Djuniverso: Aro de rakontetoj kiuj okazas en alterna universo kie la deka Doktoro postvivis la Fino de Tempo, savis River' de la Librejo, kaj ili havis filon nomata Djun'. Ĉio ĉi okazis en tute nerekta, paradoksega, maniero.

- Klarigo

- Patro, denove: La TARDIS' kondukis la Doktoron al domo kiun li ne konas. Tie li trovas fotojn de malnovan/futuran amikinon, kun viro kiu verŝajne estos li. Kaj alian surprizon.

- Infanĝardeno: La Doktoro alkondukis Djun' al infanĝardeno, en iu brita vilaĝo.

Ŝtelataj ekrigardoj: Aro de rakontetoj pri River' kaj la Doktoro kaŝobservante unu la alia.

Pentrarto: Ŝi ne planis renkonti lin. Sed kiam iliajn vojojn kruciĝis, ŝi rimarkis ion kion li tute ne rajtas posedi. Kion knabino povas fari en tia okazo, sed ĝustigi la situacion?

Doktoto kaj Mastro: Aro de rakontetoj pri la Doktoro kaj la Mastro. Stelfiguras diversajn Doktorojn kaj Mastrojn, kaj ankaŭ Teta-Sigmo kaj Koŝej.

Dorlobesto: "Mi diris antaŭe: ne dorlobesto en mia TARDIS'!"

Bonan legadon, kaj autaŭdankon al ĉiuj kiuj legos/korektos/komentos la rakontojn!

Back to the top